Mi bedaŭras pri la terura aviada katastrofo, kiu okazis sabate en Rusio kaj forprenis vivojn de multaj eminentaj poloj. Inter ili la prezidento, deputitoj, pastroj, armeanoj, sociaj agantoj (la laŭnoma listo en la pola). Mi forte esperas, ke tiu bedaŭrinda okazo ne iĝos iam nutraĵo por komplotteorioj. Ŝiras mian koron la fakto, ke niaj multrilate […]
Метка: Rusio
En Petropavlovsk-Kamĉatskij meznokto
Ĉiutage je la tria laŭ moskva horzono la ĉefurba radios disaŭdigis longan anoncon pri preciza tempo, kiu komenciĝis ĉiam de la frazo „en Moskvo estas la dekkvina“, poste sekvis longa listo de aliaj urboj kun la tempo en ili kaj la lasta mencio ĉiam estis „en Petropavlovsk-Kamĉatskij — meznokto“. La ĉiutageco de tiu anonco kaj […]
Cent renkontiĝoj de Dmi3
Iom hazarde mi trovis en la retejo de Dmitri Horowitz (Nederlando) lian priskribon de pli ol cent Esperanto-renkontiĝoj, kiujn li partoprenis. Malgraŭ ke la listo aspektas iom forlasita (la lastaj notoj estas pri 2006), ĝi tamen estas ege interesa, ĉar ĝi estas pri la periodo aktuala por mi kaj, nelaste, ĉar en ĝi estas menciitaj […]
Helpu la bierproduktantojn!
Eble la plej fama en Rusio aspektisto Artemij Lebedev, pri kies vojaĝoj mi jam pli frue blogis, revenis el vojaĝo al Kirov. Jen kian reklamon li fotis tie: La reklamo tekstas: „Helpu la bierfaristojn! Ekde la 1-a de januaro 2010 akcizoj je biero altiĝas trioble“. Mem Lebedev nomas la reklamon „plene paralizanta racian menson“. Dum […]
Rusio kaj Turkio plu proksimiĝas
Iam dum unu jaro mi loĝis en komunloĝejo de postdiplomaj studantoj en la bela peterburga apudurbo Peterhof. La loko tre amikigis ĉiujn loĝantojn, ĉar por la tuta etaĝo tie estis komuna kuirejo kaj du necesejoj (aparte por ĉiu sekso). Inter dekkelko de tieaj novja konatoj estis ankaŭ doktoriĝonto pri historio el Turkio. Li planis verki […]
En Rusio oni antaŭĝojas forigon de vizoj
Furoron kaŭzis en ruslingva Interreto prognozo de la itala eksterlanda ministro Frattini. „Mi supozas, ke troviĝos sufiĉa majoritato por enkonduki senvizan reĝimon rilate al rusianoj en 2010“, — li diris fine de 2009. Frattini estas citata lige kun vizito en Moskvon de lia hispana kolego, kiu same optimismas pri forigo de vizoj inter EU kaj […]
Ministro diris: la rusan lingvon malbonigas provincanoj
„Duonon de la reguloj en la rusa lingvo oni inventis por alkutimigi infanojn al obeemo kaj por havi eblecon malbonigi notojn en lernejo“, — opinias komentanto Nekto en paĝaro de populara radiostacio „Eĥo Moskvi“. Li tuj aldonas: „Estas ŝerco“. „Kiel povas eksterlandano ellerni lingvon, kies triono estas esceptoj kaj idiomoj, kiujn eblas kompreni nur se […]
Du fotoj el vojaĝoj de Lebedev
Popularega rusia retano kaj aspektigisto Artemij Lebedev ŝatas vojaĝi kaj povas tiun ŝaton pripagi. Kiel profesia kaj delonga aspektigisto, li scipovas bone foti kaj rimarki interesajn aĵojn. Siajn fotojn li elmetas ĉe tema.ru/travel kun, foje iom acidaj, komentoj. Atentu, ke la rubriko pri vojaĝaj fotoj eĉ nomiĝas en Esperanto: Veni, Vidi ;) Jen du interesaĵoj, […]