Filino evoluas

Post du tagoj Maŝa iĝos dujara. Ŝi pli kaj pli multe parolas en Esperanto (iom paradokse, ĉar mi rimarkas, kiel mi pli kaj pli kondutas neorganizite ĉi-rilate, ŝaltante lingvojn meze de frazo aŭ eĉ uzante ĉefe la rusan): okazis, ke ŝi rerakontis en (sengramatika dume) Esperanto fabelon, kiun antaŭe sxi aŭdis nur ruse. Ŝi ofte uzas du vortojn — rusan kaj Esperantan — apude, kvazaŭ tradukante (pri iu blua objekto ŝi povas konstati: „Sinja. Blua“; ofte ankaŭ inverse — unue nomante la Esperantan vorton).

Maŝa tre ŝatas literojn kaj ciferojn, plurajn jam scias. Amuzis nin ambaŭ (min kaj la edzinon), kiam ni komprenis, ke ni evitas rakonti al ŝi pri la latina alfabeto. Ja certe infanon ne povas perpleksi la fakto, ke litero S ekzistas en kelkaj formoj: imageble, infano akceptus tion kiel fakton. Nur por la plenkreskuloj gravas, ke ĉio aspektu logike (kia logiko estas en la egaleco de G kaj g, A kaj a estas ja demando).


Pasintvespere Maŝa sukcesis mirigi nin per sia nelaŭaĝa ekzerco. Tenante du plastajn bastonetojn (per kiuj oni purigas nazon ks.), ŝi kunmetadis ilin laŭ diversaj anguloj kaj postulis, ke ni diru, al kiu litero similas tiu aŭ alia kunmeto de du bastonetoj. Ŝi mem respondadis, kiam ni tro longe pensis. Plej unue ŝi kunmetis krucon, ŝian plej ŝatatan literon X (prononcata inter ni kiel [ĥ:]). Poste ŝi faris ankaŭ A (la streketon inter la bastonetoj aldonante per fingro) kaj У (rusa [u]).

Ne, ni ne instruegas al ŝi legadon, ŝi ĉefe mem per sia scivolo atingis tion. Ne, krom legado ŝi ŝatas ankaŭ pli aktivajn agadojn kiel kurado, (ama) torturado de la kato, dancado ktp.

Foto: Fino de la ĉi-jaraj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) en Primorsko-Aĥtarsk. Jam homoj disveturis plejparte, kaj Maŝa desegnas per rozkolora kreto en malplena vojo.

RET. Maŝa desegnas

Mia infano estas anĝeleto

Kiel evidentiĝas, mia infano estas anĝeleto ĉiela!..
Jes, foje ŝi skandalas, sed la gepatrojn almenaŭ ne batas. :)

Maŝa freŝe

Maŝa interparolas kun la patrino:

Maŝa insistas, ke krokodilino ne krokodilu:

Maŝa kaj molaj ludiloj

Mia filineto (kiu, cetere, hieraŭ iĝis sesmonata!) finfine komprenis, kiel bonas ludi kun molaj ludiloj. En la foto ŝi estas kun la plej ŝatata hundeto. Tiu hundeto estas fakte la sola aĵo, kiu povas iom reteni ŝin en la lito: sen tiu hundeto ŝi kutime postulas esti tenata en la gepatraj manoj, prefere vertikale. :)

Mi rememoras mian fruan infanaĝon, kiam la patrino ofte devis kunpreni min al vendejoj. Mi ege malŝatis tiujn aĉet-irojn, sed toleris sole pro la vendejoj, kie pendis peltaj vestoj. Mi aliradis ilin kaj polonge tuŝis per manetoj kaj per la nazo… :)

Do, eble estas komuna infana trajto — ŝato de molaj ludiloj. :)

Starto

Mi finfine decidis krei novan LJ-konton por de temp’ al tempo skribi ion en Esperanto. Kiam venas al mi la humoro fari tion, kutime mi uzas mian diary.ru-taglibron, sed tie preskaŭ forestas specife Esperanta publiko; do, mi afiŝas(-is) vane. En ĉi tiu taglibro mi planas rakonti pri diversaj miaj pensoj, komenti esperantistajn kaj aliajn eventojn, rakonti pri mia familio kaj mia amata filineto Maŝa (Marija). Nepre mi elmetados fotojn, certe. Jen la unua ĉi-dekstre.En la foto: Maŝa rajdas sur mia kolo. Jen kiel Maŝa ŝatas rajdi en nia apartamento. Hodiaŭa foto Maŝa rajdas sur mia kolo

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2