Libera programaro

Kiel evidentiĝis, ekzistas internacia grup(et)o, kiu celas popularigi Linukson inter esperantistoj kaj kiu penas esperantigi liberan programadon: LiberaProgramaro.net La paĝaro de la grupo enhavas forumon, vikion kaj retpoŝtan grupon ĉe GugloGrupoj (sufiĉe aktivan!). La tekstoj en la vikio estas en tre fuŝa lingvaĵo, sed registriĝi por iom redakti mi vere pigris. Ja sufiĉetas por mi, […]

Подробнее

Samloka laborado furoras

En rusia Jekaterinburg ekfunkciis la unua en Rusio oficejo de samloka laborado (angle kaj ruse ĝi nomiĝas co-working). Ĉirkaŭ deko da unuopaj «liberlancaj» fakuloj kaj malgrandaj laborkolektivoj kunigis siajn penojn por aranĝi komunan laborlokon en turo de pompa Stalin-stila konstruaĵo ĉe la fervojstacio de la urbego (vd. foton). La ideo de samloka laborado estas provizi […]

Подробнее

Pri kio oni diskutas en Ru-reto

Ŝajne, plej multe oni parolas pri la okazinta ĉi-semajne preskonferenco de Vladimir Putin, la prezidento. Putin parolis kun ĵurnalistoj la 14-an de februaro dum kvar horoj kaj kvardek minutoj: per tio li superis siajn proprajn antaŭajn rekordojn. Plejparto de la demandoj, 31% laŭ kalkulo de «Kommersant», estis pri ekstera politiko kaj internaciaj rilatoj, 30% — […]

Подробнее

Rusio provokas Usonon. Aŭ male

Rusia bombavidilo superflugis usonan aviadilportantan ŝipon «Nimitz», pri tio aperis artikolo en germana gazeto «Focus». Rusia paĝaro InoSMI tradukis el la germana komentojn de legantoj de «Focus». Estas interese, ke multaj ja defendas Rusion: «Je kiu distanco de rusia marbordo estis la aviadil-portanta ŝipo kaj je kiu distanco de la usona? Nur sciante tion eblas […]

Подробнее