стр. 2 из 3 123

Mallonga norvega filmo surfone de Esperanto

Dank’ al amiko Ignacio mi spektis la norvegan filmon „Que será, será“ (2002) pri unu esperantista kunveno. Malgraŭ ke Esperanto estas surfone, la filmo mem apenaŭ estas pri Esperanto. Vidu mem tiun ĉi filmon, kiu i. a. gajnis prestiĝan premion de la Norvega festivalo de mallongaj filmoj.

Mem juna Ignacio, kiu rekomendis al mi la filmon, opinias pri ĝi: „Nu, la filmo estas mirinda. Ŝajne ĝia mesaĝo estas «Neniam perdi la esperon nek lasi la revojn». Belega, kaj ankaŭ amuza“.


Mi pensas, ke ĝia alia mesaĝo eble estas „sciu la veran valoron de viaj esperantistaj sukcesoj“. La protaganisto ridindigas sin per troigo de sia atingo (elektiĝo al la „alta posteno“, kiu ne estas tro alta).

Eĉ plia mesaĝo estas „gravas nur amo“, ĉu? :)

Triobla fiasko

Efektive Zamenhof trioble fiaskis: lian hilelismon la sam-gentanoj apenaŭ priatentis, la homaranismon ignoris la esperantistoj, lian lingvon la mondo rifuzas.

Reinhard Haupenthal. La triobla fiasko de Zamenhof. La Ondo de Esperanto, 7/2010.

Ken Miner perdas sian blogon

Iĝis por mi ŝoko la harstariga novaĵo, ke Ken Miner, unu el la plej interesaj blogantoj en Esperanto, baldaŭ perdos sian tutan blogon. Li ligas tiun okazon kun ekloĝo en Kolorado kaj ŝanĝo de ret-liveranto.

Li skribas pri tio:

Okaze de mia baldaŭa translokiĝo al Kolorado, eksiĝos la nuna mia interret-aliro. Post tiam la nunaj paĝoj de LINGVISTIKA RETEJO DE KEN MINER malaperos, inkluzive ĉiujn lingvistikajn artikolojn, la blogon, ĉion. Tamen post ĉeso de mia konto laŭdire restos la nunaj paĝoj 30 tagojn. Mi ne scias, ĉu jam ene de 30 tagoj mi povos starigi novan retejon per Kolorada retprovizanto; se jes, mi avizos ĉi tie pri la nova retadreso.

Se ne eblos tio, tamen iam mi verŝajne kreos almenaŭ novan blogon (kies adreson necesos trovi gugle aŭ per onidiro), kaj eble tutan novan retejon. Mi pardonpetas pro la malkonveno.


Mi miras, kiel povas okazi, ke en la plej interretigita lando de la mondo, Usono, ekzistas personaj paĝoj, gastigataj ĉe la loka interret-liveranto. Ke tiuj paĝoj estas viŝataj, kiam kliento foriras. En la tempo, kiam rethoteloj, eĉ tute senpagaj, abundas kaj promesas eternan gardadon de dokumentoj kaj foje ankaŭ programajn solvojn por faciligi blogumadon.

Nekredeble sonas la parto pri „adreson necesos trovi gugle“: ja se iu donacintus al Miner propran domajnon, li povus nur ŝanĝi la adreson, al kiu montras tiu domajno, sed homoj daŭre povus uzi ian facile memorigeblan ken-miner-blah-blah.com.

Mi esperas, ke la tuton de la tre profundaj tekstoj, kiujn verkis ekde 2003 por sia blogo Ken, li sukcesos restarigi en la nova loko. „Enhavo“ estas tre valora en moderna interreto, ĝi havas sian prezon en la granda mondo kaj havas sian netakseblan gravecon por la malgrandaj mondoj de malpli grandaj lingvaj komunumoj, kiel la Esperanta.

REU perdis monon je la kongreso

La ĵusa kongreso de rusiaj esperantistoj en Sankt-Peterburgo kaŭzis malprofiton al la Rusia Esperantista Unio, informis hodiaŭ kasisto de REU Mikaelo Ĉertilov en la retpoŝta listo de la organiza komitato.

La organizintoj esperis pri 400 partoprenantoj, sed la kongresa libro listigis nur 229. Dekoj da esperantistoj partoprenis sen registri sin, iom strikta kontrolo pri tio mankis.

Spektaklo dum REK en Sankt-Peterburgo. Fotis Nadeĵda KaramalikovaMi ne publikigu la tutan tabelon, kiun dissendis Ĉertilov, ĉar eble ĝi ne estas vere publika. Tamen estas domaĝe, ke la malprofito grandas; samtempe ĝi egalas aliĝkotizojn de 50 pliaj partoprenantoj. Restas bedaŭri, ke tiu duoncento preferis aliajn amuziĝojn kaj preterlasis la unikan spektaklon pri kapitano Postnikov kaj aliajn fierataĵojn de la pasinta kongreso.


Necesas tamen rimarkigi, ke venis nekutime multaj eksterlandanoj, inter ili prestiĝaj (kiel Corsetti). Eble pli sobraj antaŭkalkuloj pri la ebla kvanto de partoprenantoj povus proksimigi financan sukceson. La plej granda elspezo estis luado de la kongresejo.

Iam mi, post la relative sukcesa antaŭkongreso de la rusia IJK en 2004, opiniis taŭga ideo fari kelkajn turismajn aranĝojn por eŭropaj esperantistoj en Sankt-Peterburgo. Nun mi iom dubas pri la financa saneco de tiaj ideoj.

Fotojn de la Rusia Esperantista Kongreso eblas vidi interalie en la galerio de Sakari (ipernity) kaj en la albumo de Nadeĵda Karamalikova (vK.com).

Rusia Esperantista Kongreso

Do, mi estis hodiaŭ dum iom da tempo en la Kongreso. Ĝi oportune okazas en la urbo, kie mi loĝas, Sankt-Peterburgo. Tial mi, inter la aliaj aferoj (vizumado, kiu ŝajnas jam senĉesa), venis nur por la programero, kiun gvidis mem, kaj preskaŭ tuj poste foriris. Estas iom bedaŭrige, ĉar mi ja pagis la plenan kotizon kaj tiel plu.

Mi gvidis diskutrondon pri Esperanta Vikipedio kaj manieroj aktivigi ĝin. Mi pledis, ke lokaj aktivuloj verku pri siaj kluboj kaj urboj. Mi rakontis, ke rusiaj temoj en Vikipedio estas ofte malbone prezentitaj, enhavas malaktualajn datumojn kaj havas aliajn problemojn. Mi alvokis transpreni praktikojn de aliaj grandaj Vikipedioj al la Esperanta kaj emfazis gravecon de aktiva komunumo. Bedaŭrinde ekde 2006 la komunumo de eo.wiki neniel ŝanĝiĝis — ĉiam estas iom pli ol cent redaktantoj (farintaj almenaŭ 5 redaktojn dum monato). Ja estas malmulte kaj tial multaj decidoj estas farataj per interkonsento de tri hazardaj preterpasintoj (aŭ eĉ tute sen interkonsento). Mi diris en la diskuto, ke pli vasta Esperanta komunumo — eĉ homoj, kiuj pro diversaj kialoj ne emas kontribui per verkado — atentu pri tio, kio okazas en Vikipedio, kaj eventuale partoprenu la diskutojn tie (diskuti oni ja kutimas per retpoŝtaj grupoj ks.). Estis nemultaj aŭskultantoj, do mi ne esperas pri iom signifaj ŝanĝoj, sed eĉ cento da novaj redaktoj portus pli da bono al la enciklopedio.


La kongresejo, priskribita en reklamo kiel luksa kaj prestiĝa, evidentiĝis tia nur surfone de la aliaj similrangaj eventoj de la rusia movado. La seĝoj en la ejoj estas pli foteloj, ol seĝoj, en la ĉambroj estas blankaj tabuloj kun markiloj, la granda halo estas tre taŭga. Samtempe plejparto de la programo okazas en la 4-a kaj 5-a etaĝoj, la lifto solas, la ĉirkaŭaĵoj estas ne vere la plej bela urboparto. Espereble la aliurbanoj ŝatos se ne la distrikton ĉe la kongresejo, do almenaŭ tiujn urbopartojn, kiujn oni montros dum la ekskursoj.

Estis por mi agrable revidi hodiaŭ sinjorojn Bolŝakov, Ĵitĉenko, Lytov, Corsetti, Samodaj, Gudskov, Griŝin, Seguru, Pietiläinen kaj aliajn gesamideanojn. Multaj vizaĝoj estis nekonataj, tial mi taksas la aranĝon envolviga kaj sukcesa. Certe enŝoviĝus duoble pli da partoprenantoj, sed iuj ŝatos malmankon de spaco.

Morgaŭ mi (kun Irina Gonĉarova) gvidas diskuton pri lingvaj festivaloj. Postmorgaŭ matene mi penos viziti prelegon de Oksana Burkina pri novaj esperantologiaj esploroj.

Ornamo de scenejo (fotis Nadeĵda Karamalikova):

Rusia Esperanto-Kongreso en Peterburgo, 2010. Ornamaĵo de la scenejo. Foto de N. Karamalikova (Peterburgo)

Cent renkontiĝoj de Dmi3

Iom hazarde mi trovis en la retejo de Dmitri Horowitz (Nederlando) lian priskribon de pli ol cent Esperanto-renkontiĝoj, kiujn li partoprenis. Malgraŭ ke la listo aspektas iom forlasita (la lastaj notoj estas pri 2006), ĝi tamen estas ege interesa, ĉar ĝi estas pri la periodo aktuala por mi kaj, nelaste, ĉar en ĝi estas menciitaj kelkaj eventoj en Rusio.

Vidu la grandan liston de Horowitz kaj la pintajn eventojn inter la cent, laŭ lia takso.

Horowitz bonas pri kolora prezento de informo. Iam li verkis koloran rakonton pri nuligilino, kiun mi poste tradukis, kun konservo de la koloroj, en la rusan.


Mi iam kompilu mian modestan listeton de la eventoj, kiujn ĉeestis mi, por ridindigi la publikon. Mi estis en unu UK, unu IJK kaj kelkaj loke gravaj eventoj… Rekompence mi ĉiam estis en la Reto, ĉiun tagon de ĝi :)

Esperantujo ĉe Ning

Estas certe amuze kaj flate, ke Facebook, Ipernity kaj baldaŭ vK uzeblas kun Esperanta interfaco. Tamen ekzistas diferenco inter traduko de interfaco kaj elektiteco de la publiko. Ne vane ja iam Amikumu estis tia populara inter la esperantistoj.

Se iu sopiras pri esperantista socia reto, nur esperantista mi subkomprenas, li provu Esperantujon ĉe Ning.com:


La relative nova socia reto ĉe Ning estas kvalite tradukita en Esperanton kaj jam eliras el la (nepra por tiaj projektoj) stato de stagno. Viglaj diskutoj okazas, interalie, pri la furora filmo de Cameron kaj aliaj aferoj.

Kontaktu rusiajn esperantistojn

La plej populara rusia socia reto vKontakte (vK) iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed ekde ĉi-oktobro la reto estos reklamata internacie kiel plurlingva sistemo.

Elekto de lingvoj ĉe registriĝoIom simila al Facebook, vKontakte estas pli „facila“ por retumilo (laŭ mia sperto de ne tre fortika komputilo), enhavas malpli da reklamo. La ĉefa funkciaro estas certe pri amikumo: kiuj estas viaj amikoj, al kiaj renkontiĝoj ili iras (kaj ĉu vokas ankaŭ vin), multo estas farata por aktivigi grupan laboron — interalie, rusiaj E-kluboj kaj teamoj de E-eventoj aktive uzas vKontakte por siaj bezonoj.


vKontakte jam atingeblas en bona traduko al pli ol dek lingvoj. Ekde la komenco, tiun ĉi socian reton distingis racia uzo (aŭ ĉu simple neuzo) de crowdsourcing (puŝo de laboro al amasoj de uzantoj). Tio tre pozitive influis la kvaliton.

Vi ne bezonas ŝanĝi vian preferatan socian reton favore al vK tuj aŭ iam, sed certe estas bona kromservo por uzi inter la aliaj. Cetere, vK ebligas senliman (rememoru Ipernity kaj aliajn) interŝanĝon de fotoj kaj filmetoj.

Jen ligo al registriĝo »»»

Post registriĝo nepre trovu la grupon „Esperanto parolata“ (uzu la serĉokampon en la supro de la interfaco) kaj aliĝu (ligilo dekstre sub emblemo). Ĝis baldaŭaj belaj renkontoj!

стр. 2 из 3 123

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2