Pri la homaj viktimoj en Cĥinvalo homoj jam multfoje aŭdis. La pereintoj estu indaj je lumo, kiel oni diras osete pri mortintoj. Sed nova penso skuis min, kiam mi vidis hodiaŭ tiun ĉi foton en Vikipedio. La kvaretaĝa domo estas evidente tute forbrulinta interne, absolute, kun ĉiuj havaĵoj.
Mi pensas pri la libroj kaj gazetoj, kiuj certe pereis en tiu tuturba flamo. Certe neniu portis sian bibliotekon al la kelo, kiam la bombado subite komenciĝis.
En ajna urbo, en kiu okazas milito, pereas libroj — ne estas novaĵo. Sed Cĥinvalo estas tute aparta kaj speciala urbo. En ĝi konserviĝadis unikaj eldonaĵoj de la 1930-aj kaj postaj jaroj, libroj eldonitaj de la malgranda aŭtonomio je malgrandaj eldonkvantoj, interalie unikaj folkloraj kolektoj, la unuaj osetlingvaj lernolibroj, jarkolektoj de revuoj, la unuaj eldonoj de literaturaj klasikaĵoj kaj la solaj eldonoj de la beletro nun forgesita.
Antaŭ la milito oni sendis al mi kelkajn skanitaĵojn de tiaj libroj. Pri ili zorgis (kiel evidentiĝis, tre ĝustatempe) kontribuanto de la oseta Vikipedio kun kromnomo Reva. Ŝi mem travivis la bombadon, cetere, kiel mi nerekte eksciis laŭ ŝiaj fotoj el la postmilita urbo, kiuj aperis en kelkaj paĝaroj kiel osradio.ru.
Mi amas literojn, vortojn, skribsistemojn kaj librojn. Min ĉagrenigas pereo de la unika libroĝardeno, kia estis Cĥinvalo, la loko, kie en la daŭro de la 20-a jarcento ŝanĝiĝis kvar (!) aktive uzitaj skribsistemoj por unu lingvo.