Записи с тегом „estonto“
La preskaŭ bona finna vortaro
Автор: В. Иванов. Записано: 01.02.2008 – 20:17
Jen kian paperan vortaron de la finna mi fine aĉetis. Post rapida analizo ĝi evidentiĝis esti pli bona, ol la Polyglossum-vortaro (elektronika), pri kies mankoj mi antaŭe jam longe plendis (ruse).
Финско-русский и русско-финский словарь (40 тыс слов). — СПб: ООО «Полиграфуслуги», подготовлен изд-вом «Виктория»
Kontraste al Polyglossum, en tiu ĉi Victory-vortaro troveblas pakastin. Estas tamen seriozaj mankoj, ekzemple:
- estas vorto jatko «denove» kaj de ĝi produktita vorto por post-diploma doktoriĝa studado, sed forestas alia produktita vorto — Jatkosota «Denova/daŭriga milito» — la finna nomo de la milito inter Finnlando kaj Sovetunio dum la Dua mondmilito; ja atenta studanto povas trovi la signifon ie aliloke (ekz., en finna Vikipedio), sed ne tiel multis militoj en la 90-jara historio de Finnlando por ellasi iliajn nomojn el mezgranda vortaro.
- inter la vortoj jonotaa «stari en vico» kaj jopa «eĉ, jam eĉ» forestas io ajn; sed devus esti la vorto joo — kiel mi komprenis, unu el la ĉefaj manieroj diri «jes» en la finna.
Mi ĝenerale tamen ŝatas la vortaron: estas oportune havi ĝin. Foliumante, mi eĉ memorfiksis kelkajn novajn vortojn (kiel kutime, kun io kunsonajn; ĉi-foje, kun Esperantaj vortoj):
- ilo «ĝojo», kaj produktita de ĝi adjektivo iloinen «ĝoja»;
- vero «imposto»;
- verso «ĝermo»;
- hikka «hikado» (en traduko de la porinfana animacia filmo «Mejzi» oni tradukis hikadon singultoj, kio estas certe malbona Esperanta vorto pro sia elpenseco, neligiteco kun universalaj sonsimboloj, ĉi-kaze uzeblaj).
Ligita kun tio nerekta bona novaĵo de la tago estas, ke oni finfine telefonis al mi el kursejo ĉe la peterburga finna preĝejo kaj diris: «Venu, lernu la finnan kun ni» :) Temas pri tio, ke en la kursejo formiĝas nova studgrupo.
Теги: estonto, finna, peterburgo, vortaroj
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 9 »