Finna | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

Lernado eble tro malrapida

Автор: В. Иванов. Записано: 27.03.2008 – 03:32

Pasinttage mi renove estis en la leciono de la finna, post plensemajna paŭzo. Mi timis, ke oni multon novan lernis sen mi, sed mia reveno tute ne estis pena. Mi daŭre restas inter la kvino de la plej sukcesaj lernantoj.

Post la leciono unu el la kunstudantoj demandis min, montrante per tio sian simpation supozeble: «Kie vi malaperis? Ĉu estas malfacile post la paŭzo? Ĉu bruo en la kapo ne aperas?» Mi respondis, ke ne, ne aperas bruo. Kaj post mediteto aldonis, ke evidente la kurso disvolviĝas iom tro malrapide por mi. Kvankam la ritmo estas tre komforta por mi, mi komprenas, ke mi povus lerni eble duoble pli rapide.

Oni hodiaŭ al ni proponis, ĉar ni estas elstare bona grupo (aŭ ĉar tio estas komerce bona ideo) en junio kunvojaĝi al regula lernejo «Osaan itse» (Mi povas mem), kiun Sampo Keskus (organizo, ĉe kiu mi studas la finnan en Peterburgo) kunorganizas en la finna urbo Mikkeli. La prezo de la semajnlonga lernejo estas modera, kaj mi eble iros.

En la foto: Marimekko-sako de la instruistino.

Marimekko


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »

Televido daŭre surprizas: Westö

Автор: В. Иванов. Записано: 06.02.2008 – 04:40

Ĉi-lunde mi jam estis avertita, ke en televidkanalo „Kultura“ estas serio „Nordia Ĉapitro“ pri modernaj nordiaj verkistoj, kaj speciale prenis gladilon kaj enŝaltis televidilon. Mi kutime prenas gladilon por spekti televidilon, ĉar estas bona praktiko gladi infanajn (kaj ne nur) vestojn dum spektado de televidprogramo. Do, mi enŝaltis la teknikaĵojn kaj vidis, ke denove temas pri finna verkisto, ĉi-foje Kjell (Ĉel) Westö.

Laŭ la nomo mi pensus, ke temas pri svedo. Eble li tamen estas sveddevena, sed parolis kun la ĵurnalisto en la finna (kaj liaj frazoj, same kiel en la seriero pri Mäkelä aperadis sur la ekrano en la finna). Laŭ la tuta elsendo mi pensus, ke estas finnlingva verkisto, sed Vikipedio klare diras, ke li verkas svede.

Westö naskiĝis en 1961. Li rakontis, ke eble li iĝis verkisto pro la frua morto de liaj avoj. Ambaŭ mortis dum milito (li ne precizigis, sed certe temas pri iu el la du militoj kun Sovetunio: la Vintrala Daŭriga). La ligo estas jena: kie aliaj homoj havas historiojn (rakontatajn de la avoj), li havis silenton. Estas interesa klariga hipotezo: ja mi mem ĉiam multe domaĝis, ke mia patra avo mortis antaŭ mia naskiĝo, kaj ĝojis, ke dum miaj universitataj jaroj mi loĝis kun mia patrina avo kaj multe interparolis kun li. Kiajn mirindajn rakontojn mi aŭdis de li kaj lia amiko Gorŝkov!

Kjell Westö eble estas ankoraŭ tro juna; pro tio aŭ pro iu alia kialo li ne estas same estimiga rakontanto, kiel Mäkelä. Aŭ eble min simple tro impresis la rusa lingvo de Mäkelä. Tamen Kjell diris kelkajn simpatiajn ideojn: ekzemple, pri graveco de familio kaj infanoj. „Se mi ne ekhavus infanojn relative frue, mi pensas, mi sidus nun daŭre en unu el noktaj kluboj ĉiutage“, — li diris.

Same kiel na Mäkelä, oni petis Kjell-on diri vortojn, kiuj asociiĝas en lia menso kun Finnlando kaj Rusio. Pri Rusio Mäkelä nomis „blanka, senordo, malafableco (aŭ krudeco, eblas traduki), urbo, varmo, malfermiteco… (post iom da penso, svinginte kapon) muziko“. Pri Finnlando: „silento, vasto, mallumo, blua, verda, alkoholo, ironio“. Per la kunmeto „alkoholo, ironio“ li eble volis aludi, ke li ne estas tre serioza en tiu momento.

Kjell Westö estas antaŭnelonge tradukita en la rusan. Lia romano „Kristian Lang — homo sen odoro“, eldonita en 2005, estas vendata kontraŭ suspektinda prezo de 93 rubloj.

Sekvalunde en la sama serio oni montros monologon de Anna Leena Härkenen (verŝajne mi misskribas la nomon). Mi esperas spekti.


Теги: , , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »

La preskaŭ bona finna vortaro

Автор: В. Иванов. Записано: 01.02.2008 – 20:17

Обложка русско-финского и финско-русского словаряJen kian paperan vortaron de la finna mi fine aĉetis. Post rapida analizo ĝi evidentiĝis esti pli bona, ol la Polyglossum-vortaro (elektronika), pri kies mankoj mi antaŭe jam longe plendis (ruse).

Финско-русский и русско-финский словарь (40 тыс слов). — СПб: ООО «Полиграфуслуги», подготовлен изд-вом «Виктория»

Kontraste al Polyglossum, en tiu ĉi Victory-vortaro troveblas pakastin. Estas tamen seriozaj mankoj, ekzemple:

  • estas vorto jatko «denove» kaj de ĝi produktita vorto por post-diploma doktoriĝa studado, sed forestas alia produktita vorto — Jatkosota «Denova/daŭriga milito» — la finna nomo de la milito inter Finnlando kaj Sovetunio dum la Dua mondmilito; ja atenta studanto povas trovi la signifon ie aliloke (ekz., en finna Vikipedio), sed ne tiel multis militoj en la 90-jara historio de Finnlando por ellasi iliajn nomojn el mezgranda vortaro.
  • inter la vortoj jonotaa «stari en vico» kaj jopa «eĉ, jam eĉ» forestas io ajn; sed devus esti la vorto joo — kiel mi komprenis, unu el la ĉefaj manieroj diri «jes» en la finna.

Mi ĝenerale tamen ŝatas la vortaron: estas oportune havi ĝin. Foliumante, mi eĉ memorfiksis kelkajn novajn vortojn (kiel kutime, kun io kunsonajn; ĉi-foje, kun Esperantaj vortoj):

  • ilo «ĝojo», kaj produktita de ĝi adjektivo iloinen «ĝoja»;
  • vero «imposto»;
  • verso «ĝermo»;
  • hikka «hikado» (en traduko de la porinfana animacia filmo «Mejzi» oni tradukis hikadon singultoj, kio estas certe malbona Esperanta vorto pro sia elpenseco, neligiteco kun universalaj sonsimboloj, ĉi-kaze uzeblaj).

Ligita kun tio nerekta bona novaĵo de la tago estas, ke oni finfine telefonis al mi el kursejo ĉe la peterburga finna preĝejo kaj diris: «Venu, lernu la finnan kun ni» :) Temas pri tio, ke en la kursejo formiĝas nova studgrupo.


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 9 »

Televido surprizas

Автор: В. Иванов. Записано: 29.01.2008 – 09:45

Mi estas en la paradigmo, kiu kutimas taksi televidon malbona laŭ difino (televidilo en tiu paradigmo estas nomata neniel krom zombikesto). Spektado de televido forvoras tro da tempo: nur imagu, kiom da aferoj eblas fari dum du horoj, kiujn daŭras meza filmo kun reklampaŭzoj! Kiam mi imagis, mi ĉesis spekti televidilon preskaŭ plene. Sed foje mi ja spektas ĝin. Kiel hodiaŭ nokte.

Mia edzino verkas nun libron (por gepatroj, pri adaptado de infanoj en infanvartejoj) kaj okupas komputilon polonge :) Atendante mian vicon (kaj travivante aĉan malvarmumon) mi enŝaltis televidilon. Surprize, mi feliĉis pri du interesaj programeroj sinsekve.

La unua estis ĉe kanalo «Kultura», ŝtate financata senreklama kanalo. Kiam mi enŝaltis ĝin, tra la tuta ekrano sur nigra fono aperis grandaj latinaj literoj „TÄMÄ ON…“ (kaj multe da literoj ankoraŭ). En la finna! Komence mi ne kredis miajn okulojn kaj kaptis min ĉe la penso: „Eble vi tro multe pensas pri la finna lastatempe“. Sed ne, estis vere finnaj skribaĵoj. La programero estis pri moderna finna verkisto, naskiĝinta en la jaro 1943, Hannu Mäkelä. Tre interesa homo, almenaŭ laŭ la televida programero pri li. Mäkelä verkis ege multe, liaj libroj estas tradukitaj interalie en la rusan (sed certe mi nenion legis); li estas rekonebla ĉi tie ĉefe per la animacia (pupa) filmo, kiun oni kreis en Sovetio laŭ lia fabelo pri Onklo Au. Tiun filmon vere ĉiuj konas en Rusio, almenaŭ laŭ la aspekto de la protagonisto.

Mäkelä Foto de la verkistoplejparte parolis en la finna (estas principe grava por la aŭtoroj de la serio, ke verkisto parolu en sia lingvo), sed li ankaŭ uzis eblecon kaj parolis ruse, kiam temis pri Rusio kaj rusa literaturo. Tre bone parolis ja, preskaŭ kiel Kalle, eĉ se konsideri eblecon iom prepariĝi antaŭ filmado. Siatempe, impresita de noveloj de Ĉeĥov, Mäkelä eklernis la rusan por legi ilin en originalo. Krom Ĉeĥov, li nomis familinomojn de Trifonov kaj Ŝukŝin (liaj ŝatataj aŭtoroj). Kiam la verkisto diris ion emfazindan, oni skribis tion per grandaj literoj tra la tuta ekrano (je tia momento mi enŝaltis). Tio donis tre bonan impreson de aŭtentikeco. Ofte prezento de eksterlandaj famuloj aspektas tro alproprigita en plene ruslingva programero, tion oni sukcesis eviti. Sonis (kun subtitolaj tradukoj) mallongaj versoj de Mäkelä, inter ili unu pri Rusio, kiu komenciĝas per vortoj: „Avara, suuri, villi…“ (senlima, granda, sovaĝa). Senteblis, ke li nomas Rusion villi bonkore. Li ankaŭ eksplicite diras, ke li ŝatas venadi en Rusion kaj sentas sin hejmece tie.

Kiel mi poste eksciis en la retejo de kanalo «Kultura», mi bonŝancis hazarde spekti la unuan serieron de „Literatura ekologio. Nordia ĉapitro“. Estas serio pri nuntempaj nordiaj verkistoj, filmitaj en „komforta por ili medio (kutime hejme)“. Alia finna verkisto en la serio estos Anna Leena Härkenen, pri kiu en VivĴurnalo mi trovis jenan komenton: „Mi finlegis la libron kaj estas ege seniluziiĝinta. Eble mi ion miskomprenas, sed la unuan fojon mi tralegis libron (kaj mi ja legas multe), en kiu plene forestas ajnaj pensoj“. Tre intrigas, ĉu ne? :) Estos ankaŭ seriero pri furoranta en Rusio Erlend Loe [lu]; ŝatantoj, atentu! :)

Post la programero en „Kultura“ mi eĉ pli surpriziĝis trovi en senespere banala NTV interparolon kun homo, konata por mi laŭ la fakultato, kie mi laboras. En la iom sengusta programero „Lernejo de …“ (kiel traduki злословия? malicparolado?) estis intervjuata profesoro Ĉernigovskaja. Oni parolis pri lingvistiko ĝenerale, iom pri neŭrolingvistiko/psikolingvistiko ktp. Interalie, estis menciitaj temoj pri multlingveco kaj formorto de lingvoj. El tiu programero mi ne multon novan eksciis, sed ĝi simple estis plezuro.


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 3 »

Hodiaŭaj fotoj kaj kiel nomi ilin finne

Автор: В. Иванов. Записано: 30.12.2007 – 21:41

Hodiaŭ ni vizitis atelieron kaj faris tridekon da belaj fotoj. Kostis relative multe (kaj aparte malŝatindas la komplikigita senbaze kalkulmaniero; mi ŝatas pli klarajn skemojn), sed kion fari, se ĉiuj konataj profesiaj fotistoj (ja kelkas tiuj) havis iujn malfacilaĵojn ekde novembro. Finfine ni ne eltenis kaj decidis fordoni monon „al aliuloj“.

Plejparto de la fotoj estas tre ŝatindaj; mi elmetas tri en Ipernitio:

Entute ni ŝanĝis tri robojn (ni kunprenis niajn proprajn, sed kostumoj disponeblas tie). Estas multaj ludiloj en la ateliero, kaj la juna fotistino estis pli-malpli adekvata. Nia problemo estas, ke Maŝa foje tre plore reagas al apero de nekonataj mezaĝaj viroj (junuloj ja interesas ŝin, kaj la maljunuloj estas akceptataj neŭtrale aŭ eĉ povas esti interesaj); do, tre bonas, ke la fotisto estis de la ĝusta aĝo kaj sekso.

Aldone iom pri fotoj en diversaj lingvoj

Nepras iom de la finna. En la finna iam ekzistis tutmonde klara vorto foto, sed tiu en mia Polyglossum-vortaro estas markita kiel arkaiĝinta. La nuna vorto por foto estas kuva (do, simple bildo). Tian elekton faris multaj lingvoj, la angla cetere. En la oseta por foto oni uzas la malnovan fonetike alproprigitan prunton el la kartvela, kiu antaŭe signifis nur ludkarton — [k'am].

Do, foto estas kuva, fotoj — kuvat, kaj por tri fotoj necesas uzi specialan kazon, partitivon, kies formon por kuva mi sukcese konjektis de la unua provo: kuvaa. Oni diras, ke la nominativa kaj la partitiva formoj diferencas ĉi-kaze je kronemo (plilongigo de unu sono). Do, en tiu ĉi notico estas kolme kuvaa „tri fotoj“. Amuze, en Tampereo ekzistas fotoateliero kun tia nomo: Kolme Kuvaa. :)

Plejparto de konataj de mi lingvoj (almenaŭ inter tiuj, kiuj ja havas iujn morfologiajn kazojn) ne uzas pluralon ĉe nombroj, kontraste al Esperanto. En la rusa три фотографии ja estas 3 kaj genetiva formo de singularo; en la oseta æртæ къамы same estas uzata genetivo de singularo; lingvoj tjurkaj uzas nominativan singularon ĉe nombroj, kiel en la kumika ekzemplo: уьч сурат.


Теги: , , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 2 »

Jen misfortuno!..

Автор: В. Иванов. Записано: 25.12.2007 – 13:31

Krom la ceteraj misfortunoj, jen ankoraŭ unu malbona novaĵo: la kurso de la finna lingvo, en kiun mi volis enskribiĝi, nepre okazos. Sed la nova grupo eklaboros nur en februaro, dum la antaŭa (al kiu mi eble aliĝus) startis en novembro (kaj sufiĉe avancis por malebligi mian aliĝon)…

Mi eble devos serĉi alian instruejon en Peterburgo, eĉ se ĝi estos iom pli kosta. Ĉar ĝis februaro mi ja memstare lernos diversajn „verĥuŝkojn“ (suprojn), krome en la februaro mi supozeble estos pli okupita ol januare.

Mi revis pri la finna kurso en januaro, certe. Nu ankaŭ la bona flanko estas en la afero: mi almenaŭ ŝparos iom da mono, kiun mi ja bezonus por la subita vojaĝo al Osetio, kiun mi devos fari nun pro la hieraŭa fiasko aranĝi „eksterlandan pasporton“ en Peterburgo…


Теги: ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »

Olla aŭ ne

Автор: В. Иванов. Записано: 18.12.2007 – 00:51

  • minä olen
  • sinä olet
  • hän on
  • me olemme
  • te olette
  • he olut ovat

Tamen ne tre bone memorfiksis. Temas pri la verbo esti en la finna.

Kato de Elena Kulanova, MoskvoInter la ceteraj novaj vortoj estas kissa, tute rekonebla de la rusa fono. Mi ankaŭ ŝatis la montran pronomon se, kiu rememorigas pri c’est de la franca (necesas tamen atenti kaj ne forgesi pri on, kiu estas la formo de olla «esti» por meti post se). Se on kissa. «(Tio) estas kato».

Iom sensisteme, saltante de unu enkonduka teksto al la alia, mi ankaŭ ellernis la nomon de Svedio (kiun mi ĉiam pasive rekonadis, sed ne povis diri aktive): Ruotsi. Kaj la nomo de persono («svedo») estas ruotsalainen. Estas interese,ĉu oni ligas ts ĝis /c/?.. Mi imagas, ke ne. Rusio nomiĝas finne Venäjä: sed mi daŭre ne certas, ĉu mi jam ellernis ĝin aŭ ne.

Mi havas la impreson, ke mi jam tro multe da energio investas en senordan konatiĝon kun la finna (iom neatendite por mi mem) kaj ke mi eble investu ĝin en iujn ĉeestajn kursojn de la lingvo. Des pli ke la principa konsento de la familio ekzistas.


Теги:
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »

Pliaj vortoj en la finna

Автор: В. Иванов. Записано: 16.12.2007 – 19:00

Nur kelkaj vortoj hodiaŭ por memori. Pri la pronomoj (vd. la antaŭan enskribon) mi ŝajne jam sukcesis (sed plu restas la kazaj formoj ja).

  • Asunto (bela vorto, cetere) loĝejo.
  • Katu (nu mi sciis ankaŭ antaŭe) strato.
  • Tie (eblas ligi al la samskriba E-a vorto) vojo.
  • Huone (mi lernu ĝin nun, ĉar antaŭe estis huomenta, similsona komence) ĉambro.
  • Nolla (ĉar mi jam scipovas kalkuli de 1 ĝis 3) nulo.
  • Sata (ĉar ja similegas al la oseta sædæ samsignifa; mi eĉ memoras, ke mi legis pri sciencaj supozoj pri etimologia ligiteco de tiuj vortoj) cent.

Mi jam vidis priskribon de la verba sistemo. Trarigardis „diagonale“, kiel oni diras. Pli kaj pli firmiĝas ĉe mi opinio, ke la iama mia impreso pri la finna kiel regula lingvo estis tro supraĵa. Nu ja estas pluraj bonaĵoj, kiel regula skribsistemo kaj foresto de gramatika genro (eĉ la pronomo por li kaj ŝi estas unu — hän — kiel en tjurkaj lingvoj kaj en la oseta).

Mi pensas, ke se kaj kiam mi havos liberan tempon kaj monon, mi eble lernu la finnan pli organizite. :)


Теги: ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 6 »


снять офис.

стр. 1 из 1 1