В. Иванов, 22.12.2007 Post du tagoj Maŝa iĝos dujara. Ŝi pli kaj pli multe parolas en Esperanto (iom paradokse, ĉar mi rimarkas, kiel mi pli kaj pli kondutas neorganizite ĉi-rilate, ŝaltante lingvojn meze de frazo aŭ eĉ uzante ĉefe la rusan): okazis, ke ŝi rerakontis en (sengramatika dume) Esperanto fabelon, kiun antaŭe sxi aŭdis nur ruse. Ŝi ofte uzas du vortojn — rusan kaj Esperantan — apude, kvazaŭ tradukante (pri iu blua objekto ŝi povas konstati: „Sinja. Blua“; ofte ankaŭ inverse — unue nomante la Esperantan vorton).
Maŝa tre ŝatas literojn kaj ciferojn, plurajn jam scias. Amuzis nin ambaŭ (min kaj la edzinon), kiam ni komprenis, ke ni evitas rakonti al ŝi pri la latina alfabeto. Ja certe infanon ne povas perpleksi la fakto, ke litero S ekzistas en kelkaj formoj: imageble, infano akceptus tion kiel fakton. Nur por la plenkreskuloj gravas, ke ĉio aspektu logike (kia logiko estas en la egaleco de G kaj g, A kaj a estas ja demando).
Pasintvespere Maŝa sukcesis mirigi nin per sia nelaŭaĝa ekzerco. Tenante du plastajn bastonetojn (per kiuj oni purigas nazon ks.), ŝi kunmetadis ilin laŭ diversaj anguloj kaj postulis, ke ni diru, al kiu litero similas tiu aŭ alia kunmeto de du bastonetoj. Ŝi mem respondadis, kiam ni tro longe pensis. Plej unue ŝi kunmetis krucon, ŝian plej ŝatatan literon X (prononcata inter ni kiel [ĥ:]). Poste ŝi faris ankaŭ A (la streketon inter la bastonetoj aldonante per fingro) kaj У (rusa [u]).
Ne, ni ne instruegas al ŝi legadon, ŝi ĉefe mem per sia scivolo atingis tion. Ne, krom legado ŝi ŝatas ankaŭ pli aktivajn agadojn kiel kurado, (ama) torturado de la kato, dancado ktp.
Foto: Fino de la ĉi-jaraj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) en Primorsko-Aĥtarsk. Jam homoj disveturis plejparte, kaj Maŝa desegnas per rozkolora kreto en malplena vojo.

В. Иванов, 08.12.2007 Foje ni kun Maŝa (aŭ fakte mi por Maŝa) inventas vere monstrajn Esperanto-vortojn. Ekzemple, hodiaŭ, kiam ni revenis de promenado, mi volis delogi ŝin de malgajaj pensoj (ŝi kutime ne ŝatas reveni hejmen de promenado, kaj ĝenerale ne tre ŝatas ŝanĝojn) kaj por ke ŝi ne ĉagreniĝu, mi gaje babilis pri kio ajn. Ĉefe pri nia bela blanka kato, kiu atendas nin hejme kaj al kiu ni revenas.
Kiam ni jam malfermis la pordon, la kato, kontraste al sia kutima konduto, ne renkontis nin malantaŭ la sojlo. Nur kiam mi multe vokis lin (deŝirante vintrajn ŝuojn de la piedoj de mia dujarulino), li pigre aperetis el-post la ĉambra pordo en la koridoron.
Daŭre babilante pri la kateto, mi nomis lin «katet’-apenaŭkompreneblulet’» kaj nur poste teruriĝis. :)
Nia antaŭa (ofte uzata ĝis nun) monstrovorto estis «leporeto-saltemuleto», kiun mi tamen unue inventis (tradukis el la rusa «зайчик-попрыгайчик») kaj nur post iom da trejnado spertiĝis rapide kaj senĝene prononci. Evidentas la progreso al pli kaj pli facila prononcado de pli kaj pli monstraj kunmetitaĵoj…
Kaj jen la apenaŭkompreneblulet’:

В. Иванов, 28.11.2007 Bonannöko! — diras al mi ĉiutage mia infano antaŭ endormiĝo. Vere agrablas.
В. Иванов, 22.11.2007 zjuzja — ruĝa
bela — blanka kaj bela
gizza — griza
no(v)a
b(u)lua — blua
granda — gaagn
kuŭa — korvo
bibela — abelo
tutene
tutelalia — tute alia
tie, tie, tie! — mi volas tien! (kutime estas dirata, kiam la rusa «tam! tam!» ne helpis)
makaku — makako (pri la griza mola simio-ludilo)
fafu — ŝafo
siffu — fiŝo
jika — strigo
sa(ŭ)ma — ŝaŭmo
aŭŭo — avo
Estas certe neplena listo.
Pasintan sabaton la filino jam ŝoketis sian onklinon, kiu venis por resti duontagon kun ŝi (dum mi laboris kaj Nataŝa studis). Mi trankviligas min, ke lingvaj fiasketoj gravas en ŝia nuna aĝo por lerni elekti ĝustan lingvon kun certaj personoj.
Krom vortoj signifaj, Maŝa jam scias preskaŭ ĉiujn ciferojn, kaj, diference de la aliaj vortoj, Esperanto estas la gvida en tiu kampo. Por plejparto de la ciferoj ŝi tute ne scias ankoraŭ la rusan analogon. Maŝa rekonas la ciferojn skribitajn kaj postulas skribi la novajn (diktas).
unu, du, t(r)i, (k)va(r), (ses), sep, ok, naŭ (tiuj tri lastaj estas la plej ŝatataj).
Simile al la ciferoj ŝi ellernis jam kelkajn literojn: M, O, A (kaj ankoraŭ kelkajn malpli bone).
Multe pli elokvente kaj kun psikologiaj komentoj preskaŭ pri la samo skribis hodiaŭ ankaŭ Nataŝa.
В. Иванов, 02.11.2007 Mia infano (sen du monatoj dujara) jam ellernis tri ciferojn.
Iom strange, ni komencis de ok kaj poste ellernis sep kaj naŭ. Ŝi povas tiujn diri, rekonas la skribitajn (nomante ilin jam ĝuste) kaj eĉ penas skribi mem (ankoraŭ ne tre bone rezultiĝas, sed eblas konjekti). Kompreneble, ŝi ankoraŭ ne povas konjekti, ke antaŭ ŝi estas sep aŭ naŭ objektoj… :)
Ŝi ankaŭ scias la kvaran ciferon: ruslingve «odin» (unu); antaŭe la patrino instruis.
Ruslingve ŝi scias ankaŭ kombinon «di-da-ti» (odin, dva, tri «unu, du, tri»), per kiu ŝi eldiras «kelkaj» aŭ «du-tri». Ŝi ankaŭ kapablas diri «multe»: en du laŭplaĉe kaj laŭsituacie elektataj formoj — «ŋoga-ŋoga» (de la rusa много-много «tre multe») kaj «mute» aŭ «mute-mute» (de la Esperanta multe, multe-multe).
Ĉe tia vejrda patraĉ’, kia estas mi, alia lingvoposedo apenaŭ povus formiĝadi…
В. Иванов, 18.06.2006 
Jen la teksto de mia sinprezento, kiun mi sendis al [denask-l], la retpoŝta grupo, dediĉita al denaskismo:
Mi nomiĝas Slavik IVANOV, mi loĝas en Rusio, eble iuj konas min pro Esperantista agado kadre de internacia grupo «Esperanto@Interreto» kaj junularaj sekcioj de REU kaj UEA. La du atingoj, pri kiuj mi tre fieras, estas IJK-2004 en Rusio (mi estis en la organiza teamo kaj estis ĉeforganizanto de la peterburga parto) kaj paĝaro (plejparte ruslingva) http://e-novosti.info, kiu inter esperantistoj estas konata kiel, eble, plej aktiva reta neretpoŝta forumo en/pri Esperanto — http://e-novosti.info/forumo
Mi naskiĝis 20 maj 1978. Mia edzino Natalja estas de la sama jaro. Certagrade sub mia influo ŝi interesiĝis pri Esperanto ankoraŭ antaŭ nia geedziĝo — kaj bone komprenas la lingvon, kvankam parolas ne ĉiam sufiĉe ĝuste kaj facile.
Ni havas filinon Marija (Maŝa), kiu estas preskaŭ sesmonata nun (naskiĝis la 24-an de decembro 2005). Triope ni loĝas en Sankt-Peterburgo, rusia «norda ĉefurbo».
Esperanto ofte aperas en nia hejmo en la formo de muziko, revuoj ks. Ekde naskiĝo de Maŝa ĝi ankaŭ aperas, kiel mia plej ofta lingvo de alparolo al ŝi. La sola jam videbla efiko de tio estas, ke la edzino foje ripetas post mi iujn vortojn kaj frazojn, redemandas, kion signifas tio aŭ alio, mem provas ion diri al la filino Esperante.
Mi scias, ke tia maniero ne estas tute ĝusta laŭ klasikaj imagoj pri eduko de dulingvaj infanoj (devus esti disdividita uzo: ekz, mi ĉiam parolas en Eo kaj la patrino — ĉiam ruse). Tamen mi simple ne imagas striktan disdividon. La rusa ja estas por mi denaska kaj ĉefa lingvo: mi ŝatas uzi ĝin kaj multajn sentojn, ŝercojn ktp. povas esprimi nur en ĝi — mi certe ne volus senigi je tio mian filinon. :) Mi eĉ pretis entute rifuzi de la peno iom instrui al mia infaneto Esperanton, sed feliĉe trovis anglalingvan tekston, kies originalon mi perdis, sed la rusan tradukon konservis ĉe http://lingvomania.info/2006/deti-i-smeshenie-jazykov/ La ideo de la teksto estas, ke la gepatroj uzu siajn lingvojn tiel, kiel ili ŝatas tion (do, ankaŭ miksante la lingvojn). La efiko de tio estos, ke ankaŭ la infanoj miksados la lingvojn, tamen kun kompreno, ke temas pri diversaj lingvoj. Do, mi sincere esperas, ke ĝuste tiel okazos. :)
Ekzistas ankaŭ opinio (de Val. Melnikov, esprimita en la forumo ĉe http://e-novosti.info/forumo), ke Esperanto parolata de nur la patro ne povas esti heredita de la infano pro tio, ke la infanoj pli ofte komunikas kun la patrino. Feliĉe (almenaŭ nun) mi havas eblecon sufiĉe multe da tempo pasigi kun la infaneto — tiel ke la tempopasigoj de mi kaj de la edzino se ne egalas, do kompareblas. Krome ja la edzino, ankaŭ en mia foresto, uzas iom da Esperanto.
Mi ĝojas, ke ekzistas tia speciala loko, kie oni povas interŝanĝi spertojn pri hejma uzo de Esperanto, aparte kun infanoj.
Bondezire, Slavik Ivanov
В. Иванов, 07.06.2006 La flanka efiko de tio, ke mi penas laŭeble ofte paroli en Esperanto kun mia malgranda filino, estas, ke pli kaj pli bonan Esperanton ekparolas mia edzino.
В. Иванов, 08.05.2006 Вот какая штука у Икара висит дома на стене (в печатном качестве):
http://ikar.secna.ru/esperanto/ABC/ABC2_curved.jpg
Он сам сделал специально для своего пацанёнка (ему щас полтора года).
А мы сегодня купили манеж (точнее его сегодня привезли, а купил я его вчера; с доставкой 1750). Маша в нём вроде бы без скандала возякается — я так понял, что она поняла это, как расширение свободы. Манеж-то не маленький, и в нём навалены все её любимые предметы, а иногда ещё папа заглядывает.
|
|
|