Записи с тегом „progreso“
Poŝtelefona miskompren’
Автор: В. Иванов. Записано: 10.10.2008 – 09:21Mi ne estas hejme nun kaj kunhavas poŝtelefonon en la vojaĝo. Ĉar neniu telefonas al mi ĉi tie, mi polonge ne atentas pri la „tubeto“ — la telefono simple kuŝas ie la tutan tagon. Vespere mi atentas pri ĝi ĉefe kiel pri la sola maniero ion fari en la reto (per GPRS).
Sed unuvespere mi trovis en mia poŝtelefono kvin neresponditajn vokojn de nekonata peterburga telefono. Plej ofte mi fajfas pri tiaj vokoj („Kiu vere bezonas min trovi, tiu trovos“), sed antaŭnelonge mi legis ie, ke en Finnlando homoj nepre retelefonas (!), kiam trovas neresponditan vokon en sia telefono. Mi pensis tiam, ke tia kutimo devus esti socie utila. Kaj jen mi jam estis influita de tiu ideo kaj decidis respondi. Mi mesaĝis al la nekonata telefono ion pri tio, ke mi estas ekster la urbo. Kaj alskribis mian nomon V. Ivanov — certe por provoki la samon flanke de la nekonato.
Preskaŭ tuj venis responda mesaĝo. Ĝi tekstas: „Bone. Mi atendos“.
Mi ofte bedaŭras, ke la teknologio lastatempe disvolviĝas pli rapide, ol etiketo (etiquette, etiketti). Homoj pensas malsame kaj malsame agas. Por mi estus nature, se mi ne sukcesis „ĝisvoki“ personon, skribi al li mesaĝon kun skiza prezento de mia afero kaj mia personeco. La nekonato preferis voki kelkfoje senrezulte. Kaj ankaŭ lia mesaĝo informis pri nenio, li vane elspezis monon.
Io detenas min de rea mesaĝo: „Kiu vi damne estas??“ :)
Теги: finnlando, progreso
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 5 »
