En Sud-Osetio pasint-dimanĉe okazis prezidentaj elektoj. En la dua fazo de la elektoj konkuris du kandidatoj: ministro pri ekstremaj okazoj (katastrofoj) Anatolij Bibilov kaj eksa ministro pri edukado s-ino Alla Ĝiojeva.
Alla Ĝiojeva voĉdonas en la unua fazo de la prezidentaj elektoj. Foto de Katerina Puĥajeva
Laŭ la anticipaj rezultoj, anoncitaj lunde, Ĝiojeva gajnis la elektojn kun pli ol dekprocenta diferenco. Tamen jam hodiaŭ la Supera Kortumo de la respubliko anoncis, ke la elektoj estas nevalidaj pro rimarkitaj dum ili misoj. Laŭ la loka leĝaro tio interalie signifas, ke Alla Ĝiojeva, rigardata kiel unuiga opozicia kandidato, ne povos partopreni la rean okazigon de la elektoj, kiu estas (jam!) fiksitaj al la 25-a de marto 2012.
Interalie la nevalidigo de la elektoj signifas plilongigon de regado de Edvardo Kokojti, kiu ne partoprenis la prezidentajn elektojn pro la konstitucia normo, kiu malpermesas elektiĝi pli ol dufoje laŭvice. Legu ĝis la fino
Если вы попали в этот блог случайно, подпишитесь на RSS-ленту и будьте в курсе всех обновлений!
Se vi trovis vin hazarde en tiu ĉi blogo, abonu la RSS-fadenon kaj ricevadu avertojn pri ĉiu nova notico!
Videomaterialo el Sud-Osetio fare de la televidkanalo „Russia Today“. Tute en la angla:
En Esperanto mi iom verkis pri la regiono antaŭe. Indus iam viziti Cĥinvalon, des pli ke nun tio pli facilas, ol iam ajn pli frue; tiam mi povus ne nur rakonti pri la popolo kaj lingvo, sed ankaŭ elmeti proprajn fotojn :)
Lige kun antaŭ nelonge festita 20-jariĝo de Sud-Osetio, mi publikigas mian artikolon pri tiu landeto, verkitan laŭ peto de katalunaj amikoj en 2008, tuj post la aŭgusta milito. La katalunoj petis, ke mi rakontu pri la fono de la konflikto kiel persono el Osetio deveninta; tion mi faris. Rakonti pri la aŭgusta milito mem mi ne povis, ĉar samkiel plejparto de Esperantujo scias pri ĝi ĉefe de amaskomunikiloj (tamen ankaŭ la lokaj, el Cĥinvalo). La teksto aperis en kataluna E-informilo kaj ne aperis katalune (kio estis la komenca intenco).
Sud-Osetio: kial osetoj ne ŝatas esti en Kartvelio
Knabo en tradicia vesto
Pri la konflikto ĉirkaŭ Sud-Osetio estas multe dirite de diversaj amaskomunikiloj kaj kun diversaj akcentoj. Estas eble ne plu interese paroli pri tio, nek mi sentus min rajta, ĉar tiutempe mi forestis en Osetio kaj nenion vidis mem. Spertojn rekte el Osetio eblas trovi cetere en interretaj fontoj kiel www.osradio.info, se vi ŝatas. Sed eble pli atentan leganton interesas, kio antaŭis la ĉi-aŭgustan [verkita en 2008] konflikton, el kio fontas la tensio en Osetio. Mi provu skribi pri kelkaj faktoj kaj eventuale pri iliaj traktoj.
La unuaj rifuĝintoj
La unuaj rifuĝintoj el Sud-Osetio estas tute ne tiuj, kiuj aperis en Norda Kaŭkazio en 2008.
Kiel osetoj mem kutimas kredi, ilia lando libervole aliĝis al la Rusia Imperio en 1774. Fakte en tiu jaro aliĝis nur la parto, nun konata kiel Norda Osetio, dum la suda loĝ-areo de osetoj en 1783, kun la tuta Orienta Kartvelio, iĝis protektata lando laŭ la Traktato de Georgijevsk. Tamen osetoj emas konsideri, ke aliĝo al Rusio estis tutpopola deziro, kiun oni ne ŝanĝu.
En 1917, post la unua (februara) revolucio, sud-osetaj intelektuloj kunvokis en Ĝava (lastatempe famiĝinta montara loĝloko, ankaŭ skribata Dzaŭ) deputitojn el diversaj loĝlokoj. En la kunveno oni porparolis demokratian respublikon en Rusio. Oni ankaŭ formulis tie: „Se kaŭkaziaj popoloj havos teritori-naciajn aŭtonomiojn, do ankaŭ osetoj, unuiĝintaj en unu nacia unuo, havu la rajton pri memdecido“. Post la socialisma revolucio en Rusio, en Sud-Osetio estis proklamita soveta potenco. La tbilisa potenco, decidinta konstrui sendependan ŝtaton en la limoj de 18-a jarcento, rifuzis agnoski sovetan respublikon en Osetio. En majo 1920 ministro de eksteraj aferoj de juna Soveta Rusio skribis en Kartvelion: „Al la Suda Osetio, kie estis proklamita Soveta Respubliko, estas senditaj kartvelaj trupoj por neniigi tian potencon. Ni insistas, se tio veras, revoki la trupojn el Osetio, ĉar ni opinias, ke Osetio devas havi tian potencon, kian ĝi preferas. Enmiksiĝo de Kartvelio povus esti enmeksiĝo en aliulajn internajn aferojn“. Al tio el Kartvelio venis respondo, ke en la lando forestas Osetio. „Sud-Osetio, 2008 kaj antaŭe“ полностью/plene »»
Germana gazeto „Der Spiegel“ en sia junia artikolo rekte akuzas kartvelian prezidenton pri la pasintjara milito pro Sud-Osetio. En la moderna ĵurnalisma maniero la artikolo kontraŭstarigas kelkajn vidpunktojn, malblankigas ankaŭ la nordan parton de la milito, sed tamen venas al la konkludo, ke la milito ekflamis pro Saakaŝvili, samtempe akuzante lin pri mensogoj.
La artikolo rakontas pri paso de esploro fare de svisa Heidi Tagliavini, kiu ricevis por tio financadon de EU sume de 1,6 milionoj da eŭroj.
Fine de la artikolo ĝia aŭtoro Uwe Klussmann rekte demandas pri la rolo de Usono en la sanga okazintaĵo:
Samtempe multaj komisionanoj scivolas, kion ĝuste la ambasadoro de Usono en Tbiliso kaj la eksa konsilanto de Nacia militista kolegio John Tefft sciis pri la ordonoj de Saakaŝvili por ekmarŝo [al Cĥinvalo]. La scivoluloj ŝatus demandi: kial nenio en la ŝtata departamento de Usono respondis telefonan vokon de la rusia vic-ministro pri eksterlandaj aferoj Grigorij Karasin, kiam la okan de aŭgusto matene komenciĝis milito — ja tiam en Vaŝingtono estis posttagmeza labortempo?
Aliaj komisionanoj ŝatus paroli kun la vic-ŝtatsekretario Daniel Fried, kiu respondecis pri Kartvelio. Fried antaŭnelonge private konfesis antaŭ germana politika eksperto, ke Saakaŝvili en aŭgusto „malkontroliĝis“.
Tamen komision de Tagliavini ne starigos demandojn antaŭ usonanoj. Laŭ vortoj de unu ĝia membro, „al nia estro kaj al EU, plej verŝajne, ne sufiĉos kuraĝo“ por tia paŝo.
Post la aŭgusta milito en 2008 nur du ŝtatoj rekonis sendependecon de Sud-Osetio — Rusio kaj Nikaragvo. Aliaj indifirentas aŭ insistas je bezono „konservi teritorian tutecon“ de Kartvelio. Cĥinvalo kaj plejparto de la cetera Sud-Osetio estis memregata ekde memstariĝo de la kartvela ŝtato pro disfalo de Sovetunio.
Pri la homaj viktimoj en Cĥinvalo homoj jam multfoje aŭdis. La pereintoj estu indaj je lumo, kiel oni diras osete pri mortintoj. Sed nova penso skuis min, kiam mi vidis hodiaŭ tiun ĉi foton en Vikipedio. La kvaretaĝa domo estas evidente tute forbrulinta interne, absolute, kun ĉiuj havaĵoj.
Mi pensas pri la libroj kaj gazetoj, kiuj certe pereis en tiu tuturba flamo. Certe neniu portis sian bibliotekon al la kelo, kiam la bombado subite komenciĝis.
En ajna urbo, en kiu okazas milito, pereas libroj — ne estas novaĵo. Sed Cĥinvalo estas tute aparta kaj speciala urbo. En ĝi konserviĝadis unikaj eldonaĵoj de la 1930-aj kaj postaj jaroj, libroj eldonitaj de la malgranda aŭtonomio je malgrandaj eldonkvantoj, interalie unikaj folkloraj kolektoj, la unuaj osetlingvaj lernolibroj, jarkolektoj de revuoj, la unuaj eldonoj de literaturaj klasikaĵoj kaj la solaj eldonoj de la beletro nun forgesita.
Antaŭ la milito oni sendis al mi kelkajn skanitaĵojn de tiaj libroj. Pri ili zorgis (kiel evidentiĝis, tre ĝustatempe) kontribuanto de la oseta Vikipedio kun kromnomo Reva. Ŝi mem travivis la bombadon, cetere, kiel mi nerekte eksciis laŭ ŝiaj fotoj el la postmilita urbo, kiuj aperis en kelkaj paĝaroj kiel osradio.ru.
Mi amas literojn, vortojn, skribsistemojn kaj librojn. Min ĉagrenigas pereo de la unika libroĝardeno, kia estis Cĥinvalo, la loko, kie en la daŭro de la 20-a jarcento ŝanĝiĝis kvar (!) aktive uzitaj skribsistemoj por unu lingvo.
En la 18-a jarcento osetoj aligis sian landon al Rusia ŝtato, sed la tradicia modelo de rus-osetaj rilatoj simpliĝis ĝis formulo: Rusio por osetoj estas patrio, nacia ŝtato, dum Osetio por Rusio — nur ŝanĝmonero. La drasta turno, kiun ni atestis post du jarcentoj de fidela amikeco kaj tolerema atendado — la ŝtato, kiu elpaŝis por defendi sian popolon — ĉu ĝi estas nur hazardo aŭ finfine la nova formulo, kiu venas por ĉiam?
Ni en ajnaj cirkonstancoj defendos nian patrolandon kaj bazos nin sur nian historian ŝtaton, Rusion. Sed tamen estas deziro ekscii la plenan konsiston de la sinedriono, kiu akceptis la decidon neniigi la osetan popolon. Ja, ŝajne, ne restas duboj ke ĉi-foje Kartvelio ricevis internacian aprobon por genocido.
Ruslan Bzarov, komitato pri informo kaj preso de Sud-Osetia Respubliko; la rusa originalo.
Ja estas malfacile kompreni, kiu estas la ĝusta persono por voki al la rekta televid-elsendo. Kaŭkaziaj aferoj estas tiaj komplikaj!
En la mallonga video usonaj osetinoj diras sian ĝenerale prisilentitan pozicion en Fox News, dum la gvidanto de la elsendo fine komprenas la eraron kaj penas iel ripareti ĝin per sentaktaj komentoj:
Mi estas nun en Finnlando, iom for de la kutimaj informfluoj kaj Interreto. Relative hazarde mi eksciis pri akrigxo de situacio en Sud-Osetio. La hierauxa Helsingin Sanomat estis tre certa en la difino: Rusio kaj Kartvelio militas, tekstis la nomo de artikolo.
Iom hazarde mi sukcesis hodiaux spekti BBC anglalingve en la hotelo. Tie elpasxis ia juna kartvelo en surtuto, kiu kelkfoje ripetis en sia komento, ke Kartvelio "batalas heroan militon" kaj ke "ni estas nun en la fronto de la nova malvarma milito". Li ankaux alvokis la "euxropajn decidantojn" ne kredi rusian propagandon, dum li mem aspektis gxuste propagandisto. La heroa milito, kiun kartveloj regule rebatalas kontraux la malplimultoj en sia lando, estas jam tro ripetita por esti uzita denove. En la 20-aj jaroj kaj la 90-aj, kaj jen ankaux nun. La afero tute ne estas tiel politika, ne temas pri Rusio, sed ja pri kelkmil homoj, kiuj volas vivi pace, sed neniam havas la eblecon. Kartveliaj trupoj i. a. komencis militon, rompinte per tio la antauxajn internacie agnoskitajn interkonsentojn pri statuso de la regiono. Mi rimarkis, ke ecx BBC, kutime prezentanta nato-ece okcidentan vidpunkton al cxio, sonis tre por-osetie komentante pri la novajxoj.
Mi tre bedauxras pri la okazajxo. Por mi estas ankaux persona travivajxo, cxar mi havas plurajn konatojn kaj amikojn en Chxinvalo kaj devenajn de tie. Ankaux en mia denaska urbo, Vladikavkaz, nun ne cxio estas vere pace, cxar tra la urbo iris tankaro, kiu bazigxas normale oriente de la urbo, por helpi al la siegxitaj logxantoj de Chxinvalo.
Kiam mi estis malgranda, mi neniam kredus, ke tiajxoj eblos en la 21-a jarcento. Sed sxajne ne multo sxangxigxis kun sxangxo de la ciferoj en jarnombroj. Sxajne nun pli da homoj rekonus la lokon, kiam diras, ke mi estas el Osetio; bedauxrinde, denove pro tre tragedia famo.