В. Иванов, 30.09.2010 Lige kun antaŭ nelonge festita 20-jariĝo de Sud-Osetio, mi publikigas mian artikolon pri tiu landeto, verkitan laŭ peto de katalunaj amikoj en 2008, tuj post la aŭgusta milito. La katalunoj petis, ke mi rakontu pri la fono de la konflikto kiel persono el Osetio deveninta; tion mi faris. Rakonti pri la aŭgusta milito mem mi ne povis, ĉar samkiel plejparto de Esperantujo scias pri ĝi ĉefe de amaskomunikiloj (tamen ankaŭ la lokaj, el Cĥinvalo). La teksto aperis en kataluna E-informilo kaj ne aperis katalune (kio estis la komenca intenco).
Sud-Osetio: kial osetoj ne ŝatas esti en Kartvelio
 Knabo en tradicia vesto Pri la konflikto ĉirkaŭ Sud-Osetio estas multe dirite de diversaj amaskomunikiloj kaj kun diversaj akcentoj. Estas eble ne plu interese paroli pri tio, nek mi sentus min rajta, ĉar tiutempe mi forestis en Osetio kaj nenion vidis mem. Spertojn rekte el Osetio eblas trovi cetere en interretaj fontoj kiel www.osradio.info, se vi ŝatas. Sed eble pli atentan leganton interesas, kio antaŭis la ĉi-aŭgustan [verkita en 2008] konflikton, el kio fontas la tensio en Osetio. Mi provu skribi pri kelkaj faktoj kaj eventuale pri iliaj traktoj.
La unuaj rifuĝintoj
La unuaj rifuĝintoj el Sud-Osetio estas tute ne tiuj, kiuj aperis en Norda Kaŭkazio en 2008.
Kiel osetoj mem kutimas kredi, ilia lando libervole aliĝis al la Rusia Imperio en 1774. Fakte en tiu jaro aliĝis nur la parto, nun konata kiel Norda Osetio, dum la suda loĝ-areo de osetoj en 1783, kun la tuta Orienta Kartvelio, iĝis protektata lando laŭ la Traktato de Georgijevsk. Tamen osetoj emas konsideri, ke aliĝo al Rusio estis tutpopola deziro, kiun oni ne ŝanĝu.
En 1917, post la unua (februara) revolucio, sud-osetaj intelektuloj kunvokis en Ĝava (lastatempe famiĝinta montara loĝloko, ankaŭ skribata Dzaŭ) deputitojn el diversaj loĝlokoj. En la kunveno oni porparolis demokratian respublikon en Rusio. Oni ankaŭ formulis tie: „Se kaŭkaziaj popoloj havos teritori-naciajn aŭtonomiojn, do ankaŭ osetoj, unuiĝintaj en unu nacia unuo, havu la rajton pri memdecido“. Post la socialisma revolucio en Rusio, en Sud-Osetio estis proklamita soveta potenco. La tbilisa potenco, decidinta konstrui sendependan ŝtaton en la limoj de 18-a jarcento, rifuzis agnoski sovetan respublikon en Osetio. En majo 1920 ministro de eksteraj aferoj de juna Soveta Rusio skribis en Kartvelion: „Al la Suda Osetio, kie estis proklamita Soveta Respubliko, estas senditaj kartvelaj trupoj por neniigi tian potencon. Ni insistas, se tio veras, revoki la trupojn el Osetio, ĉar ni opinias, ke Osetio devas havi tian potencon, kian ĝi preferas. Enmiksiĝo de Kartvelio povus esti enmeksiĝo en aliulajn internajn aferojn“. Al tio el Kartvelio venis respondo, ke en la lando forestas Osetio. „Sud-Osetio, 2008 kaj antaŭe“ полностью/plene »»
В. Иванов, 24.10.2008 En Esperantujo oni ofte mencias skandalojn pri la dunga postulo „nur denaskaj parolantoj de la angla“, kiu estas tre diskriminacia, certe. Alia skandalo pri denaska lingvoposedo ekflamis nun en oriento de EU — en Estonio, informas NEWSru.com.
En studia departamento de la Estona ŝtata televido oni maldungis ok laborantojn el dek, inter la senlaboriĝintoj sep estas ruslingvanoj. „En la dokumento pri maldungoj estis frazo, ke por decidi pri eksigo oni konsideros avantaĝaj la personojn, kiuj scias la ŝtatan lingvon en la denaska nivelo“, — rakontas loka ruslingva gazeto „Vesti Dnja“.
„Oni akuzis nin pri nenio, nur disdonis la mesaĝon, en kiu estas skribita pri la bezono disvolviĝi, pri la novaj perspektivoj kaj pri tio, ke la estonan necesas scii en la denaska nivelo“, — rakontas eksa inĝeniero de la departamento Viktorija Trofimova. „Se estas parolo pri la bezono scii la estonan, kial do neniu testis nin?“ — demandas ŝi.
Deputito de la estona parlamento, televida ĵurnalisto Heimar Lenk komentis por „Vesti Dnja“, ke la okazaĵo estas „terure maljusta“. Li opinias, ke anstataŭ eksigi kvalifikitajn laborantojn pro nesufiĉa scio de la lingvo, oni instruu la lingvon al ili. „Pri tio oni prefere sekvu ekzemplon de Finnlando“, — diras la deputito.
Tamen prezidanto de la estraro de Estona televido Margus Allikmaa provas senkulpigi sin. Laŭ li, la amasa maldungo ne estas ligita kun la etna temo:
Rusoj inter tiuj, kiuj konas min pli proksime, povas konfirmi, ke mi kun granda estimo rilatas al la loĝantaj en Estonio naciaj malplimultoj. Mi ne allasos diskriminacion kontraŭ rusoj. En la studia departamento simple forestis iu por maldungigi, krom la rusoj. Cetere, inter la maldungitoj estas unu estono…
Allikmaa ankaŭ agnoskis, ke „la teksto de la maldunga informilo estis iom fuŝa“.
Personoj, kiuj nomas la rusan sia denaska lingvo, konsistigas ĉ. 30% de la loĝantaro en Estonio. Multaj el ili havas impreson, ke la ŝtato diskriminacias kontraŭ ili.
В. Иванов, 30.09.2006 Vendrede antaŭtagmeze estis bela sperto: renkontiĝo kun Kalle Kniivilä (kiu i. a. estas profesia sud-sveda ĵurnalisto kaj redaktoro de «Libera Folio»). Li anticipe petis mian helpon pri aranĝo de intervjuo kun kaŭkazi-devena junulo, studanta en Sankt-Peterburgo. Mi do aranĝis tian renkontiĝon tra reto de miaj konatoj en oseta diasporo. Eblas diri, ke Esperanto helpis profesiajn taskojn de Kalle (kvankam ni povus aranĝi la samon ruse — li parolas ruse tre bone; samtempe ni ne konus unu la alian sen Esperanto).
La intervjuaton mi mem hodiaŭ vidis la unuan fojon. Boris loĝas en Peterburgo jam la duan jaron, antaŭ li loĝis en Beslan kaj studis tie en mezlernejo. En tiu mezlernejo, kiel mi komprenas, sed ni ne tuŝis la beslanan temon dum nia amika interparolo en kafejo ĉe metrostacio Moskovskije Vorota. Oni parolis ĉefe pri ksenofobio en Peterburgo kaj Rusio ĝenerale, pri ĝia esto kaj ĝia estiĝo. Ŝajne la komuna konkludo estas, ke homoj pli bone konu alikulturanojn kaj aliaspektantojn por trovi komunajn trajtojn kaj ekestimi unu la alian.
Estis tre agrabla sperto: mi ŝatas organizi tiaĵojn; tiagrade, ke mi eĉ jam pensis pri envolviĝo en turisma aŭ simila komerco por konstante umi pri kunordigoj (min tamen detenas de tia envolviĝo i. a. tio, ke pagantaj uloj povas esti pli malkontentaj pri io malbone kunordigita, ol nepagantaj amikaj konatoj). Krom la kunordigo mi ĝuis konatiĝon kun Boris, sonadon de la sveda lingvo (kun Kalle estis fotistino de lia ĵurnalo, damne la nomon mi forgesis, la familinomo estis certe je -sson), revidon de la delonge nevizitita sed kara per rememoroj loko (kiu cetere multe pliboniĝis; nenio ŝanĝiĝis draste, sed ĝenerale estas pli da ordo kaj puro), bonan nuboriĉan veteron ktp.
Poste mi devis kuri al la universitato, kie min jam atendis studentoj. Post du lecionoj kun ili (3 horoj kune) mi revenis hejmen.
Maŝa tute bone fartas post la vakcinado, ni (speciale la patrino) timis altan temperaturon, kiu kutimas akompani vakcinon de tiu tipo. Tamen ne, estis leviĝoj ne pli supre ol 37,3. Tamen sekvoj ekzistas: ekzemple, ŝi ege multe manĝas dum la lasta plentago… :)
|
|
|