Oni tre kortuŝe invitas al ĉi-somera Japanio (kie okazos la Universala Kongreso). Nur restas sola misfortuno: forestas eĉ la eksterlanda pasporto, jam dirante nenion pri la monego bezonata por atingi tiun insularan landon.
Метка: esperantujo
Onidiroj pri la pasinta LF en Peterburgo
Atingis min onidiro, ke minimume unu aganto de Moskva E-movado restis malkontenta pri la akcepto, kiun ni ĉi tie faris por la moskva delegacio. Mi konsentas, ne estis tre luksa akcepto: nek organizitan ekskurson ni faris, nek loĝigis ĉiujn (kvankam iujn jes). Mi plu esperas, ke tiujn misojn eblas kompreni, almenaŭ supraĵe konante nian situacion. […]
Por kio batalis?..
Evidentiĝas, ke la Pola Radio, por kies daŭra ekzisto tiel longe batalis esperantistoj de la mondo (inkluzive de la servo «Esperanto novosti», kiun mi redaktas), ne distingas inter du esperantajn vortojn: rusa kaj rusia. I. a. en la paĝoj de la stacio eblas legi pri mistera «rusa embargo». Ili ankaŭ uzas formon Rusujo, sed pri […]
Rusio.ru — ĉu bezonata?..
La 6-an de julio okazis preskonferenco de la prezidento de Rusio s-ro Putin. Oni kolektis demandojn por la konferenco en Interreto, de ĉiuj retumantoj, en la paĝaroj de Yandex.ru (plej populara ruslingva serĉmaŝino) kaj BBC (Brita Disaŭdiga Kompanio).Rusio.ru publikigas parton de la konferenco, en kiu temis pri kaŭkaziaj problemoj kaj pri oficiala rekono de la […]