Записи с тегом „bulgario“
Denove pri vizoj
Автор: В. Иванов. Записано: 04.05.2010 – 12:19La viza sistemo daŭre abomenas. Antaŭe mi jam blogis pri tio, kiel en 2008 vico en la finnlanda konsulejo malebligis mian vojaĝon al TEĴA-evento en Litovio (ĉar mia pasporto estis en la konsulejo pli ol monaton). Nun okazis io eĉ malpli verŝajna…
Por ricevi novan bulgaran vizon (Bulgario estas ankoraŭ ekster Ŝengeno), ni bezonas nuligi la antaŭan. Ĉar ne eblas longigi vizojn (ankoraŭ unu aĉaĵo de la viza sistemo), necesas ricevi la novan, ĉar la malnova finiĝos en la tago, kiun ni planas pasigi ĉe la maro. Do mi iris en la konsulejon por nuligi la vizojn.
La komenco estis senproblema, estas neniom da atendantaj homoj en la peterburga konsulejo de Bulgario. Sed la bulgara oficistino, rimarkinte, ke la antaŭan vizon ni ricevis en Moskvo, rifuzis nuligi ilin. Ŝi eĉ ŝajnis esti iom ofendita, ke mi ne avertis, ke la vizoj estas aliloke eldonitaj. Mi estis ŝokita kaj provis klarigi al ŝi, ke temas pri vizoj ĝuste de Bulgario, sed ne de iu alia ŝtato. Laŭ ŝiaj vortoj, mi devas nun vojaĝi al Moskvo (ĉ mil kilometrojn for, ĉ 100 EUR da aldona elspezo) por nuligi ilin tie.
Mi damne opinias maljuste eĉ pagi pro la ricevo de bulgaraj vizoj, surfone de mia publika penado pri la bulgara lingvo, kulturo kaj turismo (blogumado en diversaj medioj, aktivado por reproskimigo de ĝemelurboj, lingva festivalo, la Bulgara Semajno, la bloga konkurso ktp). Sed mi pretas fari, kiel oni postulas de ĉiuj. Sed pagi tempon kaj monon por seniĝi je vizo estas vere strange. Kaj estas ege malmoderne en la 21a jarcento sendi homon el unu urbo al la alia (en la sama lando) por ion fari en alia filio de la sama organizo.
Mi estas humiligita kaj pripensas sendi plendleteron al la Ministerio en Sofia.
Ne klaras al kiu sendi plendleteron pri la ekzisto de vizoj ĝenerale. Ja eblus anstataŭigi tiun sistemon per io pli fleksebla — ekzemple, enirpermeso sen fiksita eksdatiĝo kun registriĝo ĉe eniro. Aŭ fari la vizojn longigeblaj.
Теги: aventuroj, bulgario, skandaloj
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 3 »
Kardĵali, resumo de impresoj
Автор: В. Иванов. Записано: 08.12.2009 – 02:46Iom da impresoj el la bulgara urbo Kardĵali, kiun mi forlasas ĉi-matene post semajnlonga restado.
La urbo en kelkaj partoj aspektas kiel tipa postsocialisma urbo, ja en bela montaro, sed, ankaŭ kiel en aliaj bulgaraj urboj, la multetaĝaj loĝblokoj estas iom pli personecaj, pli belaj kaj havas iajn nobligajn ecojn — kiel ekzemple vitraj elementoj en la enirpordoj de ŝtuparejoj (en Rusio neniam eblas: pro klimata severeco kaj pro vandalismo) aŭ interesaj balkonoj. La ŝtuparoj en la blokoj estas prizorgitaj, multaj loĝantoj skribas sian familinomon sur la pordo. Samtempe domoj kutime ne havas numerojn, kaj trovi nomon de la strato, en kiu vi estas, estas ofte malfacile (eble temas pri regiona specialaĵo — mi rimarkis tion ankaŭ en Istanbulo, Burgaso kaj Nesebaro).

Alia specialeco de Kardĵali estas odoreto de bruligata karbo kaj ligno preskaŭ ĉiam en la aero. Multaj domoj, aparte la privataj, estas hejtataj per ligno aŭ karbo. En apartamentoj mi ne rimarkis radiatorojn de akvohejtado — kaj ĉiuj uzas elektrovarmigilojn. Ankaŭ en mia luita ĉambro estas nun (kaj nun estas ŝaltita) la elektra varmigilo kun ventumilo. En ejoj estas plej ofte malvarme: eĉ mi vidis malfermitajn fenestrojn ks. — do kvazaŭ lokanoj, almenaŭ parte, ŝatas malvarmon (estas plus dek nun) eble pro la varmego somera. Mi ŝatas varmon kaj preferas varmegon al malvarmo, eble ĉar mi pli ofte spertas malvarmon kaj kelkfoje spertis malvarmegon, kiu pensigis min pri baldaŭa morto pro ĝi (ha, okazis en Moskvo).
La arta galerio de Kardĵalio konsistas el du grandaj haloj en aparta domo. Ĝi povas fanfaroni tamen per kolekto de pentraĵoj fare de kelkaj eminentaj bulgaraj pentristoj. Vidu kelkajn fotojn. En la galerio oni donacis al mi kolekton de kartetoj kun repodukcioj (do, fotoj de pentraĵoj), la kolekto estas eldonita en 1975 (kiam oni ankoraŭ eĉ ne planis min). Mi fotis kelkajn pentraĵojn, ili troveblas en Ipernity (ligilon trovu sube).
Diversaj manĝejoj en la urbo estas bonkvalitaj, ofte proponas ion loke tradician (kiel ŝkembe-ĉorba) kaj estas relative malmultekostaj, kompare kun la ĉemaraj kaj la peterburgaj. Bona manĝo por du personoj (sen alkoholaĵoj tamen) kostas malpli ol 10 eŭrojn en „Starata Kaŝta“, restoracio kiu havas tradician internaĵon, belan nelaŭtan muzikon ktp. Eblas nun daŭre envii pri tio.
La stratoj estas puraj (kaj konstante balaataj), tamen post vesperiĝo iĝas sufiĉe mallume — nur la gravaj stratoj estas bone lumigitaj. Tio tute similas Vladikavkazon, sed kontrastas Peterburgon, kie dekomence mi havis eĉ protestan reagon pro la lanternegoj ŝaltitaj plenan nokton eĉ en tute senvivaj lokoj.
Homoj en la stratoj multe parolas la turkan (la lingva situacio ja multe interesis min). La turka estas tradicia lingvo en tiuj lokoj, speciale en la vilaĝoj. Homoj de ĉiuj generacioj, homoj kun poŝtelefonoj kaj en aliaj siacioj parolas ĝin. Por netrejnita okulo estas tute neatendite, kiu kiun lingvon parolos. Lokaj turkoj aspektas foje eĉ tro eŭropecaj, virinoj kun longaj farbitaj haroj ktp.; antoropologie turkoj estas tre diversa etno — do, ankaŭ per vizaĝo aŭ staturo ne eblas juĝi. Multaj turkoj havas parencojn en Turkio (dum kelkaj jaroj en Bulgario estis senpripensa kontraŭturka prempolitiko, kio igis dekmilojn da turkoj forlasi naskiĝlokojn kaj iri al Turkio). Mi aŭdis rakonton pri kelkaj turkoj, kiuj revenis lastatempe el Turkio por denove loĝi en Kardĵali, eĉ unu tian junulinon vidis per miaj propraj okuloj. En la centro de la urbo oni reklamas „ĉiutagajn ekskursojn al Odrin“ (Edirne, plej proksima urbo en Turkio — eble 5 horojn buse de Kardĵali).
Mi ne povis rimarki malpacan konduton en la stratoj. Neniu batalis, neniu kriis unu al la alia, neniu ŝtelis mian videokameraon. Aperas impreso, ke tiel nomata “strata krimo“ ne estas granda problemo ĉi tie — pri tio eblas juĝi ankaŭ laŭ la maniero de lokaj virinoj lasadi siajn saketojn kaj vestojn sur seĝo en kafejo kaj iri al, ekz., necesejo. En multaj urboj de la mondo homoj kunprenus saketon aŭ transdonus ĝin al siaj konatoj, kiuj restas ĉe la tablo.
En Kardĵali (fakte kiel ankaŭ aliloke en la lando) estas interesaj aĉeteblecoj. Vestoj kostas almenaŭ duoble (foje kvaroble) malpli ol la analogiaj en Peterburgo. Mi aĉetis ĵinzon (10 EUR), iom da kotonaj vestoj por la infano kaj aliajn iojn. Nun mi bedaŭras, ke mi ne trovis tuj en la urbo lokon por mallongigi la ĵinzon — mi forflugas baldaŭ kaj devos pagi en Rusio duonon de la prezo (ĉ. 5 EUR) nur por mallongigi la veston.
La urbo havas multegajn vidindaĵojn en la areo de 50 km ĉirkaŭ si. Estas kaj antikvaj konstruaĵoj (eĉ trakia palaco de la 2-a jarmilo antaŭ Kristo), kaj naturaj rezervejoj (kie mi vidis la grifonojn), kaj belegaj pejzaĝoj. Ekzistas eblecoj por boatumado, fiŝkaptado, etnografiaj esploroj, „migrado“ (piedpaŝaj promenoj) kaj simile. La klimato estas milda, pli-malpli tuto de printemo kaj aŭtuno bonege taŭgas por vizitoj. La lokoj estas ne tro „prituristitaj“, se vi imagas, pri kio mi parolas; sekvajare jam estos aŭtovoj al Grekio, do eblas ligi Rodopojn kaj eble ripozon ĉe la maro.

Vidu fotojn kun marko „Kardĵali“ en mia fotaro »» Samloke estas miaj impresoj de la vizito, de ĉiu ĝia tago, detale kaj en Esperanto, foje kun kelkaj fotoj.
Se vi interesiĝas pri vizito al Kardĵali kaj Rodopoj turnu vin rekte al la loka turisma firmao „Gabi Tur“ aŭ petu min peri. Mi ne certas pri ĉiĉeronado en Esperanto (nur se mi aŭ alia taŭga esperantisto venos), sed ruse, bulgare, angle, turke certe eblas. Plej ofte temas pri individua turismo en grupoj de unu ĝis eble dek personoj.
Теги: aventuroj, bulgario, lingvoj, vojaĝoj
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 7 »
«…proksimas al fin’…»
Автор: В. Иванов. Записано: 15.08.2009 – 02:37La preskaux plena monato en Bulgario proksimigxas al sia fino. Jam lunde ni startas hejmen, en Rusion. Tra Moskvo ni vizitos parencojn en Kaluga kaj poste veturos al Peterburgo.
Hodiaux mi plenumis la delongan revon: supreniris la proksiman monton (parto de la Balkana montaro, t.n. Stara Planina) kaj trovis la belegan vidajxon al Suna Bordo, Nesebaro; videblis ecx Pomorie kaj la monto cxe Kablesxkovo. Bulgario havas, preskaux en la tuta sia teritorio, tre pitoreskan reliefon.
Malgraux mia grumblado pri ne suficxe viglaj bazaroj, ekde mia kauxkazia periodo mi ne mangxis tiajn bongustajn persikojn («praskovi») kaj tomatojn («domati»), kiel cxi tie. Mi ankaux apenaux iam ajn nagxis cxiutage dum tiom da tagoj sinsekve.
Tre versxajne ni revenos tutfamilie la sekvan jaron. Por tiam ni planas vojagxojn for de la maro: interalie al la Rila monakejo kaj eble io ankoraux lauxvoje. Mi sxatus viziti regionon de Kirgxali, la frata urbo de Vladikavkaz, sed ne certas pri entuziasmo de aliaj familianoj; tamen estas nur 200 km, mi eble povus veturi sola tien, por 1-2 tagoj. En Bulgario, krom relative oportuna busa sistemo, funkcias petveturado: mi rimarkis facile forveturantajn junulojn ecx en la ripozloka areo. Ĝisdatigo posta: en tiu sama jaro mi ja sukcesis viziti na Kardĵali (pli supre nomita Kirĝali) por tuta semajno.
Cxe la fino de nia resto cxi tie mi jam, sxajne, atingis kontentigan nivelon de komprenado de la bulgara parolo. Mi jam kun pli da certeco legas lokajn gazetojn kaj kun lerteco partoprenas cxiutagajn situaciojn, foje ecx iom pli komplikajn ol simpla acxeto en vendejo. Vintre mi eble umos pri aktivigo ankaux de la parola kapablo: por ne nur kompreni, sed ankaux esti komprenata.
Fotojn de nia cxi-jara resto mi sxutas al Ipernity.
Sabate estas la loka festo, tago de Nesebaro: ni provos partopreni ĝin.
Interalie, por la sekva jaro ni volonte koincidus ĉi tie, ĉe la Suna Bordo, kun iu ripozanta esperantista familio kun infanoj de 3-5 jaroj. Anoncu vin, ni konas bonajn lokojn kaj utilajn sekretojn ;)
Теги: bulgario, vojaĝoj
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Vizito al Pomorie, la esperanta urbo
Автор: В. Иванов. Записано: 19.09.2008 – 00:32Mi subskribis kelkajn el la hodiaŭaj fotoj el Pomorie, la bulgara urbo apud Burgas, kiun vi pli facile trovos sur mapoj. Ni ne fotis en Pomorie hotelon „Diana“, la faman Esperanto-hotelon de Bulgario, ĉar ni ne trovis ĝin. Fakte, ni eĉ ne serĉis, ĉar la retpoŝtan mesaĝon oni ne respondis dum pli ol tri tagoj kaj al la telefonvoko respondis virino, kiu ne komprenis mian Esperanton kaj pli bone komprenis mian rusan kun bulgaraj elementoj. Ŝi klarigis, en sufiĉe glata rusa lingvo, ke la hotelo estas fermita okaze de fino de sezono. Ne estis senco serĉi mortajn murojn, samajn kiel ĉiuj apudaj.
Mi tre ŝatis la urbon Pomorie. Ĝi estas speco de viva kaj spiranta ripoza urbeto, sen la troglateco de la rekonitaj ripozlokoj. Pomorie tiurilate iom rememorigis Primorsko-Aĥtarskon ĉe la Azova maro (kvankam certe la lasta aspektas multe malpli evoluinta).
En Primorie estas la malnova urbo sur la pinto de longa duoninsulo, kun nodo de stratoj, fermantaj sian internon de la mara vento. Estas simple plezuro vagi tra tiuj stratoj. En Pomorie estas ankaŭ la pliglatigita urboparto kun florbedoj kaj ŝike grandaj spacoj (por tia malgranda terlango). Post la longa "kolo" de la urbo, en la materika parto, troviĝas la monaĥejo omaĝe al la multesuferinta sanktulo Georgo kaj, iom for de ĝi, kelkaj tipaj socialismaj loĝdomoj. Ĉe la maro — la novaj tri-kvaretaĝaj hoteloj, inter kiuj eble ankaŭ la Espearnta hotelo „Diana“.
La urba historia muzeo estas vera perlo. Parton de la eksponaĵoj donacis mem simplaj urbanoj. Malgraŭ ke mi estis sola vizitanto de la muzeo dum duonhoro, malgraŭ ke mi ne ĉiujn bulgarlingvajn subskribojn komprenis, mi tre ŝatis la muzeon. En la urbo estas ankaŭ Muzeo de Salo, sed tiun ni ne vizitis; eble alifoje.
Pri la hotelo mi, do, nenion povas diri, sed la urbon nepre rekomendas. Kun la averto, ke necesas esti ŝatanto de tiaspecaj specialaĵoj por aprezi na Pomorie.
Теги: bulgario, vojaĝoj
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Environmentalism
Автор: В. Иванов. Записано: 13.09.2008 – 22:16Estas populare paroli pri ekologio, pura naturo, tutmonda varmiĝo. En la hotelo, kie mi nun varmigas ostojn kun la familio, en la dosiero por gastoj estas malgranda papero kun graslitera peto ne ŝalti tro da lampoj por ŝpari monon de la hotelo por eviti tutmondan varmiĝon. Mi ridis plenvoĉe.
En la sama tago, kiam mi legis la amuzan petskribon pri elektro, mi vizitis la bordon de la Nigra maro. Tiu bordo i. a. ricevis Bluan Flagon de EU por sia bona ekologio, kion konstante elstarigas reklamoj. Kaj en tiu maro flosas plastaj pakaĵoj, cigaredrestoj, iuj etikedoj kaj alia rubaĵo; sur la bela sabla bordo oni forigas grandajn rubaĵojn, sed la cigaredrestoj estas po dek je ĉiu kvadrata metro.
Mi eltiris el la maro flavan plastan pakaĵon, metis en ĝin ĉiujn cigaredrestojn, kiuj estis en la loketo ĉirkaŭ nia kuŝ-seĝo. Poste mi kaptis en la maro etikedon, kiu evidente iam estis algluita sur botelon kun minerala akvo. La akvo estis produktita en la Arabaj Emiratoj kaj iamaniere trafis la nigramaran bordon; en anguleto de la etikedo estis dulingva angla-araba peto… gardi la medion de la UAE kaj forĵeti la botelon en specialan lokon. La trinkinto evidente sentis sin rajta forĵeti la botelon en la maron, se ne estas peto pri la aliaj medioj.
Mi pensas, kiom malmulte necesas foje fari por purigi sian ĉirkaŭaĵon. Se ĉiu (almenaŭ ĉiu kvara) en tiu strando kolektus rubaĵojn ĉirkaŭ si, oni ripozus en la plej pura strando de la mondo. Tion mi nomus tre rekta zorgo pri ekologio, medio ktp. Estas mirinde, ke tia pensmaniero tamen estas tre malofte renkontebla en la moderna mondo: mi neniun alian rimarkis kolektanta rubaĵojn, malgraŭ ke tre multaj nacioj estas reprezentitaj.
Теги: bulgario, ekologio, vojaĝoj
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »