стр. 2 из 2 12

La 18-a de januaro en historio

La 18-an de januaro 1943 estis deprenita sieĝo de Leningrado. En realeco tio aspektis kiel sekurigo de kelkajn kilometrojn larĝa koridoro ĉe la suda bordo de Ladoga lago, en kiu urĝe estis konstruitaj fervojo kaj aŭtovojo. Nur en januaro de la jaro 1944 la ringo de blokantaj trupoj ĉirkaŭ la urbo estis plene forigita…

En Peterburgo-Leningrado restas multaj memorlokoj ligitaj kun la sieĝo („blokada“ ruse). En ĉiutageco la terura historio de la sieĝo neniel estas sentata, sed jen subite vi preterpasas peterburgan domon, sur kiu pendas memortabulo, informanta ke ĝuste en ĝi loĝis Tanja Saviĉeva. Kaj venas tre vivaj la teruraj bildoj, iam viditaj nur en historiaj fotoj.


Estu ĉiam paco.

Konservita atentigo en la ĉefa avenuo de la urbo: «Civitanoj! Dum artileria pafado tiu ĉi flanko de la strato estas la plej danĝera».

Atentigo en Nevskij avenuo

Klimataj diferencoj

Mi nur ĵus komprenis ankoraŭ unu esencan diferencon inter vintra vetero en Sankt-Peterburgo kaj Vladikavkaz. En Vladikavkaz la taga kaj la nokta temperaturoj diferencas vintre je 10-20 gradoj, dum en Peterburgo la taga kaj la nokta temperaturoj apenaŭ multe diferencas.

Ekzemple, por morgaŭ oni promesas en Peterburgo nulon tage kaj -1 nokte, dum en Vladikavkaz estos -3 tage kaj… -20 nokte.

Mekanismo de tiu diferenco estas tuj klara: en Vladikavkaz estas multe pli longa lumtago kaj la suno brilas je pli granda angulo (do, ne nur lumas, sed ankaŭ varmigas). Tial dum tago aero serioze varmiĝas. Kaj nokte, eble pro proksimeco de la montaro kaj pro relative alta pozicio super la marnivelo, rapide remalvarmiĝas. Supozon pri la kaŭzo de noktaj malvarmiĝoj subtenas veterprognozo por la sama tago en Anapa: -2 tage kaj nur -5 nokte.


Aŭ eble mi komplete eraras kaj temas nur pri influo de la maro en Peterburgo kaj Anapa, ambaŭ urboj ĉemaraj?..

Vladikavkaz vintre, nekonata aŭtoro, ĉerpita en vKontakte:

Vladikavkaz vintre

Лившиц

Hodiaŭ mi konatiĝis kun Vladimir Livŝic, fakulo pri la sogda lingvo. Vladimir Aronoviĉ multe impresis min. Li konfesis, ke li havas okdek kvar jarojn (!) kaj konis persone na Vaso Abajev!

Mi helpos al Vladimir Aronoviĉ pri eldonado de lia libro pri sogdaj tekstoj, trovitaj en Taĝikio sur la monto Mug.

Kalle

Vendrede antaŭtagmeze estis bela sperto: renkontiĝo kun Kalle Kniivilä (kiu i. a. estas profesia sud-sveda ĵurnalisto kaj redaktoro de «Libera Folio»). Li anticipe petis mian helpon pri aranĝo de intervjuo kun kaŭkazi-devena junulo, studanta en Sankt-Peterburgo. Mi do aranĝis tian renkontiĝon tra reto de miaj konatoj en oseta diasporo. Eblas diri, ke Esperanto helpis profesiajn taskojn de Kalle (kvankam ni povus aranĝi la samon ruse — li parolas ruse tre bone; samtempe ni ne konus unu la alian sen Esperanto).

La intervjuaton mi mem hodiaŭ vidis la unuan fojon. Boris loĝas en Peterburgo jam la duan jaron, antaŭ li loĝis en Beslan kaj studis tie en mezlernejo. En tiu mezlernejo, kiel mi komprenas, sed ni ne tuŝis la beslanan temon dum nia amika interparolo en kafejo ĉe metrostacio Moskovskije Vorota. Oni parolis ĉefe pri ksenofobio en Peterburgo kaj Rusio ĝenerale, pri ĝia esto kaj ĝia estiĝo. Ŝajne la komuna konkludo estas, ke homoj pli bone konu alikulturanojn kaj aliaspektantojn por trovi komunajn trajtojn kaj ekestimi unu la alian.


Estis tre agrabla sperto: mi ŝatas organizi tiaĵojn; tiagrade, ke mi eĉ jam pensis pri envolviĝo en turisma aŭ simila komerco por konstante umi pri kunordigoj (min tamen detenas de tia envolviĝo i. a. tio, ke pagantaj uloj povas esti pli malkontentaj pri io malbone kunordigita, ol nepagantaj amikaj konatoj). Krom la kunordigo mi ĝuis konatiĝon kun Boris, sonadon de la sveda lingvo (kun Kalle estis fotistino de lia ĵurnalo, damne la nomon mi forgesis, la familinomo estis certe je -sson), revidon de la delonge nevizitita sed kara per rememoroj loko (kiu cetere multe pliboniĝis; nenio ŝanĝiĝis draste, sed ĝenerale estas pli da ordo kaj puro), bonan nuboriĉan veteron ktp.

Poste mi devis kuri al la universitato, kie min jam atendis studentoj. Post du lecionoj kun ili (3 horoj kune) mi revenis hejmen.

Maŝa tute bone fartas post la vakcinado, ni (speciale la patrino) timis altan temperaturon, kiu kutimas akompani vakcinon de tiu tipo. Tamen ne, estis leviĝoj ne pli supre ol 37,3. Tamen sekvoj ekzistas: ekzemple, ŝi ege multe manĝas dum la lasta plentago… :)

Ĉio bone pasis

La aventuro, priskribita en la antaŭa enskribo, bonege pasis. Mi sukcesis tre bone pri ĉio kaj ĝuis la frumatenan kaj la malfruvesperan urbon. En kelkaj lokoj, kiujn mi trabiciklis, mi ne estis de pli ol 2-3 jaroj, en kelkaj, kiel en la strato Novgorodskaja, — entute neniam estis.

Ĉi-nokta aventuro

Hodiaŭ matene mi bezonas renkonti trajnon el Kaluga, la gepatroj transdonis per ĝi iom da hejmaj legomoj, kelkdek ovojn, iom da viando kaj aliajn bonkvalitajn manĝaĵojn, kiujn ili kutimas bonkore liveri al ni. La tikla punkteto pri ĉi-foja transdono estas ŝanĝo en la horaro de la trajno «Brjansk-Peterburgo», nun ĝi venas je 5:40.

Tio signifas, ke ne eblas veni al la stacidomo per metroo, ĉar metroo en Peterburgo komencas funkcii ĉ. 5:40 (depende de stacio).

Tio ankaŭ signifas, ke veni tien piede estus malfacile ne nur pro la distanco (estas eble ĉ. 10 km de nia hejmo ĝis la stacidomo), sed ankaŭ pro la turista furoraĵo — la disigataj (por transiro de pli grandaj ŝipoj) pontoj trans la rivero Neva, kiuj ekfunkcias kiel pontoj je 4:50 (kaj mi ja devus ankoraŭ paŝi post tio).


Mi elektis do bicikli al la stacidomo. Mi iros ĝis la Troickij ponto bicikle; kaj se mi venos tro frue (antaŭ ĝia malleviĝo), mi irus al la Litejnij (kiu malleviĝas je 10 minutoj pli frue). De tie mi veturos laŭ Litejnij avenuo kaj la strato Nekrasov (en kiu mi iam loĝis, cetere) ĝis la strato 9-a Sovetskaja. Tie, en la strato 9-a Sovetskaja (kelkaj paralelaj stratoj tie nomiĝas Sovetskaja «Soveta», do) mi lasos la biciklon ĉe nekonata knabo, iom pli juna ol mi. Kun li mi ĵus konatiĝis en speciala komunumo , kie peterburganoj proponas senpagajn aĵojn (ne plu bezonatajn librojn, videojn, meblon ks.) kaj foje petas ilin. Mi petis lokon por lasi mian biciklon por daŭro de la tago…

La stulta flanko de la afero («la tubero en la afero») estas, ke en Peterburgo absolute mankas komoforta biciklista medio. Ekzemple, ne eblas lasi biciklon simple apud la stacidomo por repreni ĝin iam poste. Mi, do, lasos ĝin en privata apartemento por veturigi miajn bongustaĵojn hejmen per metroo kaj poste repreni la biciklon vespere.

Povus esti malfacile, sed ja ankaŭ estas fascine aventura plano. :) Se mi ne perceptus ĝin kiel tia, mi eble antaŭsentus plej aĉan tagon. :) Mi tre ŝatas bicikli (kaj ne ofte havas okazon por tio lastatempe), mi ŝatas sociumi kaj konatiĝi kun novaj interesaj personoj (kaj ankaŭ por tio ne tre multe da eblecoj havas), mi tre ŝatas la someran antaŭmatenan Peterburgon (kaj ne ofte havas okazon promeni en ĝi, ĉar laboras aŭ dormas kutime en tiu tempo).

Deziru al mi plenan sukceson pri ĉio planita.

стр. 2 из 2 12

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2