стр. 2 из 2 12

5 bonaĵoj de la tago

1. Dum la paŭzo inter miaj matenaj kaj posttagmezaj lecionoj mi anstataŭ preni por riparado mp3-ludilon, revenis hejmen. Estis bela sperto de komuniko kun la filino. Ŝi estis tre romantike pensema hodiaŭ, ne kiel kutime — ien arde strebanta. :)

2. Vikipediisto A...mer relative afable reagis al mia interveno rilate lian projekton de la latinida avara alfabeto. Antaŭe li estis multe pli akra, kaj reon de tio mi ne volis. Samtempe li afable fuŝis, montrinte sian ipo-adreson, kiun mi por ajna okazo konservu. Estas stranga persono: scipovanta aspekti kaj tre sobra kaj tre emoci-gvidata.

3. Mi ĝenerale ŝatis la hodiaŭan kurson pri ĵurnalismo. Ni, ĉiuj en la grupo, sonigis siajn studajn amaskomunikilajn projektojn kaj estis kritikataj fare de la aliuloj kaj de la gvidanto. Tiel mi ekhavis pli klaran imagon pri miaj tri projektoj, sed plu ne povas elekti unun el tiuj tri tre logaj ideoj.


4. Mi bone promenis laŭvoje de la vespera kurso. Iom ĝenis la forta vento, sed mi ĝuis, ke ĝi ankoraŭ ne estas tia malvarmega, kia ĝi povas esti en ĉi-urbo.

5. Estis bonega vespermanĝo kun ĉiam pli ĉarma edzino, kiu cetere hodiaŭ verkis Esperantan lulkanton por Maŝa kaj fanfaronis pri ĝi al mi. La teksto estas tre bona, mi estas feliĉa.

Nova studado

Ekde la 11-a de oktobro mi ekstudis laŭ jarlonga programo «Redaktado kaj aspektigo en amaskomunikiloj» ĉe mia (filologia) fakultato de la Peterburga Ŝtata Universitato. Dum du jaroj mi pensis pri aliĝo al la programo, kaj jen ĉi-jare maturiĝis por tio. Evidentiĝis, ke partopreno kostas tolereblan sumon kaj la templano enhavas preskaŭ ĉion, kion mi deziris scii pri ĵurnalismo.

Kadre de la programo ni vizitos kelkajn redakciejojn (i. a. la redakcion de «Деловой Петербург/Komerca Peterburgo», kiu estas konsiderata aparte alteteknika).

Kaj oni certe multe verkigos nin kaj eĉ igos nin aperigi la verkitaĵojn en veraj amaskomunikiloj. Ĵus mi devis kun iom da peno verki «eseon pri io aktuala», kiam mi ne vere havis multe da inspiro por tio. Verki, eĉ kiam forestas inspiro, estas kredeble scipovo de profesia ĵurnalisto.


La sola tortura afero pri la tuta mia studa iniciato estas, ke mi ne vere certas, ke mi volas iĝi ĵurnalisto. Tamen investante monon, energion kaj tempon en la studon, mi eble ne havos alian eblon…

Kiu sendube gajnas de mia studemo, estas la Movado. Ĉar tiel ja okazas la delonge aspirata en UEA «pliprofesiiĝo».

Matenmanĝo de esperantisto

Matenmanĝo de esperantisto
Mi matenmanĝas en t-ĉemizo de E@I, la blanka kato ripozas sur miaj genuoj. Cetere, tiu kato ankaŭ estas iom esperantista. Kortuŝa bildo de li kun la novjara gratulkarto de UEA aperis en Esperanto-revuoj.
Matenmanĝo de esperantisto

Maŝa kaj molaj ludiloj

Mia filineto (kiu, cetere, hieraŭ iĝis sesmonata!) finfine komprenis, kiel bonas ludi kun molaj ludiloj. En la foto ŝi estas kun la plej ŝatata hundeto. Tiu hundeto estas fakte la sola aĵo, kiu povas iom reteni ŝin en la lito: sen tiu hundeto ŝi kutime postulas esti tenata en la gepatraj manoj, prefere vertikale. :)

Mi rememoras mian fruan infanaĝon, kiam la patrino ofte devis kunpreni min al vendejoj. Mi ege malŝatis tiujn aĉet-irojn, sed toleris sole pro la vendejoj, kie pendis peltaj vestoj. Mi aliradis ilin kaj polonge tuŝis per manetoj kaj per la nazo… :)

Do, eble estas komuna infana trajto — ŝato de molaj ludiloj. :)

Mia sinprezento el [denask-l]


Jen la teksto de mia sinprezento, kiun mi sendis al [denask-l], la retpoŝta grupo, dediĉita al denaskismo:

Mi nomiĝas Slavik IVANOV, mi loĝas en Rusio, eble iuj konas min pro Esperantista agado kadre de internacia grupo «Esperanto@Interreto» kaj junularaj sekcioj de REU kaj UEA. La du atingoj, pri kiuj mi tre fieras, estas IJK-2004 en Rusio (mi estis en la organiza teamo kaj estis ĉeforganizanto de la peterburga parto) kaj paĝaro (plejparte ruslingva) http://e-novosti.info, kiu inter esperantistoj estas konata kiel, eble, plej aktiva reta neretpoŝta forumo en/pri Esperanto — http://e-novosti.info/forumo


Mi naskiĝis 20 maj 1978. Mia edzino Natalja estas de la sama jaro. Certagrade sub mia influo ŝi interesiĝis pri Esperanto ankoraŭ antaŭ nia geedziĝo — kaj bone komprenas la lingvon, kvankam parolas ne ĉiam sufiĉe ĝuste kaj facile.

Ni havas filinon Marija (Maŝa), kiu estas preskaŭ sesmonata nun (naskiĝis la 24-an de decembro 2005). Triope ni loĝas en Sankt-Peterburgo, rusia «norda ĉefurbo».

Esperanto ofte aperas en nia hejmo en la formo de muziko, revuoj ks. Ekde naskiĝo de Maŝa ĝi ankaŭ aperas, kiel mia plej ofta lingvo de alparolo al ŝi. La sola jam videbla efiko de tio estas, ke la edzino foje ripetas post mi iujn vortojn kaj frazojn, redemandas, kion signifas tio aŭ alio, mem provas ion diri al la filino Esperante.

Mi scias, ke tia maniero ne estas tute ĝusta laŭ klasikaj imagoj pri eduko de dulingvaj infanoj (devus esti disdividita uzo: ekz, mi ĉiam parolas en Eo kaj la patrino — ĉiam ruse). Tamen mi simple ne imagas striktan disdividon. La rusa ja estas por mi denaska kaj ĉefa lingvo: mi ŝatas uzi ĝin kaj multajn sentojn, ŝercojn ktp. povas esprimi nur en ĝi — mi certe ne volus senigi je tio mian filinon. :) Mi eĉ pretis entute rifuzi de la peno iom instrui al mia infaneto Esperanton, sed feliĉe trovis anglalingvan tekston, kies originalon mi perdis, sed la rusan tradukon konservis ĉe http://lingvomania.info/2006/deti-i-smeshenie-jazykov/ La ideo de la teksto estas, ke la gepatroj uzu siajn lingvojn tiel, kiel ili ŝatas tion (do, ankaŭ miksante la lingvojn). La efiko de tio estos, ke ankaŭ la infanoj miksados la lingvojn, tamen kun kompreno, ke temas pri diversaj lingvoj. Do, mi sincere esperas, ke ĝuste tiel okazos. :)

Ekzistas ankaŭ opinio (de Val. Melnikov, esprimita en la forumo ĉe http://e-novosti.info/forumo), ke Esperanto parolata de nur la patro ne povas esti heredita de la infano pro tio, ke la infanoj pli ofte komunikas kun la patrino. Feliĉe (almenaŭ nun) mi havas eblecon sufiĉe multe da tempo pasigi kun la infaneto — tiel ke la tempopasigoj de mi kaj de la edzino se ne egalas, do kompareblas. Krome ja la edzino, ankaŭ en mia foresto, uzas iom da Esperanto.

Mi ĝojas, ke ekzistas tia speciala loko, kie oni povas interŝanĝi spertojn pri hejma uzo de Esperanto, aparte kun infanoj.

Bondezire, Slavik Ivanov

Foto, kiun Sergeo donacis por Nova Jaro

Mi havas bonan amikon, kiu aperis en la klubo «Espero» dum nia februara kurso de Esperanto. Lia nomo estas Sergej Andrejsons, li laboras en foto-serva punkteto ie en la sudo de nia urbego. Lia hobio estas fotado de ĉio, bonaj fotiloj, prilaboro de fotoj per komputilo ktp. Feliĉe li ankoraŭ ne estas tre fama — alikaze mi ne havus la ĉi-suban belegan foton de mi. :)

Dum novembraj festoj mi kun Sergeo vojaĝis al Moskvo por partopreni preparan seminarion de la Organiza Teamo por IJK. Surprize por mi, post la moskva seminario mi ricevis kelkajn fotojn. Jen unu el ili. Estas, laŭ mi, belega! Se vi nur vidus ĝin sur papero! Kaj, mirinde, mi absolute ne pozis por ĝi. Dankon al Sergeo, se li aŭ niaj komunaj amikoj legas tiun mesaĝon.


стр. 2 из 2 12

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2