В. Иванов, 04.05.2010 La viza sistemo daŭre abomenas. Antaŭe mi jam blogis pri tio, kiel en 2008 vico en la finnlanda konsulejo malebligis mian vojaĝon al TEĴA-evento en Litovio (ĉar mia pasporto estis en la konsulejo pli ol monaton). Nun okazis io eĉ malpli verŝajna…
Por ricevi novan bulgaran vizon (Bulgario estas ankoraŭ ekster Ŝengeno), ni bezonas nuligi la antaŭan. Ĉar ne eblas longigi vizojn (ankoraŭ unu aĉaĵo de la viza sistemo), necesas ricevi la novan, ĉar la malnova finiĝos en la tago, kiun ni planas pasigi ĉe la maro. Do mi iris en la konsulejon por nuligi la vizojn.
La komenco estis senproblema, estas neniom da atendantaj homoj en la peterburga konsulejo de Bulgario. Sed la bulgara oficistino, rimarkinte, ke la antaŭan vizon ni ricevis en Moskvo, rifuzis nuligi ilin. Ŝi eĉ ŝajnis esti iom ofendita, ke mi ne avertis, ke la vizoj estas aliloke eldonitaj. Mi estis ŝokita kaj provis klarigi al ŝi, ke temas pri vizoj ĝuste de Bulgario, sed ne de iu alia ŝtato. Laŭ ŝiaj vortoj, mi devas nun vojaĝi al Moskvo (ĉ mil kilometrojn for, ĉ 100 EUR da aldona elspezo) por nuligi ilin tie.
Mi damne opinias maljuste eĉ pagi pro la ricevo de bulgaraj vizoj, surfone de mia publika penado pri la bulgara lingvo, kulturo kaj turismo (blogumado en diversaj medioj, aktivado por reproskimigo de ĝemelurboj, lingva festivalo, la Bulgara Semajno, la bloga konkurso ktp). Sed mi pretas fari, kiel oni postulas de ĉiuj. Sed pagi tempon kaj monon por seniĝi je vizo estas vere strange. Kaj estas ege malmoderne en la 21a jarcento sendi homon el unu urbo al la alia (en la sama lando) por ion fari en alia filio de la sama organizo.
Mi estas humiligita kaj pripensas sendi plendleteron al la Ministerio en Sofia.
Ne klaras al kiu sendi plendleteron pri la ekzisto de vizoj ĝenerale. Ja eblus anstataŭigi tiun sistemon per io pli fleksebla — ekzemple, enirpermeso sen fiksita eksdatiĝo kun registriĝo ĉe eniro. Aŭ fari la vizojn longigeblaj.
В. Иванов, 03.07.2009 „Duonon de la reguloj en la rusa lingvo oni inventis por alkutimigi infanojn al obeemo kaj por havi eblecon malbonigi notojn en lernejo“, — opinias komentanto Nekto en paĝaro de populara radiostacio „Eĥo Moskvi“. Li tuj aldonas: „Estas ŝerco“.
„Kiel povas eksterlandano ellerni lingvon, kies triono estas esceptoj kaj idiomoj, kiujn eblas kompreni nur se vi kreskis inter rusparolantoj kaj tralegis 300 kilogramojn da rusa literaturo?“ — demandas Nekto en la teksto pri influo de migrantoj al lastatempa „malboniĝo“ de la rusa lingvo.
La diskuton vekis antaŭnelonga eldiro de rusia ministro pri kulturo Avdejev, li publike diris, ke homoj lastatempe malpli bone parolas ruse pro la influo de interna migrado en la lando. Tion li diris, atentu, post kunveno dediĉita al toleremo.
Pasis nur du tagoj, kaj konsilanto de la ministro s-ino Uvarova transdonis al novaĵagentejo lian alian opinion: „Oni ne ligu la problemon de malaltigo de lingva kulturo kun la migraj procezoj, ne metu respondecon pri ĝi sur la kapojn de migrintoj“.
Marina Korolova, radioĵurnalistino ofte komentanta pri aferoj de lingvo kaj migrado, komentis ŝanceliĝon de ministro tiel:
Eblas nur lotumi pri tio, kion vere opinias ĉefo de la Kultura Ministerio kaj kial li neis siajn vortojn. Eblas tamen ne lotumi. Mi pensas, ke iu montris al la ministro „nekorektecon“ de lia unua eldiro, — tial li rapidis rifuzi de ĝi. Por eviti eventualan skandalon…
Malbona scio de la rusa lingvo estas inter la ĉefaj belaspektaj akuzoj kontraŭ eksterlandaj migrintoj en Rusio. Oni postulas enkondukon de ekzameno por rajtigo pri laboro, en Peterburgo funkcias nokta lernejo por eksterlandaj migrintoj, kie ili interalie studas la rusan lingvon. Tamen ĝis nun ne sonis akuzoj pri influo de internaj dialektoj al malbona lingvouzo.
Gravas rimarki, ke internaj diferencoj en la rusa lingvo estas relative malgrandaj, se konsideri grandecon de la lando. Temas pri regiona ŝanĝo de akcento en kelkaj vortoj, cento da leksikaj diferencoj kaj varia prononcado de fonemo /g/ kaj /o/ en neakcentita pozicio.
Ĉu en via lingvo ekzistas provincanoj, kiuj aparte malbone influas la lingvon? ;) Ĉu sudanoj en Francio kaj nordanoj en Germanio?
В. Иванов, 11.06.2009 Preskaŭ cent jarojn antaŭe en Peterburgo okazis la unua Rusia Esperantista Kongreso, — du lokaj grupoj de esperantistoj rememoris pri tio sendepende unu de la alia kaj proponis al Rusia Esperantista Unio (REU) fari grandan omaĝan esperantistan eventon en Peterburgo iam en majo 2010.
REU ricevis tiujn du proponojn de la du samnomaj (!) societoj kaj konsentis pri la kongreso (ĉu imageblas alio?), kondiĉe ke la du grupoj laboru kune pri la projekto.
Kaj jen hodiaŭ al peterburgaj esperantistoj venis letero de REU-aktivulo Mikaelo Bronŝtejn, pli konata kiel artisto. Li rakontas, ke li renkontiĝis kun la gvidaj personoj en la du societoj „Espero“:
Mi pretis esti provizora paciganto, admonanto, klariganto ktp, se nur la
homoj emos paroli kune pri tio — por fari komunan grandan kaj gravan
laboron. La homoj promesis. En majo. Antaŭ du tagoj mi certiĝis, ke de
ambaŭ flankoj absolute nenia movo estas farita tiudirekte.
Mi trasloĝiĝis en Peterburgon jam preskaŭ dek jarojn antaŭe. Kaj jam tiam ekzistis dueco en la loka esperantistaro. Neniu komprenas aŭ povas klarigi, de kie la disiĝo fontas, sed temas pri io tute pratempa.
Mi vidas la eblan eliron en varto de alternativaj fortoj en la urbo: aperu la tria, la kvara kaj la centa grupoj (iusence tio okazas; ĉar krom du „Esperoj“ ekzistas ia reta grupo SPIRo kaj spuroj de kelkaj aliaj neoficialiĝintaj asocietoj) tiel ke la malnova konfliktado inter la unuaj du ne plu havu rimarkeblan signifon. Sed vere mi ne havas la bezonatan psikan forton por iri tiun vojon.
Plej verŝajne do mi simple deflankiĝos de la preparado de la venonta grand-Kongreso. Prefere mi elspezu mian tempon kaj entuziasmon por preparo de la lingva festivalo (marto aŭ aprilo 2010), dum ĝin ne eksegis iuj kelkaj grupoj…
В. Иванов, 02.08.2008 Mi memoras la fruktodonan ĵaŭdon de la roterdama Universala Kongreso pro la kunsido de E@I, kiu okazis en LKK-ĉambro. Ni sukcesis rekonatiĝi (ĉar intertempe al E@I-aktivularo aliĝis freŝaj personoj) kaj pridiskuti multajn detalojn pri la nova projekto Aktuale.info.
En iu momento en la ĉambron eniris s-ino Loes [lus] Demmendaal kaj demandis, ĉu ni hazarde havas la tiutagan kongresan kurieron. Kelkaj el ni havis — mi konservis ĝin, ĉar en ĝi temis pri TEJO, aliajn numerojn mi post tralego kutime remetadis ĉe la budo de UEA por ke ankaŭ aliaj homoj legu. Sed ŝi, rigardinte la unuan paĝon, diris, ke ne tiun numeron ŝi serĉas, sed ĝian alian version, kie „anstataŭ la foto sube estas teksto“. Tian version ni ne trovis, ŝi foriris, kaj ni revenis al nia kunsidado. Mi tiam rande de mia menso demandis min: kio povus esti la teksto kaj kial dum unu tago aperas du variaĵoj de kongresa kuriero?
La hieraŭa materialo en „Libera Folio“ prilumas la historion pri la ĵaŭda kuriero. Kiel evidentiĝis, en la unua versio de la informilo estis teksto pri la merkreda okazaĵo, kiam kongresanon el Svedio forkondukis loka polico. Li rifuzis porti kaj montri sian kongresan ŝildeton kun la nomo kaj kongresa numero, tio iĝis la kaŭzo. Iu decidis demeti la tekston pri tio el la kuriero eble por ne embarasi la publikon. Eble vane, ĉar al la kongresa kuriero senteble mankis iom da flaveca spico.
Mi opinias, ke homoj ja plenumu la facilan postulon de organizantoj pri portado de ŝildoj. Ili estas oportunaj por alparoli personon, por rekoni famulon antaŭe nerenkontitan, ankaŭ por distingi la siajn de la aliaj (ekzemple por scii, en kiu lingvo alparoli personon). Mi tamen rememoras mian dumkongresan sperton, kiam helpanto postulis mian ŝildon en matena prezento de la politika partio EDE. Mi kutime ne portis la nomŝildon en stratoj kaj tiutage forgesis elpoŝigi ĝin ĉe la enirejo en la Borson (kongresejon). Ne estas granda problemo elpoŝigi, surmeti kaj pardonpeti, sed mi estis tre malagrable impresita de tiu postulo tiam, ĉar mem la postulinto havis ŝildon kun la sola vorto sur ĝi… HELPANTO.
Se mi estus helpanto dum tiu kongreso, mi almenaŭ per skribilo aldonus mian nomon ie en la libera spaco por ne esti nur „emanacio de sistemo“, sed ankaŭ homo.
|
|
|