Если вы попали в этот блог случайно, подпишитесь на RSS-ленту и будьте в курсе всех обновлений! Se vi trovis vin hazarde en tiu ĉi blogo, abonu la RSS-fadenon kaj ricevadu avertojn pri ĉiu nova notico!
|
|||||
Mia filineto (kiu, cetere, hieraŭ iĝis sesmonata!) finfine komprenis, kiel bonas ludi kun molaj ludiloj. En la foto ŝi estas kun la plej ŝatata hundeto. Tiu hundeto estas fakte la sola aĵo, kiu povas iom reteni ŝin en la lito: sen tiu hundeto ŝi kutime postulas esti tenata en la gepatraj manoj, prefere vertikale. :) Mi rememoras mian fruan infanaĝon, kiam la patrino ofte devis kunpreni min al vendejoj. Mi ege malŝatis tiujn aĉet-irojn, sed toleris sole pro la vendejoj, kie pendis peltaj vestoj. Mi aliradis ilin kaj polonge tuŝis per manetoj kaj per la nazo… :) Do, eble estas komuna infana trajto — ŝato de molaj ludiloj. :) Mi havas bonan amikon, kiu aperis en la klubo «Espero» dum nia februara kurso de Esperanto. Lia nomo estas Sergej Andrejsons, li laboras en foto-serva punkteto ie en la sudo de nia urbego. Lia hobio estas fotado de ĉio, bonaj fotiloj, prilaboro de fotoj per komputilo ktp. Feliĉe li ankoraŭ ne estas tre fama — alikaze mi ne havus la ĉi-suban belegan foton de mi. :) Dum novembraj festoj mi kun Sergeo vojaĝis al Moskvo por partopreni preparan seminarion de la Organiza Teamo por IJK. Surprize por mi, post la moskva seminario mi ricevis kelkajn fotojn. Jen unu el ili. Estas, laŭ mi, belega! Se vi nur vidus ĝin sur papero! Kaj, mirinde, mi absolute ne pozis por ĝi. Dankon al Sergeo, se li aŭ niaj komunaj amikoj legas tiun mesaĝon.
|
|||||
|
Powered by WordPress & the Atahualpa Theme by BytesForAll |
|||||