Iom hazarde mi trovis en la retejo de Dmitri Horowitz (Nederlando) lian priskribon de pli ol cent Esperanto-renkontiĝoj, kiujn li partoprenis. Malgraŭ ke la listo aspektas iom forlasita (la lastaj notoj estas pri 2006), ĝi tamen estas ege interesa, ĉar ĝi estas pri la periodo aktuala por mi kaj, nelaste, ĉar en ĝi estas menciitaj kelkaj eventoj en Rusio.
Mi iam kompilu mian modestan listeton de la eventoj, kiujn ĉeestis mi, por ridindigi la publikon. Mi estis en unu UK, unu IJK kaj kelkaj loke gravaj eventoj… Rekompence mi ĉiam estis en la Reto, ĉiun tagon de ĝi :)
Если вы попали в этот блог случайно, подпишитесь на RSS-ленту и будьте в курсе всех обновлений!
Se vi trovis vin hazarde en tiu ĉi blogo, abonu la RSS-fadenon kaj ricevadu avertojn pri ĉiu nova notico!
La plej fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev ne trovis multon interesan en Zagrebo. Krome, li akuzis pri idioteco kreinton de kroataj banknotoj. „Leganto povas riproĉi min, ke en mia rakonto pri Zagrebo ne estas montrita io interesa. Kara leganto, mi aŭdacas certigi vin: en Zagrebo estas nenio pli interesa“, — li skribas en la paĝaro pri siaj vojaĝoj.
Preskaŭ en la sama tempo (eble kadre de la sama vojaĝo) Lebedev vizitis Budapeŝton kaj nomis ĝin „rava“. „Kelkloke Budapeŝto tre similas Peterburgon, — fotoblogas Lebedev, — kaj kelkloke ĝi estas centoble pli bela“.
Persone min inter la budapeŝtaj fotoj de Lebedev plej impresis trolejbuso „Ikarus“ kaj malnova metropolitena enirejo.
Jen mia subtitoligo de la kanto, kiu prezentos Rusion en la baldaŭ okazonta kantokonkurso „Eŭrovido“:
La knabino estas el Kievo, havas ukrainan familinomon kaj la refrenon kantas en la ukraina lingvo (mi ne certas, ke ŝi tiel kantos ankaŭ en la konkurso, mi ie duonorele aŭdis plene rusan version).
Ne temas pri tio, ke mi ege ŝatas tiun ĉi kanton, sed mi nur pensis, ke eble estas bona uzo de Esperanto — traduki kelkajn kantojn de Eŭrovido, aparte tiujn, kiuj ne estas en la angla aŭ la rusa (kiujn mi komprenas pli-malpli).
Se paroli pri la preferoj, mi tre ŝatis la kantojn de Armenio, Israelo, Bosnio-Hercegovino kaj Hispanio. La belaruso, kiu kantos por Norvegio, ankaŭ elstaras, kvankam mi apenaŭ voĉdonos por li — pro la supozo ke ankaŭ sen mia voĉo li havos sufiĉe altan takson el Rusio :)
Fakte ĉi-jare la sistemo pri voĉdono estas ia komplikigita, mi ne sukcesis finkompreni ĝin (ĉefe ĉar ne multe penis fari).
Iam la Granda Latva Studentino Dace Kalninja decidis legi pri si en Interreto. Sed eĉ la kolerego pro la legitaĵo ne igis ŝin almenaŭ blasfemi en la rusa.
Je similaj mallongaj rakontoj pri latvino Dace plenas la ruslingva Interreto ekde kiam novaĵservoj diskonigis historion de la latva studentino. Ŝi laboris en vendejo Narvesen kaj rifuzis paroli ruse kun kliento. La dunginto maldungis ŝin pro la okazaĵo, sed naci-radikala partio Visu Latvijai! donacis al ŝi honoran diplomon.
Pli poste Dace ricevis ankaŭ medalon de la Centro por Ŝtata Lingvo, kiu nomiĝas iom komplike „Amika medio por la ŝtata lingvo“. Dum enmanigo de la insigno la estro de la Centro s-ro Kursitis diris, ke li volonte dungus la junulinon por sia institucio.
„Verku rakonton pri Dace, subtenu la ruslingvanojn en Latvio“, — sub tia frapfrazo estas verkataj ŝercrakontoj pri la latva studentino. Ruslingvanoj konsistigas preskaŭ trionon de la loĝantaro en tiu nova Eŭropunia lando, ili estas eble la plej subpremata lingva grupo inter ĉiuj eks-sovetiaj respublikoj.
En Esperantujo oni ofte mencias skandalojn pri la dunga postulo „nur denaskaj parolantoj de la angla“, kiu estas tre diskriminacia, certe. Alia skandalo pri denaska lingvoposedo ekflamis nun en oriento de EU — en Estonio, informas NEWSru.com.
En studia departamento de la Estona ŝtata televido oni maldungis ok laborantojn el dek, inter la senlaboriĝintoj sep estas ruslingvanoj. „En la dokumento pri maldungoj estis frazo, ke por decidi pri eksigo oni konsideros avantaĝaj la personojn, kiuj scias la ŝtatan lingvon en la denaska nivelo“, — rakontas loka ruslingva gazeto „Vesti Dnja“.
„Oni akuzis nin pri nenio, nur disdonis la mesaĝon, en kiu estas skribita pri la bezono disvolviĝi, pri la novaj perspektivoj kaj pri tio, ke la estonan necesas scii en la denaska nivelo“, — rakontas eksa inĝeniero de la departamento Viktorija Trofimova. „Se estas parolo pri la bezono scii la estonan, kial do neniu testis nin?“ — demandas ŝi.
Deputito de la estona parlamento, televida ĵurnalisto Heimar Lenk komentis por „Vesti Dnja“, ke la okazaĵo estas „terure maljusta“. Li opinias, ke anstataŭ eksigi kvalifikitajn laborantojn pro nesufiĉa scio de la lingvo, oni instruu la lingvon al ili. „Pri tio oni prefere sekvu ekzemplon de Finnlando“, — diras la deputito.
Tamen prezidanto de la estraro de Estona televido Margus Allikmaa provas senkulpigi sin. Laŭ li, la amasa maldungo ne estas ligita kun la etna temo:
Rusoj inter tiuj, kiuj konas min pli proksime, povas konfirmi, ke mi kun granda estimo rilatas al la loĝantaj en Estonio naciaj malplimultoj. Mi ne allasos diskriminacion kontraŭ rusoj. En la studia departamento simple forestis iu por maldungigi, krom la rusoj. Cetere, inter la maldungitoj estas unu estono…
Allikmaa ankaŭ agnoskis, ke „la teksto de la maldunga informilo estis iom fuŝa“.
Personoj, kiuj nomas la rusan sia denaska lingvo, konsistigas ĉ. 30% de la loĝantaro en Estonio. Multaj el ili havas impreson, ke la ŝtato diskriminacias kontraŭ ili.
En ruslingva parto de Interreto estas renove aktive diskutata la probabla agnosko de Kosovo kiel ŝtato fare de kelkaj okcidentaj ŝtatoj. Populariĝis videofragmento, en kiu albanoj en Kosovo bruligas ortodoksan preĝejon kaj faligas de ĝi krucojn:
En blogo de sumlenny oni citas komenton de la aŭstra gazeto Die Presse: «De protektita teritorio de EU Kosovo devas iĝi ano de la Eŭropa Unio. Forigo de vizoj kaj malferma migropolitiko estas la ŝlosilo por solvi la ekonomian krizon en Kosovo, ŝlosilo al problemoj de ĝia izoliteco. Vastiĝo de EU estas la granda historio de sukceso dum lastaj jaroj, kaj ĝi devas esti daŭrigata en Kosovo kaj Okcidentaj Balkanoj ĝenerale».
Responde al tiu ideo VivĴurnala uzanto pl skribas: «Ĉu oni tute freneziĝis pri sia hiper-eŭropeco? Kosovo en EU. Nur ili ĉi tie mankas. Estus bona ideo disigi Kosovon kaj Serbion, kaj mem Serbion aligi [al EU]».
Ni memorfiksu tiun ĉi tagon, la tagon, kiu, se la kosova aventura afero sukcesos, iĝos la lasta tago por la jalta sistemo kaj entute por la bazoj de la nuna civilizo.
Kiam post kelkaj jaroj komenciĝos la Granda Tohuvabohuo, kaj ĉiuj ekdemandos stultajn demandojn «Ĉu estis la punkto de nereveno? Ĉu estis la tago, kiam eblis ĉion haltigi?» — jen kiam ni rememors tiun ĉi tagon.
«Abĥazio havas pli da kialoj por esti agnoskita fare de la internacia komunumo», — jam komentis ĉefo de la abĥazia parlamento Nugzar Aŝuba. Laŭ lia opinio, neagnosko de Abĥazio post Kosovo kontraŭos moralajn kaj jurajn normojn de interŝtataj rilatoj.
Lige kun la planata proklamo de sendependiĝo, Eŭropa Unio sendis en Kosovon aldonajn 2 mil policistojn. Malgraŭ protestoj de Serbio.
Rusia bombavidilo superflugis usonan aviadilportantan ŝipon «Nimitz», pri tio aperis artikolo en germana gazeto «Focus». Rusia paĝaro InoSMI tradukis el la germana komentojn de legantoj de «Focus».
Estas interese, ke multaj ja defendas Rusion: «Je kiu distanco de rusia marbordo estis la aviadil-portanta ŝipo kaj je kiu distanco de la usona? Nur sciante tion eblas juĝi, kiu provokas kiun». Aŭ: «Usonaj armeanoj militservas en 163 landoj, entute 285 mil homoj. Kiel aspektus la mondo, se la rusoj agus same?» Kaj eĉ tiel: «Teritorio de Usono estas do la tuta mondo, dum Rusio devas limigi sin nur je Siberio, ĉu tiel?!»
Kiel esperantisto, mi jam delonge scias, ke homoj en diversaj mondopartoj estas mirinde afablaj, sinceraj kaj bonvolaj. Tamen mi, evidente, daŭre restas ĉe kelkaj antaŭjuĝoj. Eĉ nun, vidinte tiujn komentojn per miaj propraj okuloj, mi daŭre serĉas iujn klarigojn, kiuj konformus al miaj antaŭjuĝoj: ekzemple, mi demandas min, ĉu la por-rusiaj komentoj estis faritaj de la rusi-devenaj germanoj, da kiuj estas dekmiloj en Germanio?..
Cetere, mi planas de temp’ al tempo blogi en Esperanto pri la temoj, kiuj estas aktive diskutataj en Ru-reto (ruslingva Interreto). Laŭ mia imago tio povus esti interesa por internacia legantaro. Ĉu eble mi eraras?