Записи с тегом „homoj“
Malfacilas esti svedo
Автор: В. Иванов. Записано: 09.01.2008 – 13:25Kiel ĉiama marĝenulo (pri multaj aferoj, vere) mi ofte meditas pri sorto kaj sentoj de aliaj marĝenuloj. Ĉi-foje mi enpensiĝis pri finnlandaj svedoj, post tralego de jena impreso de juna rusino pri vojaĝo al Finnlando:
Ni komprenis, ke ni ne sukcesas ĝustatempe veni por la buso, kaj aĉetis biletojn por trajno kontraŭ 15 eŭroj. Ja ni loĝis en hotelo 100 kilometrojn for de Helsinko… Veninte al la stacidomo, ni aĉetis multajn suvenirojn, ĉar oni promesis, ke la 1-an [de januaro] nenio vendatos. Poste ni trinkis bieron, laŭ konsilo de Gera. Kaj iris al la trajno, ĝi estis duetaĝa. Kaj jen nin atendis la vera kultura ŝoko! Ni eniris la trajnon, pri la tempo zorgis Gera. Lasinte la aĵojn interne, ni eliris por fari kelkajn fotojn… kaj subite la pordoj fermiĝis kaj la trajno ekveturis! Mi alkuris la pordon kaj komencis ŝturmi ĝin! Kaj tiam iu finnino, evidinte rimarkinte niajn timigitajn vizaĝojn, premis magian butonon kaj enlasis nin! Hura, ni estis savitaj!
Mi pensas, ke ja estas serioza probableco, ke tiu menciita „finnino“ estis ja svedino. Aŭ eĉ rusdevena finnlandanino. Kion oni sentas, perdante sian etnan/lingvan identecon, eble gravan por la persono, pro nekompreno de la loka situacio fare de aliuloj? Nu ja mi povas imagi laŭ mia propra ekzemplo (ne tute pura*), sed supozeble ĉiu certa homo sentas tiun situacion siamaniere…
* Mia ekzemplo ne estas tute pura jen kial. Oni ja ofte misdivenas mian etnan apartenon: en Osetio oni ofte pensas, ke mi estas oseto, alparolas osete ktp.; aŭ pensas, ke mi estas iu „averaĝa ruso“, kio mi ne estas (pro kozaka kaj molokana deveno) kaj kio eble en naturo tute ne ekzistas; ekster Osetio oni foje pensas, ke mi estas kaŭkaziano — ekz., inter moskvaj kaj ĉuvaŝaj esperantistoj multaj misopinias min oseto pro mia agado por la lingvo oseta kaj alimaniera osetumado. La nepureco de tiuj situacioj estas, ke mi ja estas/is grandrilate asimiligita en Osetio, parolis la lokan lingvon kaj tiel plu.
Rezultiĝis tro tohuvabohua notico, jes, mi konscias. :)
Теги: etnaj studoj, homoj, osetio
Размещено в: По-русски | Комментариев 6 »
Tre agrabla danko
Автор: В. Иванов. Записано: 24.05.2007 – 15:23«Работая в русской среде и не общаясь на чувашском я почти забыл его. Но Википедия вернула мне язык. Сейчас можно сказать, что я свободно могу писать статьи, переводить на него. И это человек, который не хотел принимать участие в чувашском разделе из-за плохого знания языка. :) Главное верить в свои силы. А остальное приложится. И спасибо Amikeco, что помог мне поверить в свои силы». Николай Плотников (Обсуждение) 19:13, 30 октября 2006 (UTC)
EO: „Laborante en la rusa medio kaj ne parolante en la ĉuvaŝa [lingvo], mi preskaŭ forgesis ĝin. Sed Vikipedio redonis al mi la lingvon. Nun eblas diri, ke mi libere povas verki artikolojn, traduki al ĝi. Kaj temas pri persono, kiu ne volis partopreni la ĉuvaŝan parton [de Vikipedio] pro malbona scio de la lingvo. :) Plej gravas kredi je siaj fortoj. La cetero aperos. Kaj dankon al Amikeco, kiu helpis min kredi je miaj fortoj“.
Теги: homoj, lingvoj, vikipedio
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Лившиц
Автор: В. Иванов. Записано: 27.02.2007 – 18:53Hodiaŭ mi konatiĝis kun Vladimir Livŝic, fakulo pri la sogda lingvo. Vladimir Aronoviĉ multe impresis min. Li konfesis, ke li havas okdek kvar jarojn (!) kaj konis persone na Vaso Abajev!
Mi helpos al Vladimir Aronoviĉ pri eldonado de lia libro pri sogdaj tekstoj, trovitaj en Taĝikio sur la monto Mug.
Теги: homoj, lingvoj, peterburgo
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
