стр. 5 из 5 12345

Burokrataĵoj

Mi ĝenerale tre ŝatas mian landon, eĉ ŝategas ĝin. Sed pro la feŭda sistemo de domicilo mi nun apenaŭ povas ricevi eksterlandan pasporton por fari kelkajn relative urĝajn vojaĝojn, al kiuj mi estas invitata…

Por ricevi la pasporton mi devus nun ĉion lasi kaj vojaĝi por eble unu monato al mia hejmurbo, kie mi naskiĝis. Verdire, mi ŝatus tion: estas nun varme kaj agrable en Vladikavkaz, mi revidus la gepatrojn kaj la konatojn… Sed la vojaĝo ne estas facila, nek rapida, nek malmultekosta; kaj mi certe ne havas variantojn forlasi la laboron kaj la familion por plena monato.

Povas okazi ke mi devos provi aranĝi tion dum unu semajno. Eĉ tiam povus esti serioza financa bato por mi.

Arta Revolucio: elsendo dediĉita al planlingvoj

Art Revolution: Conlangs
 

Mia vizaĝo en televida elsendo. La 8-an de aprilo mi rakontis pri Esperanto kadre de programero pri artefaritaj lingvoj en televidkanalo «Mir».Mir estas ne la plej spektata, sed tre vaste disaŭdigata (ĉar ĝi estas interŝtata televido de la eks-sovetiaj landoj, kuniĝintaj en la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj).


Krom Esperanto estis prezentitaj kvenjo (komence) kaj tokipono (fine).

Certe, la tuto estas en la rusa. Krom tio sonas tute malmulte da kvenjo kaj Esperanto, estas relative longa konversacio (subtitolita ruse) en tokipono — mi imagas, ke la unua en historio de tokipono tiom longa interparolo en televido. :)

Lenta.ru komentas la pres-konferencon (vd. antaŭan enskribon)

Komentanto de la populara ruslingva novaĵservo Lenta.ru nomas la pasintan konferencon de Vladimir Putin «Seniluziiĝo de la jaro».

Oni supozis, ke el inter la demandoj, kiujn dum semajno oni kolektis ĉe Yandex.ru, estos elektitaj kaj transdonitaj al la prezidento la plej popularaj. Kaj li respondos al ili. En teksta formo, ruse, en tiu sama Yandex.ru. Verdire, estis ankoraŭ unu partoprenanto de la projekto — la brita kompanio BBC, sed, surfone de la amasa intereso al kolektado de la demandoj, pri ĝi oni iel malofte rememoris. Ĉiuj ial decidis, ke okazos festo de ruslingva Interreto. Oni starigis pli ol 150 mil demandojn kaj donis pli ol 1 mln da voĉoj…

Rezulte la preskonferenco okazis en tute tradicia televida formato. Tion aparte spicis fuŝoj de la televidaj ĵurnalistoj kaj videbla celado al eksterlanda publiko. Okazis disreviĝo…


La plenan tekston de la komento vi povas legi (ruse) ĉi tie:
http://lenta.ru/articles/2006/07/07/flop/

Parton de la preskonferenco eblas legi Esperante ĉe Rusio.ru:
http://rusio.ru/artikoloj/1

Rusio.ru — ĉu bezonata?..

La 6-an de julio okazis preskonferenco de la prezidento de Rusio s-ro Putin. Oni kolektis demandojn por la konferenco en Interreto, de ĉiuj retumantoj, en la paĝaroj de Yandex.ru (plej populara ruslingva serĉmaŝino) kaj BBC (Brita Disaŭdiga Kompanio).Rusio.ru publikigas parton de la konferenco, en kiu temis pri kaŭkaziaj problemoj kaj pri oficiala rekono de la ŝtatoj de KSŜ-2.

Kadre de mia deziro subteni la novan projekton Rusio.ru mi tradukis interesan por mi parton de la preskonferenco. Ĝin eblas legi tie ĉi ne plu eblas legi, ĉar la paĝaro jam estas pri io alia… http://rusio.ru/

Cetere, ĉu Esperantlingva novaĵa projekto pri Rusio iun povas interesi? Temas pri restarigo de http://novajxojelrusio.blogspot.com en nova pli taŭga loko kun eventuale pli da kontribuantoj.

Prezidento de Norda Osetio parolas pri la nuna Beslano

Teksto, kiun mi verkis por Ĝangalo, ne plu ekzistanta informkanalo en Esperanto. Mi hazarde trovis ĝin en la poŝtkesto kaj publikigias sub la dato, kiam ĝi estis verkita.

Aliaj novaĵoj forpuŝis de la novaĵ-bendoj temon de Beslano, sed la fortege vundita sud-rusia aŭtonomio Norda Osetio plu spertas multajn politikajn kaj psikologiajn postsekvojn de la septembra teruraĵo.

Kiel informas novaĵagentejo «Regnum», la 29an de decembro la nord-osetia prezidento Aleksandro Dzasoĥov partoprenis pres-konferencon por rusiaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj. En sia antaŭparolo s-ro Dzasoĥov atentigis pri ekonomiaj sukcesoj de la Respubliko Norda Osetio — Alanio, kiuj estas iom elstaraj kompare kun atingoj de la najbaraj sud-rusiaj regionoj. Remomirigante pri la eventoj en Beslano, la prezidento diris, ke ĉio ebla estos farita por maksimume subteni la suferintojn. Li ankaŭ eldiris sian delongan starpunkton pri la bezono de plia travidebleco en la esploro de la okazintaĵoj, interalie pri tio li atentigis la rusian prezidenton s-ron Putin dum la okazinta tagon antaŭe renkontiĝo en Moskvo. Aleksandro Dzasoĥov informis pri la ŝanĝoj en la loka polico: policistoj ricevis pli da teknikaĵoj por gardi la orientan administracian limon de la respubliko, krome dank’ al aldona financado el la federala centro estis fondita ankoraŭ unu polica taĉmento. Lige kun la beslana temo, li esprimis sian esperon pri pli bone funkcianta mekanismo por solvi similajn okazaĵojn kaj eldiris kelkajn ideojn pri proksimiĝo al tiu idealo.


Pri la publikaj rilatoj en la respubliko s-ro Dzasoĥov ne kontentas pri la maniero de kelkaj politikaj movadoj diskonigi informon. I. a. antaŭ iom da tempo en poŝtaj kestoj de osetianoj aperis libreto sen indiko pri la presejo aŭ aŭtoro, en kiu eblis legi multajn faktojn, kiujn Dzasoĥov nomas kalumnio. „Tiaj homoj ripetadas, ke ĉio estas malbona en la respubliko, ke estas tro da ŝtataj postenuloj ĉe ni. Sed jen la fakto: en la sudo de Rusio elspezoj por loka registaro mezume egalas 12% de buĝeto, sed en Norda Osetio — nur 3,8%. En la pasinta jaro ni rifuzis de 180 postenoj“ — diris s-ro prezidento. Malgraŭ la ŝajne bona rilato de Dzasoĥov al sendependa ĵurnalismo, en Vladikavkazo oni rakontas pri la akre opozicia artikolo, kiu aperis en la loka semajnĵurnalo «Ekran Vladikavkaza»: preskaŭ tuta eldonkvanto de la gazeto estis forprenita de vendado per manoj de la ĉefredaktoro mem. Eblas nur supozi, kio devigis la redaktoron tiel agi pri sia gazeto.

La 5an de januaro nord-osetia prezidento kun la ĉefo de la respublika parlamento vizitis Beslanon. Tie ili renkontiĝis kun la lokaj potenculoj, kontrolis la disvolviĝon de diversaj projektoj kiel konstruado de mezlernejoj kaj aliaj gravaj sociaj objektoj. En Beslano s-ro Dzasoĥov ankoraŭfoje konfirmis, ke en 2005 stabiligo de la situacio en Beslano restos la ĉefa agaddirekto de la respublika estraro.

Iam ekstreme populara en Nord-Osetio, eksa sovetia ambasadoro en Sirio s-ro Dzasoĥov, perdis la reston de popola subteno post la septembra terorisma akto en Beslano. Oni akuzas lin pri la korupteco en respublika polico, pri troa paciĝo kun la najbara Inguŝio kaj, kun certa emocia emfazo, pri tio, ke li ne iris al la beslana mezlernejo, kiam la teroristoj postulis tion. Kredeble, iam en la daŭro de 2005 lin anstataŭos nova prezidento: kandidatoj al tiu posteno estos prezentitaj de la rusia prezidento kaj voĉdonitaj en la parlamento de la aŭtonomio. La du plej probablaj kandidatoj estas la nuna ĉefo de la loka parlamento s-ro Mamsurov kaj la «biera reĝo» s-ro Bollojev, antaŭ monato forlasinta sian multjaron postenon de ĉefo en la plej sukcesa rusia bierproduktanta firmao «Baltika».

Laŭ Ossetia.ru kaj aliaj fontoj

Belarusio ne plu serioze planas transiri al rusia rublo

Teksto, kiun mi verkis por Ĝangalo, ne plu ekzistanta informkanalo en Esperanto. Mi hazarde trovis ĝin en la poŝtkesto kaj publikigias sub la dato, kiam ĝi estis verkita.

La 4an de junio 2002 prezidentoj de Rusio kaj Belarusio subskribis planon de komuna agado cele al valuta unuiĝo de la du landoj. La limdato por enkonduki la uzon de rusia rublo en Belarusio tiam estis anoncita la 1a de julio 2004. Sed en la jaro 2003 la limdato estis forŝovita al la 1a de januaro 2005. Ankaŭ la 1a de januaro feste pasis, sed belarusiaj civitanoj plu uzas en sia lando lokan valuton, nomatan en popolo «leporetoj» pro la desegnaĵoj de diversaj animaloj sur la banknotoj.

Kiam pasintjare en rusia mara ripozloko Soĉi kunvenis Vladimiro Putin kaj la belarusia prezidento Aleksandro Lukaŝenko, ili konfirmis sian daŭran emon proksimigi la du ŝtatojn. Interalie, ili nomis la novan daton de valuta unuiĝo: la 1a de januaro 2006. Tamen ankaŭ tiu dato povas malĝojigi la unuiĝemulojn — laŭ elpaŝo de ekonomiisto Tatjana Valova, kiu tamen emfazis, ke temas nur pri ŝia persona prognozo. Necesas konsideri, ke Tatjana Valova estas inter la personoj, kiuj senpere okupiĝas pri enkonduko de rusia rublo en Belarusio kaj la ligitaj demandoj, do ŝi bone imagas al si la tutan aferon.


La valuta uniĝo povus esti profita por ambaŭ ŝtatoj: belarusiaj fabrikoj povus ricevi pli fidindan ilon por monĝirado inter si, ekonomioj de ambaŭ ŝtatoj ricevus aldonan puŝon. Jam nun, sen la komuna valuto, la jara var-interŝanĝo inter Belarusio kaj Rusio superas totalon de 16 mlrd. dol. Tamen iĝas malpli kaj malpli kredeble, ke la unuiĝaj perspektivoj realiĝos.

Nova ŝtata festo de Rusio mirigas polojn

Teksto, kiun mi verkis por Ĝangalo, ne plu ekzistanta informkanalo en Esperanto. Mi hazarde trovis ĝin en la poŝtkesto kaj publikigias sub la dato, kiam ĝi estis verkita.

Rusia parlamento laboras nun pri ŝanĝoj en la listo de ŝtataj festoj (oficialaj feritagoj). Laŭ la diskutata propono rusianoj ne plu festos oficiale la tagon de Konstitucio (12 dec) kaj la tagon de Konkordo kaj Repaciĝo (7 nov, la dato de la Socialisma Revolucio, okazinta en 1917). Anstataŭ la 7a de novembro oni festos la 4an de novembro, kiu nomiĝos «Tago de Popola Unueco». La 4an de novembro en la jaro 1612 Moskvo estis liberigita de polaj invadintoj fare de popolaj taĉmentoj.

La tutserioze diskutata en la Parlamento propono vekis kompreneblan nekomprenon inter la pliaĝuloj, kiuj taksas forigon de la 7a de novembro el la oficiala festaro kiel revenĝon de la nuna registaro kontraŭ la mortinta socialismo. Pluraj homoj, speciale en malriĉaj regionoj, kun nostalgio rememoras sovetian tempon kaj ne volas perdi la feston, kiu ligas ilin al la pasinteco.


Interesas la reago de poloj al la nova parlamenta iniciato. Komence de decembro dum evento en informagentejo „Rosbalt“ pri la festoproblemo parolis pola konsulo en Sankt-Peterburgo historiisto profesoro Ĥeronimo Grala. La konsulo diris precize jenon: „La nova festo ne ofendas nacian dignon de poloj, sed mirigas ilin“. Li ankaŭ emfazis, ke la 4a de novembro apenaŭ estas la preciza dato de kapitulacio, kaj aldonis, ke la kapitulaciinta armeo ne vere estis precize „pola“, ĉar en ĝi estis ankaŭ ukrainoj, belarusoj, litovoj kaj influhavaj rusoj. La pola diplomato esprimis bedaŭron, ke inter la ellaborintoj de la nova festaro „ne partoprenis rusa intelektularo, i. a. fakuloj pri historio, kiuj sciintus verkojn pri la temo, ekzemple tiujn de Kluĉevskij kaj Kostomarov“. La evento en informagentejo „Rosbalt“ estis speciale dediĉita al la nova festaro.

„La libera silvestra semajno de la 1a ĝis la 5a de januaro estas bona ideo, sed pri la novembra festo mi ege malkontentas. Iu marasmo! Ĉu ne sufiĉas inter ni malŝatoj kaj miskomprenoj?!“ — demandas knabino kun kaŝnomo Flava Submarŝipo, fondinto de virtuala amikaro de ŝatantoj de Pollando en ruslingva blogaro diary.ru.

Multaj rusianoj estas zorgigitaj de la ŝanĝoj en la festaro, pro diversaj kialoj. La koncernajn leĝoŝanĝojn tamen la rusia parlamento ne jam finakceptis.

стр. 5 из 5 12345

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2