Hodiaŭ demetene pluvis, kaj pro tio vojaĝo al megalita ruinaro Perperikon prokrastiĝis. Ni matenmanĝis en „Rio Bravo“, manĝejo kontraŭ la loka filio de iu universitato, ege prifumita loko kun pluraj belaj gejunuloj. Mi nenion povas diri pri la manĝaĵo, ĉar ĝi estis rostita pano, kiun malfacilas kuiri malbone. Kaj poste ni iris al la loka […]
Метка: Bulgario
En Bulgario
Mi venis al Sofia per alia flugo de „Malev“ el Budapeŝt. La unuan fojon dum tiu ĉi flugo mi sentis, kio estas „turbulado“ — ja estis kelkaj tre malagrablaj minutoj. Anstataŭ la varma lunĉo, kiun promesis antaŭe paĝaro pri registriĝo de biletoj, oni regalis nin per pakaĵeto da nuksoj kaj oranĝa suko. Tamen ĝenerale bona […]
Vojaĝo super Eŭropo
Mi vidas, ke Blazio estas enreta; saluton, kara Blazio, ni longe ne estis tiel proksimaj, kiel hodiaŭ. Mi estas nun en Budapeŝta flughaveno, ŝanĝante flugojn inter Helsinko kaj Sofia. Vere mi havas nur horon por sidi ĉe la «pordego 13», bone ke funkcias reto kaj haveblas tekokomputilo. Mi flugas al Sofia per du aviadiloj de […]
Decembre al Bulgario (suda montaro)
La 1-an mi denove veturas al Bulgario. Ĉi-kaze pro la vere mirinda okazo… Iam antaŭ pli-malpli unu jaro mi serĉetis en la reto informojn pri la urbo Kardĵali (suda Bulgario ĉe la limo kun Grekio, Rodopa montaro), kiu estis ĝemelurbo de mia denaska Vladikavkaz kaj tial vekas intereson ekde infanaĝo. Mi trovis paĝaron de firmao […]
«…proksimas al fin’…»
La preskaux plena monato en Bulgario proksimigxas al sia fino. Jam lunde ni startas hejmen, en Rusion. Tra Moskvo ni vizitos parencojn en Kaluga kaj poste veturos al Peterburgo. Hodiaux mi plenumis la delongan revon: supreniris la proksiman monton (parto de la Balkana montaro, t.n. Stara Planina) kaj trovis la belegan vidajxon al Suna Bordo, […]
Nuoruus
Notico pri la vivo en bulgara ripozloko kaj Foje Maŝa (jam 3,5 jarojn aĝa) demandas min, kiel estos tiu aŭ alia vorto en la lingvoj, pri kies ekzisto ŝi scias. Ial ŝi bone scias, ke ekzistas Finnlando kaj la finna lingvo, — kaj mi ĉiam estas perpleksita per la demandoj pri la finna leksiko. Hieraŭ, […]
Vizito al Pomorie, la esperanta urbo
Mi subskribis kelkajn el la hodiaŭaj fotoj el Pomorie, la bulgara urbo apud Burgas, kiun vi pli facile trovos sur mapoj. Ni ne fotis en Pomorie hotelon „Diana“, la faman Esperanto-hotelon de Bulgario, ĉar ni ne trovis ĝin. Fakte, ni eĉ ne serĉis, ĉar la retpoŝtan mesaĝon oni ne respondis dum pli ol tri tagoj […]
Environmentalism
Estas populare paroli pri ekologio, pura naturo, tutmonda varmiĝo. En la hotelo, kie mi nun varmigas ostojn kun la familio, en la dosiero por gastoj estas malgranda papero kun graslitera peto ne ŝalti tro da lampoj por ŝpari monon de la hotelo por eviti tutmondan varmiĝon. Mi ridis plenvoĉe. En la sama tago, kiam mi […]