Ministro kontraŭas eksedziĝojn

Ministro LavrovRusia ministro pri eksterlandaj aferoj eldiris sian malaprobon al sia finnlanda kolego lige kun renova familia skandalo, ligita kun Rusio. Finlanda civitano Salonen post eksedziĝo alportis en Finnlandon sian filon kontraŭ la deziro de la eksa edzino, pri tio informas BBC.

Kiel diras la oficiala teksto de la ministerio pri eksterlandaj aferoj, al la kontraŭleĝa ago havis rilaton la ĝenerala konsulejo de Finnlando en Sankt-Peterburgo, kie lastatempe loĝis Salonen, havante eĉ eksdatan rusian vizon.


Laŭ rusia leĝaro elporti infanon eksterlanden sen skriba konsento de ambaŭ liaj gepatroj estas krimo. Parte pro tiu postulo ni ĉiam elveturas plenfamilie — por eviti aldonajn burokrataĵojn ĉe la limo. Kiel rusiaj limgardistoj povis ellasi s-ron Salonen kun la filo, sen permeso de la patrino, laŭ la nevalida vizo, — mi ne povas eĉ imagi.

La kazo de Salonen ne estas la unua simila. Antaŭe franca civitano kaj lia rusa eksedzino longe dividadis sian filinon, rezulte de kio Francio planas juĝi la rusinon, dum Rusio — la francon.

Kiel komentis unu parenca al mi psikologo, limuloj (estas termino) geedziĝas sen konsulti psikoterapeŭton — poste okazigas internaciajn skandalojn kaj turmentas la infanojn. Sufiĉe bona priskribo por tiu novaĵ-serio.

En aliaj blogoj: blogulino el Kimrio rakontas pri danĝeroj de butikamado rabate; moskvano trovis utilan softvaron por uzi poŝtelefonojn moderne.

Dum ili estas mallongaj, ili restas regulaj

Du kaj duonon jaraĝa Maŝa, kiel ĉiuj malgrandaj infanoj, emas al reguleco en lingvo. Ŝi formas tute regulajn pluralajn kaj verbajn formojn, kiuj tamen en moderna rusa lingvo ofte devas esti aliaj. Ekzemple, ŝi ĉiam diras uĥi  por „oreloj“ anstataŭ la normala moderna formo uŝi, kiu ja estas neregula pluralo de uĥo „orelo“.

Ĉar ŝi iusence pravas, mi ne ofte ĝustigas ŝin, sed tamen ja foje faras, kiam patra konscienco vekiĝas en mi. Onidire infanoj ja devas ricevadi tian „negativan materialon“, kiam plenkreskaj lingvoposedantoj atentigas pri eraroj kaj konsilas la ĝustan formon.

Do, hodiaŭ, kiam ni diskutis kun ŝi, kie zebro havas striojn, ŝi menciis formon „na úĥaĥ“ (sur oreloj), kiu devus esti normale „na uŝáĥ“ — kun ŝanĝo de /ĥ/ al /ŝ/ kaj movo de la akcento al la finaĵo. Mi ekinstruis ŝin pri la afero, alirinte de malproksime. Mi rakontis, en Esperanto, ke en la mondo preskaŭ forestas pli-malpli regulaj lingvoj, kiel Esperanto, kaj en la rusa ni ofte devas uzi formojn, kiuj de la unua rigardo ŝajnas nelogikaj, sed estas la preferataj de la parolantaro. Mi menciis, ke tradicioj estas bona afero kaj ke strebi al norma lingvaĵo estas estiminda ŝatokupo :) Fine mi aliris la ekzemplon pri uĥo/uŝi kaj atentigis, ke en pluralo necesas diri /ŝ/ anstataŭ /ĥ/. Mi laŭte sonigis kelkajn ekzemplojn.


La tutan tempon Maŝa atente aŭskultis. Post la ekzemploj, ŝi ripetis du-tri. Kaj post mediteto komentis:

Uŝŝi. No poka oni korotkije, oni budut uĥi. (Uŝi, sed dum ili estas mallongaj, ili estos uĥi).

Vejrda lingvoposedo

Mia infano (sen du monatoj dujara) jam ellernis tri ciferojn.

Iom strange, ni komencis de ok kaj poste ellernis sep kaj naŭ. Ŝi povas tiujn diri, rekonas la skribitajn (nomante ilin jam ĝuste) kaj eĉ penas skribi mem (ankoraŭ ne tre bone rezultiĝas, sed eblas konjekti). Kompreneble, ŝi ankoraŭ ne povas konjekti, ke antaŭ ŝi estas sep aŭ naŭ objektoj… :)

Ŝi ankaŭ scias la kvaran ciferon: ruslingve «odin» (unu); antaŭe la patrino instruis.
Ruslingve ŝi scias ankaŭ kombinon «di-da-ti» (odin, dva, tri «unu, du, tri»), per kiu ŝi eldiras «kelkaj» aŭ «du-tri». Ŝi ankaŭ kapablas diri «multe»: en du laŭplaĉe kaj laŭsituacie elektataj formoj — «ŋoga-ŋoga» (de la rusa много-много «tre multe») kaj «mute» aŭ «mute-mute» (de la Esperanta multe, multe-multe).


Ĉe tia vejrda patraĉ’, kia estas mi, alia lingvoposedo apenaŭ povus formiĝadi…

Interrete pri denaskismo

Mia bona konato el Barnaul, nome Ikar, konsilis multajn ligilojn pri denaskismo. Por ne forgesi ilin, mi konservu ilin en la blogo. Ankaŭ por la aliaj homoj eble iam la kolekto estos utila.

Citaĵo:

…jen estas eltranĉaĵo el mia kolekto de l’ foliumilaj «favoratoj»:

Porinfanaj kantoj:

Kantaro-Vikio: Infanaj
Esperanto por Infanoj
Kanttekstoj

Porinfanaj paĝoj:

Kantoj kaj rimajoj por infanetoj
Porinfanaĵoj
Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj
Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj
Paatalo-instituutti.
Esperanto por Infanoj
eLibrejo
Paĝoj por malobeemaj infanoj
Literaturo en Esperanto (1) (Tradukita)
Literaturo en Esperanto (2) (Tradukita)
Leporido kiu deziris flugi
La grandulo Titano
Porinfanaj versajhoj
edukado.net (1)
edukado.net (2)
eLibrejo
Muminvalo
ЭСПЕРАНТО — ДЕТЯМ
Biblioteketo


Kaj Slavik, vi ja multe pli bone ol mi scias pri la dissendo-listo DENASK-L (por gepatroj de denaskuloj), kaj pri Renkontiĝoj de Esperanto-Familioj, sed ial partoprenas nek la unuan, nek la duan… 8) Mi mem, kiel patro, ege konsilas aliĝi la DENASK-L kaj revas kun la familio viziti REF-on.

Jen estas kelkaj utilaj ligiloj laŭ la temo:

Denaskuloj:

DENASK-L
Jouko Lindstedt
Adekvate paroli
«Hejme» 1-8
Kontraustaro al denaskismo
Ideoj por gepatroj
Denaskaj Esperanto-parolantoj — Vikipedio
Oftaj demandoj
Sinprezentoj

Esperantaj Familioj kaj porinfanaj eventoj:

Cesky esperantsky svaz (REF)
Rondo Familia
Listo de esperantistaj familioj
REF 2005 — Hejmpaĝo
Kongresoj
PSI: Printempa Semajno Internacia
IF — Internacia Festivalo
Esperanto — Novjara Renkontigho (NR) — EsperantoLand.org

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2