стр. 2 из 2 12

Sinedriono

Citaĵo rekte el Sud-Osetio:

En la 18-a jarcento osetoj aligis sian landon al Rusia ŝtato, sed la tradicia modelo de rus-osetaj rilatoj simpliĝis ĝis formulo: Rusio por osetoj estas patrio, nacia ŝtato, dum Osetio por Rusio — nur ŝanĝmonero. La drasta turno, kiun ni atestis post du jarcentoj de fidela amikeco kaj tolerema atendado — la ŝtato, kiu elpaŝis por defendi sian popolon — ĉu ĝi estas  nur hazardo aŭ finfine la nova formulo, kiu venas por ĉiam?

Ni en ajnaj cirkonstancoj defendos nian patrolandon kaj bazos nin sur nian historian ŝtaton, Rusion. Sed tamen estas deziro ekscii la plenan konsiston de la sinedriono, kiu akceptis la decidon neniigi la osetan popolon. Ja, ŝajne, ne restas duboj ke ĉi-foje Kartvelio ricevis internacian aprobon por genocido.


Ruslan Bzarov, komitato pri informo kaj preso de Sud-Osetia Respubliko; la rusa originalo.

Libera programaro

Kiel evidentiĝis, ekzistas internacia grup(et)o, kiu celas popularigi Linukson inter esperantistoj kaj kiu penas esperantigi liberan programadon: LiberaProgramaro.net

La paĝaro de la grupo enhavas forumon, vikion kaj retpoŝtan grupon ĉe GugloGrupoj (sufiĉe aktivan!). La tekstoj en la vikio estas en tre fuŝa lingvaĵo, sed registriĝi por iom redakti mi vere pigris. Ja sufiĉetas por mi, ke preskaŭ en la sama stato estas la rusaj tekstoj ĉe la ruslingva vikio pri Mandriva Linukso, kie mi iomete envolviĝas dum kelkaj lastaj tagoj.

Krom la grupo LiberaProgramaro ekzistas ankaŭ kelkaj certaj projektoj pri tradukado: i. a. "KDE en Esperanto". La ĉefa paĝo de la KDE-traduka projekto enhavas tre humuran tekston; por kapti la humurecon necesas lega scipovo de la angla kaj Esperanto. La humura efiko aperas, tute klasike, laŭ kontrasto de apudmetitaj objektoj, ĉi-kaze la angla kaj la Esperanta tekstoj:


A lot of translators with good intentions have started to translate KDE into their native tongue, but the task proved overwhelming. When the fatigue wore them down, they threw in the towel. Esperanto is a simple, regular, sensible constructed language which takes away some of the pitfalls of using KDE in a natural (think lovable but crazy, rule-breaking mess) language which you didn’t grow up using.
And our translators have stood the test of time.

Unue, permesu min klarigi ion: se vi legis la supran, kaj nun pensas, "Ho ve, mi nur volis helpi traduki kiel ŝatokupo, mi ne volas savi la mondon", ne ĉagreniĝu! Se vi tradukas unu dosieron, via helpo estas bonvena.

La teksto ne havas subskribon, kaj la nomo de la brila aŭtoro restas por mi nekonata.

Se paroli pri mi persone, mi ankoraŭ ne multe esperantigis la Linukson, kiun mi uzas (Mandriva One de la printempa eldono). Por ĉapeligi mian nunan blogan noticon mi venis en la blogon de Kalle kaj tajpas la tekston en la tekstokampo por komento :) Gravas nun ne klaki aŭtomate la longan butonon "Sendi | Lähetä | Skicka | Отправить" :)

Parolante pri libera programaro kaj Esperanto, certe ne eblas forgesi la bonorde sukcesintan grandan projekton pri tradukado de OpenOffice. Jam delonge ekzistas Esperanta paĝaro pri tiu senpaga oficeja softvaro.

Komunistoj ne ŝatis la novan filmon

Peterburgaj komunistoj publikigis en sia paĝaro proteston kontraŭ la nova filmo de Spilberg (Spielberg) pri Indiana Ĝons (Indiana Jones). En la daŭrigo de la fama kinoserio Indiana batalas kontraŭ sovetaj soldatoj en 1950-aj jaroj. Jen preskaŭ plena Esperanta traduko de la teksto:

Komunistoj de la Lenin-urbo decideme anoncas pri sia profunda protesto kontraŭ apero en rusia spektigo de la filmo-provoko, la vomaĵo de la Malvarma milito, de la fia kalumniaĵo — aventura filmo de S. Spilberg „Indiana Ĝons kaj reĝlando de kristalaj kranioj“.

La filmo celas kalumnii kontraŭ sovetiaj komunistoj, veki novan ondon de kontraŭsovetismo, krei inter la monderna junularo falsan imagon pri la eksterlanda politiko de Sovetunio dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento.


Karikature kaj malbele pentras la filmo agojn de sovetaj soldatoj kaj nia spionino, kiujn senkompate neniigas la usona superheroo-solulo Indiana Ĝons. Tiaj elpensaĵoj formas inter la nova generacio de rusianoj malvenkeman humoron, necertecon pri potenco de sia lando, kliniĝemon antaŭ Usono.

Al s-ro Spilberg, la malamanto de ĉio soveta, ni devas rememorigi, ke en 1957 (la agotempo de la filmo) Sovetunio ne sendis teroristojn en Usonon, sed lanĉis la unuan artefaritan sateliton, kiu meritis ravon de la tuta mondo.

Ne, komunistoj ne alvokas reveni al la tempoj de malpermesoj kaj cenzuro! Tamen tute ne klaras, por kio necesis aĉeti tian filmon, al kiu fremdas ajna arta valoro, dum rusia kinoindustrio restas sen inda ŝtata subteno! Prefere la malamikoj de Rusio spektu la senvaloran kalumniaĵon de Spilberg per DVD kaŝite, kiel perversuloj.

Ni alvokas la spektantojn prifajfi la filmon dum la premiera montro en kinejoj de Peterburgo kaj sendi protestajn leterojn al la pupoj de imperiismo — Harrison Ford kaj Cate Blanchett.

La nova filmo de Spilberg estis filmita rekorde rapide, dum 79 tagoj. En Rusio ĝi estos montrata sur 808 ekranoj, kio estas rekorde vaste premiero.

Iom eksterteme: mi meditas, ĉu indas apartigi miajn noticojn pri Rusio al aparta domajno kaj paĝaro. Tiel enhavo kaj ĉi tie, kaj en la nova projekto estus pli unueca. Samtempe mi dubas, ĉu indas fari novan paĝaron, kies renovigo estos ege malregula. Kion pensas vi?

Pri kio oni diskutas en Ru-reto

Ŝajne, plej multe oni parolas pri la okazinta ĉi-semajne preskonferenco de Vladimir Putin, la prezidento. Putin parolis kun ĵurnalistoj la 14-an de februaro dum kvar horoj kaj kvardek minutoj: per tio li superis siajn proprajn antaŭajn rekordojn. Plejparto de la demandoj, 31% laŭ kalkulo de «Kommersant», estis pri ekstera politiko kaj internaciaj rilatoj, 30% — pri la interna politiko.

Lige kun la konferenco oni diskutas ne nur pri la enhavo de la respondoj, sed ankaŭ pri ilia formo. Dekoj da retumantoj konsideris lingvaĵon de Putin tro kruda. «Ĉiujn tiujn jarojn mi laboregis kiel sklavo en galero», interalie diris Putin pri sia prezidenteco; pri la ĵurnalistaj pritaksoj de lia riĉeco li diris, ke estas stultaĵoj, kiujn oni «eligis el nazo kaj ŝmiris sur paperon».


Sub titolo «Francio preparas sin al milito kontraŭ Rusio» oni diskutas la novan militan doktrinon de Francio, laŭ kiu tiu eŭropa lando povas militi kontraŭ Rusio por defendi interesojn de iu el eks-sovetiaj respublikoj. En la doktrino oni aludas Sud-Kaŭkazion kaj, pli precize, Kartvelion, kun kiu Rusio havas multajn nesolvitajn problemojn. La novajn decidojn de franca politikistaro tiel komentis ĉefredaktoro de gazeto «Orientir» (apartenas al Defendo-Ministerio) kolonelo Boltunov:

Nenio surprizas en la konduto de Francio. Sarkozi estas por-usona politikisto, kaj Usono jam delonge tenas nin en tia listo. Siatempe niaj demokratoj kriaĉis, ke ni ne plu bezonas armeon, ĉar ni ne plu havas malamikojn. Jen la respondo al tiu sensencaĵo. Mi diru, ke nia malamiko estas tiu, kiu oficiale listigis nin inter siaj malamikoj.

Dimanĉe Kosovo planas oficiale anonci pri sia sendependiĝo disde Serbio. Pluraj eŭropaj registaroj fakte subtenas tian evoluon de eventoj. Rusia Ministerio pri eksterlandaj aferoj promesis «korektigi la linion» rilate la memregatajn (fakte sendependaj) teritoriojn Abĥazio kaj Sud-Osetio, se sendependiĝo de Kosovo estos proklamita. Pli frue rusia prezidento jam diris, ke Eŭropo «mensogas», kiam nomas la kazon de Kosovo aparta kazo.

Mia sinprezento el [denask-l]


Jen la teksto de mia sinprezento, kiun mi sendis al [denask-l], la retpoŝta grupo, dediĉita al denaskismo:

Mi nomiĝas Slavik IVANOV, mi loĝas en Rusio, eble iuj konas min pro Esperantista agado kadre de internacia grupo «Esperanto@Interreto» kaj junularaj sekcioj de REU kaj UEA. La du atingoj, pri kiuj mi tre fieras, estas IJK-2004 en Rusio (mi estis en la organiza teamo kaj estis ĉeforganizanto de la peterburga parto) kaj paĝaro (plejparte ruslingva) http://e-novosti.info, kiu inter esperantistoj estas konata kiel, eble, plej aktiva reta neretpoŝta forumo en/pri Esperanto — http://e-novosti.info/forumo


Mi naskiĝis 20 maj 1978. Mia edzino Natalja estas de la sama jaro. Certagrade sub mia influo ŝi interesiĝis pri Esperanto ankoraŭ antaŭ nia geedziĝo — kaj bone komprenas la lingvon, kvankam parolas ne ĉiam sufiĉe ĝuste kaj facile.

Ni havas filinon Marija (Maŝa), kiu estas preskaŭ sesmonata nun (naskiĝis la 24-an de decembro 2005). Triope ni loĝas en Sankt-Peterburgo, rusia «norda ĉefurbo».

Esperanto ofte aperas en nia hejmo en la formo de muziko, revuoj ks. Ekde naskiĝo de Maŝa ĝi ankaŭ aperas, kiel mia plej ofta lingvo de alparolo al ŝi. La sola jam videbla efiko de tio estas, ke la edzino foje ripetas post mi iujn vortojn kaj frazojn, redemandas, kion signifas tio aŭ alio, mem provas ion diri al la filino Esperante.

Mi scias, ke tia maniero ne estas tute ĝusta laŭ klasikaj imagoj pri eduko de dulingvaj infanoj (devus esti disdividita uzo: ekz, mi ĉiam parolas en Eo kaj la patrino — ĉiam ruse). Tamen mi simple ne imagas striktan disdividon. La rusa ja estas por mi denaska kaj ĉefa lingvo: mi ŝatas uzi ĝin kaj multajn sentojn, ŝercojn ktp. povas esprimi nur en ĝi — mi certe ne volus senigi je tio mian filinon. :) Mi eĉ pretis entute rifuzi de la peno iom instrui al mia infaneto Esperanton, sed feliĉe trovis anglalingvan tekston, kies originalon mi perdis, sed la rusan tradukon konservis ĉe http://lingvomania.info/2006/deti-i-smeshenie-jazykov/ La ideo de la teksto estas, ke la gepatroj uzu siajn lingvojn tiel, kiel ili ŝatas tion (do, ankaŭ miksante la lingvojn). La efiko de tio estos, ke ankaŭ la infanoj miksados la lingvojn, tamen kun kompreno, ke temas pri diversaj lingvoj. Do, mi sincere esperas, ke ĝuste tiel okazos. :)

Ekzistas ankaŭ opinio (de Val. Melnikov, esprimita en la forumo ĉe http://e-novosti.info/forumo), ke Esperanto parolata de nur la patro ne povas esti heredita de la infano pro tio, ke la infanoj pli ofte komunikas kun la patrino. Feliĉe (almenaŭ nun) mi havas eblecon sufiĉe multe da tempo pasigi kun la infaneto — tiel ke la tempopasigoj de mi kaj de la edzino se ne egalas, do kompareblas. Krome ja la edzino, ankaŭ en mia foresto, uzas iom da Esperanto.

Mi ĝojas, ke ekzistas tia speciala loko, kie oni povas interŝanĝi spertojn pri hejma uzo de Esperanto, aparte kun infanoj.

Bondezire, Slavik Ivanov

стр. 2 из 2 12

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2