Kio estas „kompromiso“ en Suda Osetio?

Kelkfoje dum la tago en EuroNews sonis ies ideo, ke Rusio (en la kazo de Sud-Osetio) „ne volas serĉi kompromison“ aŭ „iri al kompromiso“. Mi demandis min fine, kio estas kompromiso en opinio de la eldirinto? Ĉu akcepto de la mondkoncepto de certaj okcidentaj politikistoj?

Kartvelio en la limoj, pri kies tuteco oni senĉese parolas eksterlande, neniam ekzistis … →
La tuta teksto | Весь текст: „Kio estas „kompromiso“ en Suda Osetio?“

Joĵin furoras

Inter la lastaj furoraĵoj de la ruslingva Interreto estas ruse subtitolita YouTube-video kun ĉeĥa kanto „Joĵin el baĵinoj“ (marĉoj?), produktita en Ĉeĥoslovakio en 1978. La kanto ja estas amuzeta.

Ankoraŭ fruas aŭguri, ĉu Joĵin atingos popularecon de la finna polko „Jak cup cop“ (fakte, parto de „Ievan polkka“), kiu subite iĝis populara tra la tuta ruslingva … →
La tuta teksto | Весь текст: „Joĵin furoras“

Georga rubando

Mi publikigis en Ipernitio kelkajn fotojn kun la Georgaj rubandoj, kaj oni min atentigis, ke la afero meritas apartan blogan enskribon. Do, mi konas la kuntekston, sed ne pretas ĝin facile kaj detale priskribi.

Skize, temas pri rubando kun nigraj kaj oranĝkoloraj strioj laŭlonge, tradicie uzita en kelkaj tre altaj honorigoj de Rusia Imperio kaj, ekde ekde … →
La tuta teksto | Весь текст: „Georga rubando“

Hokeo, futbalo kaj Eŭrovido

Lastatempe reprezentantoj de Rusio tre bonŝancas, eble ne nur enlandaj spektantoj tion rimarkis. Peterburga futbala klubo „Zenit“ gajnis la UEFA-pokalon, la unuan fojon post 1992 hokeistoj el Rusio iĝis mondaj ĉampionoj, kaj tuj poste triopo el Rusio gajnis kantokonkurson „Eŭrovido“. Kompreneble, la okazaĵojn oni  pridiskutas en la lando.

Dum la hokeaj teamoj de Rusio kaj Kanado ankoraŭ ludis, … →
La tuta teksto | Весь текст: „Hokeo, futbalo kaj Eŭrovido“

Rusio antaŭis ĉiujn

Batalante kontraŭ piratado de komerca softvaro Rusio montris plej bonajn rezultojn inter la landoj de la mondo. Laŭ la raporto de BSA (Asocio de softvar-produktantoj), en 2007 en Rusio 73% el la venditaj programproduktoj estis piratitaj, en 2006 estis 80%.

Laŭ BSA, dum la pasinta jaro nur ok landoj ekvendis pli da piratita softvaro, ol antaŭe. En … →
La tuta teksto | Весь текст: „Rusio antaŭis ĉiujn“

Samloka laborado furoras

En rusia Jekaterinburg ekfunkciis la unua en Rusio oficejo de samloka laborado (angle kaj ruse ĝi nomiĝas co-working). Ĉirkaŭ deko da unuopaj «liberlancaj» fakuloj kaj malgrandaj laborkolektivoj kunigis siajn penojn por aranĝi komunan laborlokon en turo de pompa Stalin-stila konstruaĵo ĉe la fervojstacio de la urbego (vd. foton).

La ideo de samloka laborado estas provizi bonan oficejon por … →
La tuta teksto | Весь текст: „Samloka laborado furoras“

Ruslingva blogaro redesegnas Leninon

Fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev en sia VivĴurnala blogo lanĉis konkuradon pri ŝanĝo de la fama pentraĵo fare de V. A. Serov «Petantoj ĉe Lenin» (1950). La 22-an de aprilo estas ja la naskiĝtago de Lenin.

La originala bildo estas jena. Ĝin konas preskaŭ ĉiuj eks-sovetianoj, ĉar ĝi estis en mezlernejaj lernolibroj kaj pluraj aliaj fontoj:

… →
La tuta teksto | Весь текст: „Ruslingva blogaro redesegnas Leninon“

Plejparto de rusianoj ne sentas sin eŭropanoj

Laŭ la freŝa esploro de „Levada-centro“, 59% de la loĝantoj de Rusio ne sentas sin eŭropanoj.

Ŝajnas, ke temas pri io memkomprenebla, el kio oni volis fari novaĵon. Certege rusianoj ne sentas sin eŭropanoj: ne ĉar ili sentas sian azianoj, sed ĉar la vorto Eŭropo ŝanĝis sian signifon. Ekde aliĝo de Bulgario kaj Rumanio (aŭ … →
La tuta teksto | Весь текст: „Plejparto de rusianoj ne sentas sin eŭropanoj“

Реклама

Предложения