В. Иванов, 02.08.2008 Mi memoras la fruktodonan ĵaŭdon de la roterdama Universala Kongreso pro la kunsido de E@I, kiu okazis en LKK-ĉambro. Ni sukcesis rekonatiĝi (ĉar intertempe al E@I-aktivularo aliĝis freŝaj personoj) kaj pridiskuti multajn detalojn pri la nova projekto Aktuale.info.
En iu momento en la ĉambron eniris s-ino Loes [lus] Demmendaal kaj demandis, ĉu ni hazarde havas la tiutagan kongresan kurieron. Kelkaj el ni havis — mi konservis ĝin, ĉar en ĝi temis pri TEJO, aliajn numerojn mi post tralego kutime remetadis ĉe la budo de UEA por ke ankaŭ aliaj homoj legu. Sed ŝi, rigardinte la unuan paĝon, diris, ke ne tiun numeron ŝi serĉas, sed ĝian alian version, kie „anstataŭ la foto sube estas teksto“. Tian version ni ne trovis, ŝi foriris, kaj ni revenis al nia kunsidado. Mi tiam rande de mia menso demandis min: kio povus esti la teksto kaj kial dum unu tago aperas du variaĵoj de kongresa kuriero?
La hieraŭa materialo en „Libera Folio“ prilumas la historion pri la ĵaŭda kuriero. Kiel evidentiĝis, en la unua versio de la informilo estis teksto pri la merkreda okazaĵo, kiam kongresanon el Svedio forkondukis loka polico. Li rifuzis porti kaj montri sian kongresan ŝildeton kun la nomo kaj kongresa numero, tio iĝis la kaŭzo. Iu decidis demeti la tekston pri tio el la kuriero eble por ne embarasi la publikon. Eble vane, ĉar al la kongresa kuriero senteble mankis iom da flaveca spico.
Mi opinias, ke homoj ja plenumu la facilan postulon de organizantoj pri portado de ŝildoj. Ili estas oportunaj por alparoli personon, por rekoni famulon antaŭe nerenkontitan, ankaŭ por distingi la siajn de la aliaj (ekzemple por scii, en kiu lingvo alparoli personon). Mi tamen rememoras mian dumkongresan sperton, kiam helpanto postulis mian ŝildon en matena prezento de la politika partio EDE. Mi kutime ne portis la nomŝildon en stratoj kaj tiutage forgesis elpoŝigi ĝin ĉe la enirejo en la Borson (kongresejon). Ne estas granda problemo elpoŝigi, surmeti kaj pardonpeti, sed mi estis tre malagrable impresita de tiu postulo tiam, ĉar mem la postulinto havis ŝildon kun la sola vorto sur ĝi… HELPANTO.
Se mi estus helpanto dum tiu kongreso, mi almenaŭ per skribilo aldonus mian nomon ie en la libera spaco por ne esti nur „emanacio de sistemo“, sed ankaŭ homo.
В. Иванов, 23.01.2007 Evidentiĝas, ke la Pola Radio, por kies daŭra ekzisto tiel longe batalis esperantistoj de la mondo (inkluzive de la servo «Esperanto novosti», kiun mi redaktas), ne distingas inter du esperantajn vortojn: rusa kaj rusia.
I. a. en la paĝoj de la stacio eblas legi pri mistera «rusa embargo».
Ili ankaŭ uzas formon Rusujo, sed pri tiu elekto ili kvazaŭ rajtas. Kvankam sonas nemoderne, ne kiel ĵurnalisma stilo, lmmo.
В. Иванов, 13.10.2006 Ekde la 11-a de oktobro mi ekstudis laŭ jarlonga programo «Redaktado kaj aspektigo en amaskomunikiloj» ĉe mia (filologia) fakultato de la Peterburga Ŝtata Universitato. Dum du jaroj mi pensis pri aliĝo al la programo, kaj jen ĉi-jare maturiĝis por tio. Evidentiĝis, ke partopreno kostas tolereblan sumon kaj la templano enhavas preskaŭ ĉion, kion mi deziris scii pri ĵurnalismo.
Kadre de la programo ni vizitos kelkajn redakciejojn (i. a. la redakcion de «Деловой Петербург/Komerca Peterburgo», kiu estas konsiderata aparte alteteknika).
Kaj oni certe multe verkigos nin kaj eĉ igos nin aperigi la verkitaĵojn en veraj amaskomunikiloj. Ĵus mi devis kun iom da peno verki «eseon pri io aktuala», kiam mi ne vere havis multe da inspiro por tio. Verki, eĉ kiam forestas inspiro, estas kredeble scipovo de profesia ĵurnalisto.
La sola tortura afero pri la tuta mia studa iniciato estas, ke mi ne vere certas, ke mi volas iĝi ĵurnalisto. Tamen investante monon, energion kaj tempon en la studon, mi eble ne havos alian eblon…
Kiu sendube gajnas de mia studemo, estas la Movado. Ĉar tiel ja okazas la delonge aspirata en UEA «pliprofesiiĝo».
В. Иванов, 30.09.2006 Vendrede antaŭtagmeze estis bela sperto: renkontiĝo kun Kalle Kniivilä (kiu i. a. estas profesia sud-sveda ĵurnalisto kaj redaktoro de «Libera Folio»). Li anticipe petis mian helpon pri aranĝo de intervjuo kun kaŭkazi-devena junulo, studanta en Sankt-Peterburgo. Mi do aranĝis tian renkontiĝon tra reto de miaj konatoj en oseta diasporo. Eblas diri, ke Esperanto helpis profesiajn taskojn de Kalle (kvankam ni povus aranĝi la samon ruse — li parolas ruse tre bone; samtempe ni ne konus unu la alian sen Esperanto).
La intervjuaton mi mem hodiaŭ vidis la unuan fojon. Boris loĝas en Peterburgo jam la duan jaron, antaŭ li loĝis en Beslan kaj studis tie en mezlernejo. En tiu mezlernejo, kiel mi komprenas, sed ni ne tuŝis la beslanan temon dum nia amika interparolo en kafejo ĉe metrostacio Moskovskije Vorota. Oni parolis ĉefe pri ksenofobio en Peterburgo kaj Rusio ĝenerale, pri ĝia esto kaj ĝia estiĝo. Ŝajne la komuna konkludo estas, ke homoj pli bone konu alikulturanojn kaj aliaspektantojn por trovi komunajn trajtojn kaj ekestimi unu la alian.
Estis tre agrabla sperto: mi ŝatas organizi tiaĵojn; tiagrade, ke mi eĉ jam pensis pri envolviĝo en turisma aŭ simila komerco por konstante umi pri kunordigoj (min tamen detenas de tia envolviĝo i. a. tio, ke pagantaj uloj povas esti pli malkontentaj pri io malbone kunordigita, ol nepagantaj amikaj konatoj). Krom la kunordigo mi ĝuis konatiĝon kun Boris, sonadon de la sveda lingvo (kun Kalle estis fotistino de lia ĵurnalo, damne la nomon mi forgesis, la familinomo estis certe je -sson), revidon de la delonge nevizitita sed kara per rememoroj loko (kiu cetere multe pliboniĝis; nenio ŝanĝiĝis draste, sed ĝenerale estas pli da ordo kaj puro), bonan nuboriĉan veteron ktp.
Poste mi devis kuri al la universitato, kie min jam atendis studentoj. Post du lecionoj kun ili (3 horoj kune) mi revenis hejmen.
Maŝa tute bone fartas post la vakcinado, ni (speciale la patrino) timis altan temperaturon, kiu kutimas akompani vakcinon de tiu tipo. Tamen ne, estis leviĝoj ne pli supre ol 37,3. Tamen sekvoj ekzistas: ekzemple, ŝi ege multe manĝas dum la lasta plentago… :)
В. Иванов, 08.07.2006 Komentanto de la populara ruslingva novaĵservo Lenta.ru nomas la pasintan konferencon de Vladimir Putin «Seniluziiĝo de la jaro».
Oni supozis, ke el inter la demandoj, kiujn dum semajno oni kolektis ĉe Yandex.ru, estos elektitaj kaj transdonitaj al la prezidento la plej popularaj. Kaj li respondos al ili. En teksta formo, ruse, en tiu sama Yandex.ru. Verdire, estis ankoraŭ unu partoprenanto de la projekto — la brita kompanio BBC, sed, surfone de la amasa intereso al kolektado de la demandoj, pri ĝi oni iel malofte rememoris. Ĉiuj ial decidis, ke okazos festo de ruslingva Interreto. Oni starigis pli ol 150 mil demandojn kaj donis pli ol 1 mln da voĉoj…
Rezulte la preskonferenco okazis en tute tradicia televida formato. Tion aparte spicis fuŝoj de la televidaj ĵurnalistoj kaj videbla celado al eksterlanda publiko. Okazis disreviĝo…
La plenan tekston de la komento vi povas legi (ruse) ĉi tie:
http://lenta.ru/articles/2006/07/07/flop/
Parton de la preskonferenco eblas legi Esperante ĉe Rusio.ru:
http://rusio.ru/artikoloj/1
В. Иванов, 07.07.2006 La 6-an de julio okazis preskonferenco de la prezidento de Rusio s-ro Putin. Oni kolektis demandojn por la konferenco en Interreto, de ĉiuj retumantoj, en la paĝaroj de Yandex.ru (plej populara ruslingva serĉmaŝino) kaj BBC (Brita Disaŭdiga Kompanio).Rusio.ru publikigas parton de la konferenco, en kiu temis pri kaŭkaziaj problemoj kaj pri oficiala rekono de la ŝtatoj de KSŜ-2.
Kadre de mia deziro subteni la novan projekton Rusio.ru mi tradukis interesan por mi parton de la preskonferenco. Ĝin eblas legi tie ĉi ne plu eblas legi, ĉar la paĝaro jam estas pri io alia… http://rusio.ru/
Cetere, ĉu Esperantlingva novaĵa projekto pri Rusio iun povas interesi? Temas pri restarigo de http://novajxojelrusio.blogspot.com en nova pli taŭga loko kun eventuale pli da kontribuantoj.
|
|
|