Eŭropo ekhavas propran starpunkton rilate Sud-Osetion

kvaretaĝa loĝdomo en Cĥinvalo fotita la 18-an de aŭgustoGermana gazeto „Der Spiegel“ en sia junia artikolo rekte akuzas kartvelian prezidenton pri la pasintjara milito pro Sud-Osetio. En la moderna ĵurnalisma maniero la artikolo kontraŭstarigas kelkajn vidpunktojn, malblankigas ankaŭ la nordan parton de la milito, sed tamen venas al la konkludo, ke la milito ekflamis pro Saakaŝvili, samtempe akuzante lin pri mensogoj.

La artikolo rakontas pri paso de esploro fare de svisa Heidi Tagliavini, kiu ricevis por tio financadon de EU sume de 1,6 milionoj da eŭroj.


Fine de la artikolo ĝia aŭtoro Uwe Klussmann rekte demandas pri la rolo de Usono en la sanga okazintaĵo:

Samtempe multaj komisionanoj scivolas, kion ĝuste la ambasadoro de Usono en Tbiliso kaj la eksa konsilanto de Nacia militista kolegio John Tefft sciis pri la ordonoj de Saakaŝvili por ekmarŝo [al Cĥinvalo]. La scivoluloj ŝatus demandi: kial nenio en la ŝtata departamento de Usono respondis telefonan vokon de la rusia vic-ministro pri eksterlandaj aferoj Grigorij Karasin, kiam la okan de aŭgusto matene komenciĝis milito — ja tiam en Vaŝingtono estis posttagmeza labortempo?

Aliaj komisionanoj ŝatus paroli kun la vic-ŝtatsekretario Daniel Fried, kiu respondecis pri Kartvelio. Fried antaŭnelonge private konfesis antaŭ germana politika eksperto, ke Saakaŝvili en aŭgusto „malkontroliĝis“.

Tamen komision de Tagliavini ne starigos demandojn antaŭ usonanoj. Laŭ vortoj de unu ĝia membro, „al nia estro kaj al EU, plej verŝajne, ne sufiĉos kuraĝo“ por tia paŝo.

Post la aŭgusta milito en 2008 nur du ŝtatoj rekonis sendependecon de Sud-Osetio — Rusio kaj Nikaragvo. Aliaj indifirentas aŭ insistas je bezono „konservi teritorian tutecon“ de Kartvelio. Cĥinvalo kaj plejparto de la cetera Sud-Osetio estis memregata ekde memstariĝo de la kartvela ŝtato pro disfalo de Sovetunio.

Julija Latinina pri Kosovo

Vaste konata en Rusio radiĵurnalisto Julija Latinina diris pri Kosovo kaj Kartvelio:

Nun Kartvelio iĝis tute alia ŝtato. Sed tio jam malfruas, la trajno foriris. Kartvelio pagas siajn antaŭajn kvitancojn, samkiel Serbio pagas kvitancojn de Miloŝeviĉ.

Kaj, pardonu min miaj kartvelaj amikoj, mi ne dubas, ke Abĥazio iĝos sendependa. Ne nun. Post eble kvardek jaroj. Aŭ cent.

Povus ŝajni strange, sed plej multe por sendependiĝo de Abĥazio faras nun Kartvelio. Ĉar ĝi investas en reformojn anstataŭ milito, ankaŭ ĉar la ŝtato, kiun nun konstruas Kartvelio, ne povos permesi al si neakcepteblajn perdojn inter la siaj kaj inter la paca loĝantaro, kiujn kaŭzus milita operacio.

Foririnta civilizo: mirindaj fotoj

Hodiaŭ mi trovis en du diversaj interretaj paĝaroj mirindajn fotarojn pri la lokoj, kiujn forlasis civilizo. Kie restas detruiĝantaj kaj rustantaj spuroj (forlasita tekniko kaj neuzataj konstruaĵoj). Ne ĉiuj, sed mirinde multaj homoj, mi scias, aprezas tiajn fotarojn. Do, jen donaco al samgustanoj el Esperantujo.

La unua fotaro estas pri la uranaj minejoj en populara sud-rusia ripozloko ĉirkaŭ la urbo Pjatigorsk (estas tie deko da proksime lokitaj urboj, plejparte ripozejoj ĉe fontoj de minerala akvo). En la fama monto Beŝtaŭ (kaj en la malpli fama Bik) estis, kiel evidentiĝis, uranaj minejoj, ekfunkciintaj fine de la 1940-aj jaroj. La minejoj jam longe ne funkcias (pro elĉerpiĝo de industrie minebla urano tie), kaj entuziasmuloj ŝatas tie promeni por fari belajn fotojn kaj ricevi sian dozon de danĝera radiado…


Bik aŭ Beŝtaŭ: urana minejo

La fotaron akompanas ruslingva intervjuo pri la situacio ĉirkaŭ la minejoj. Se kredi la komentojn, parton de la fotoj la fotintoj faris dum la pasinta NovJara festo, kiun ili pasigis en la forlasita minejo…

Bik k Beŝtaŭ: ekranbildo

La alia simila fotaro temas pri la „malaperinta maro“ — Aralo. Grupo de fotoentuziastoj vojaĝis pasintaŭtune en Uzbekio, en la lokoj kie iam estis la suda bordo de la Arala Maro (fakte ĝi estas salita lago). Fotoj de la iama fundo, de la restintaj en dezerto ŝipoj kaj aliaj estas tre impresaj.

Ŝipo en dezerto (Arala Maro)

La Arala Maro rapide malaperadis dum la fino de la 20-a jarcento. Rezulte multaj fiŝkaptistaj loĝlokoj troviĝas kelkdek kilometrojn (!) for de la maro, multaj iĝis pro tio neloĝataj. En norda parto de la salita lago oni sukcesis konstrui grandan digon, pro kio la norda (plene en kazaĥia teritorio) parto de la lago „resaniĝas“ (akvo de Sirdarja restas plene en tiu malpli granda parto de Aralo). Pri tio ruse.

Kiel rakontas la partoprenanto de la fotoekspedicio, antaŭ nelonge sur la fundo de Aralo oni trovis restaĵojn de antikva urbo. Arkeologoj esploras ĝin nun por kompreni, en kiu epoko estis konstruita tiu urbo. Estas ja interese, ke iam oni konstruis urbon, kiun poste plene kovris la akvo kaj nun, post la refoja foriro de la akvo, oni povis trovi sur la iama fundo konstruaĵojn kaj tombojn. Unu el la hipotezoj pri Aralo estas, ke la akvonivelo en ĝi ofte ŝanĝiĝas pro nekonataj kialoj kaj ke eble homaro ne tiom multe kulpas pri ŝrumpiĝo de la maro.

Ĉu vi ŝatis la fotojn samkiel mi?

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2