В. Иванов, 11.01.2009 Epigrafe: «Mia edzino finis universitaton, De la kapo ĝis la piedoj ŝi estas saĝ’» (el oseta kanto).
Mia edzino estas psikologo. Dum minimume plena jaro ŝi estis taskigita prepari facile legeblajn informmaterialojn pri aidoso por disdoni inter gepatroj, ŝi ankaŭ prelegis pri aidoso por studentoj de psikologia altlernejo. Rezulte, ŝi scias sufiĉe multe pri la aktuala stato de la afero.
Ĵus ŝi hazarde spektis parteton de televidelsendo, kies aŭtoroj volis trapuŝi ideon pri eventuala apero de aidoso… el la malkovritaj egiptaj tomboj.
La programero tre impresis tiun alte edukitan virinon. Ŝi vagas tra la ĉambroj kaj emociigite ideas: «Kiamaniere ili supozas, ke tio povus okazi?.. Ĉu la malkovrintoj amoris kun la mumioj?.. Ĉu kune envejnigis drogojn?!..» Mi algrumblas: «Kaj se eĉ povus okazi, kial aidoso ne aperis pli frue? Ja plejparto de la tomboj estis prirabitaj longe antaŭ la 20-a jarcento».
Ah, televido estas vere tre forta ilo :)
В. Иванов, 19.05.2008 Hodiaŭ mi telefonis al mia peranto pri la ricevo de finnlanda vizo. Ni planis ricevi la trimonatajn vizojn hodiaŭ, lunde, post tio mi tuj devus proponi miajn dokumentojn al la litova konsulejo por ricevi litovan vizon tiel, ke mi iru al la esperantista ĵurnalista forumo fine de majo.
Tamen, la peranto informis min, ke en la finnlanda konsulejo oni havas „prokrastiĝon“ por proksimume du semajnoj. Tia prokrasteto signifas, ke nek mi povas iri kun la tuta familio festi niajn 30-jariĝojn (mi havas naskiĝtagon la 20-an de majo kaj la edzino — la 24-an, ni naskiĝis en la sama jaro kaj volis ĉi-jare por kelkaj tagoj iri al Turku, kie estas mumi-trola parko kaj ĝenerale vidinda urbo, i. a. ĝemelurbo de Peterburgo), nek mi povas iri al la ĵurnalista forumo en Vilno (Vilnius), kie oni fakte atendas min kaj mian elpaŝon pri reta ĵurnalismo.
Mi ege malĝojas pri la damna dispartiga sistemo, kiu formiĝis en la mondo dum miljaroj. Mi komprenas, ke en moderna mondo apenaŭ eblas eksigi la limojn inter ĉiuj mondopartoj tuj — mi estus naiva idealisto, se mi pensus alimaniere, — tamen temas ne vere pri tio, sed pri pli homeca funkciado de ambasadejoj almenaŭ. Ekzemple, pri la finnlanda konsulejo en Peterburgo estas ĝenerale konata fakto, ke ĝi estas troŝarĝita: plurcentmetraj vicoj kaj semajnlongaj prokrastoj estas la rekonaĵoj de tiu institucio. La konsulejo povus, ekzemple, agi kiel la nederlanda: redoni la ĉefajn dokumentojn post 2-3 tagoj ekde la ekpeto pri vizo; se tio estus praktikata, mi povus nun preni mian pasporton kaj fari la litovan vizon samtempe kun la finnlanda.
Morgaŭ mi kompilos petskribon al la konsulejo (onidire, la konsulejo almenaŭ ĝustatempe respondas retpoŝtajn petojn), en kiu mi volas priskribi la tutan situacion pri rompiĝo de mia vivo lige kun la viza prokrasto. Espereble la bonkoraj luteranoj inventos, kiel konsoli min.
В. Иванов, 25.04.2008 Kiel informas Lenta.ru, la plej disvastiĝinta familinomo en Estonio estas Ivanov. Ĝin havas 6789 loĝantoj de la baltia respubliko. La dua plej populara familinomo tie estas la estona Tamm (5241), sekvas ĝin Saar (4352).
Tiamaniere Ivanovoj relative abundas ne nur en Rusio, sed ankaŭ en kelkaj apudaj landoj, kiel Estonio, trionon de kies loĝantaro konsistigas rusoj. Ivanov, apud Smirnov kaj kelkaj aliaj, estas tre disvastiĝinta inter ĉiuj rusoj familinomo, devenanta de la persona nomo Ivan, iam multe pli populara, ol hodiaŭ. Laŭ la familia legendo, mia patro volis nomi min Ivan, omaĝe al sia patro (mia avo) Ivan Ivanov, naskiĝinta en 1904. Supozeble, aliaj homoj intervenis, emfazinte ke la nomo eksmodiĝis :) — tiel mi iĝis portanto de ĉeĥ-devena (?) nomo.
В. Иванов, 30.12.2007 Hodiaŭ ni vizitis atelieron kaj faris tridekon da belaj fotoj. Kostis relative multe (kaj aparte malŝatindas la komplikigita senbaze kalkulmaniero; mi ŝatas pli klarajn skemojn), sed kion fari, se ĉiuj konataj profesiaj fotistoj (ja kelkas tiuj) havis iujn malfacilaĵojn ekde novembro. Finfine ni ne eltenis kaj decidis fordoni monon „al aliuloj“.
Plejparto de la fotoj estas tre ŝatindaj; mi elmetas tri en Ipernitio:
Entute ni ŝanĝis tri robojn (ni kunprenis niajn proprajn, sed kostumoj disponeblas tie). Estas multaj ludiloj en la ateliero, kaj la juna fotistino estis pli-malpli adekvata. Nia problemo estas, ke Maŝa foje tre plore reagas al apero de nekonataj mezaĝaj viroj (junuloj ja interesas ŝin, kaj la maljunuloj estas akceptataj neŭtrale aŭ eĉ povas esti interesaj); do, tre bonas, ke la fotisto estis de la ĝusta aĝo kaj sekso.
Aldone iom pri fotoj en diversaj lingvoj
Nepras iom de la finna. En la finna iam ekzistis tutmonde klara vorto foto, sed tiu en mia Polyglossum-vortaro estas markita kiel arkaiĝinta. La nuna vorto por foto estas kuva (do, simple bildo). Tian elekton faris multaj lingvoj, la angla cetere. En la oseta por foto oni uzas la malnovan fonetike alproprigitan prunton el la kartvela, kiu antaŭe signifis nur ludkarton — [k'am].
Do, foto estas kuva, fotoj — kuvat, kaj por tri fotoj necesas uzi specialan kazon, partitivon, kies formon por kuva mi sukcese konjektis de la unua provo: kuvaa. Oni diras, ke la nominativa kaj la partitiva formoj diferencas ĉi-kaze je kronemo (plilongigo de unu sono). Do, en tiu ĉi notico estas kolme kuvaa „tri fotoj“. Amuze, en Tampereo ekzistas fotoateliero kun tia nomo: Kolme Kuvaa. :)
Plejparto de konataj de mi lingvoj (almenaŭ inter tiuj, kiuj ja havas iujn morfologiajn kazojn) ne uzas pluralon ĉe nombroj, kontraste al Esperanto. En la rusa три фотографии ja estas 3 kaj genetiva formo de singularo; en la oseta æртæ къамы same estas uzata genetivo de singularo; lingvoj tjurkaj uzas nominativan singularon ĉe nombroj, kiel en la kumika ekzemplo: уьч сурат.
В. Иванов, 09.11.2007 Mia edzino migras de VivĴurnalo al propra paĝaro Perfekta.in/ (ŝi plu legeblos en ЖЖ dank’ al aŭtomata duobla publikigado).
Mi pensas fari la samon, sed ankoraŭ ne elpensis same trafan adreson… www.slvk-q.(io ajn) certe estos libera, sed ial ĝi ne forte impresas min… :)
Ĝisdate: mia delonga amiko konvinkis min, ke mi tute ne havas elekton, sed devas preni amikeco.ru, kion mi ja faris.
В. Иванов, 01.04.2007 Mi kaj mia filino-knabino antaŭ promeno. Eble du semajnojn antaŭe, nun jam estas iomete pli varme.

В. Иванов, 08.12.2006 Maŝa interparolas kun la patrino:

Maŝa insistas, ke krokodilino ne krokodilu:

|
|
|