Svetko publikigis en Esperanto siajn impresojn pri la Dua Moskva lingva festivalo. Multe pli da impresoj eblas trovi ĉe la oficiala paĝaro de la festivalo, sed tiuj estas ĉefe en la rusa. La festivalo okazis dum la pasinta dimanĉo, la 28-an de oktobro.
Метка: lf
Amuze pri la ĉeĥa
Estas tre amuza situacio. En enketilo iu partopreninto de la Peterburga Lingva Festivalo menciis, ke li ĉeestis prezenton de la lingvo ĉeĥa. Pli ol tio — la persono enskribis la ĉeĥan ankaŭ ĉe la demando «Kiu prezento plej plaĉis al vi?» Kio estas amuza? La ĉeĥa tute ne estis prezentita! Eblas supozi, ke temas pri […]
Onidiroj pri la pasinta LF en Peterburgo
Atingis min onidiro, ke minimume unu aganto de Moskva E-movado restis malkontenta pri la akcepto, kiun ni ĉi tie faris por la moskva delegacio. Mi konsentas, ne estis tre luksa akcepto: nek organizitan ekskurson ni faris, nek loĝigis ĉiujn (kvankam iujn jes). Mi plu esperas, ke tiujn misojn eblas kompreni, almenaŭ supraĵe konante nian situacion. […]
Festivalo Okazis
La Lingva Festivalo okazis. Venis ĉ. 100 partoprenantoj (neniu speciale kalkulis, homoj venadis kaj foriradis en la daŭro de la tago; ili postlasis 71 bone plenigitajn enketilojn). Okazis 27 prezentoj, inter ili 5 — de lingvosciencaj branĉoj, kio iĝis apartaĵo de nia festivalo. Mi jam legis en VivĴurnalo, ke tiuj prezentoj (pri lingvistiko) estis bona […]
Jam dimanĉe
Jam dimanĉe okazos la 1-a Lingva Festivalo en Peterburgo, norde de la eŭropa parto de Rusio. Kvankam antaŭvidi kvanton de partoprenantoj malfacilas, oni esperas, ke estos ne malpli ol 60 kaj ne pli ol 160 homoj. Gazetaro jam rimarkis la venontan festivalon. Hodiaŭ mencieto de ĝi aperis en renoma tagĵurnalo «Delovoj Peterburg» (ial kun mistajpo […]
Lingva Festivalo k mono
Hodiaŭ mi kaj Sergej Andrejsons parolis kun la fakultatestro de la fakultato, kie ni okazigos la 4-an nian Lingvan Festivalon, la unuan en Peterburgo. La fakultatestro, etna azerio, evidentiĝis esti tre afabla kaj bonkora. Li deziris al ni sukceson kaj promesis subtenon. Certe ne la financan (sed sufiĉas jam, ke li provizas la grandan ejon […]