Post la Joĵin-kanto el „Klubo de gajaj kaj spritaj“ sekvas alia teatraĵeto de la sama fonto. Teamo el urbo Kursk prezentas sian imagon pri eventuala renkontiĝo de la prezidentoj de Rusio kaj Usono. Subtitoligo mia:
|
|||||
|
Post la Joĵin-kanto el „Klubo de gajaj kaj spritaj“ sekvas alia teatraĵeto de la sama fonto. Teamo el urbo Kursk prezentas sian imagon pri eventuala renkontiĝo de la prezidentoj de Rusio kaj Usono. Subtitoligo mia: Kiel mi jam antaŭe skribis, en la ruslingva interreto furoris malnova ĉeĥa kanto pri Joĵin. Jen pasintvendrede ĝi ricevis novan vivon en refaro de moskva KGS-teamo „Stancija Sportivnaja“. KGS (Klubo de Gajaj kaj Spritaj) estas populara sursceneja konkurado, kies plej altan ŝtupon oni montras en la ĉefa kanalo de rusia televido. Ĉar la kanto estas per si mem atentokapta kaj nelaste ĉar ĝi estis la lasto kio sonis tiutage en KGS, ĝi iĝis jam iom populara en la reto. Jen ĝi en mia „surgenua“ (en la senco „ne tre atenta kaj rapida“) traduko. Por aldoni la kuntekston, la tasko por ĉiuj kvin konkurantaj teamoj estis fari „novan himnon de studentaro“:
PS: Mi ne dirus, ke tio estis la plej ŝatinda epizodo de la ludo, sed ĝin publikigi ŝajnis al mi interesa, ĉar jam antaŭe en tiu ĉi blogo ni parolis pri la kanto „Joĵin el bahnoj“ (certe ne „baĵinoj“, kiel atentigis Niekas-Vertaler iam). PPS: Jes, mi scias, ke mi misuzis dotsub.com: necesis unue titoligi ĝin en la rusa kaj poste aldoni la Esperantan tradukon; sed tion mi ne tuj komprenis, akceptu tolereme mian unuan provon :) Epigrafe: «Mia edzino finis universitaton, De la kapo ĝis la piedoj ŝi estas saĝ’» (el oseta kanto). Mia edzino estas psikologo. Dum minimume plena jaro ŝi estis taskigita prepari facile legeblajn informmaterialojn pri aidoso por disdoni inter gepatroj, ŝi ankaŭ prelegis pri aidoso por studentoj de psikologia altlernejo. Rezulte, ŝi scias sufiĉe multe pri la aktuala stato de la afero. Ĵus ŝi hazarde spektis parteton de televidelsendo, kies aŭtoroj volis trapuŝi ideon pri eventuala apero de aidoso… el la malkovritaj egiptaj tomboj. La programero tre impresis tiun alte edukitan virinon. Ŝi vagas tra la ĉambroj kaj emociigite ideas: «Kiamaniere ili supozas, ke tio povus okazi?.. Ĉu la malkovrintoj amoris kun la mumioj?.. Ĉu kune envejnigis drogojn?!..» Mi algrumblas: «Kaj se eĉ povus okazi, kial aidoso ne aperis pli frue? Ja plejparto de la tomboj estis prirabitaj longe antaŭ la 20-a jarcento». Ah, televido estas vere tre forta ilo :) Ja estas malfacile kompreni, kiu estas la ĝusta persono por voki al la rekta televid-elsendo. Kaŭkaziaj aferoj estas tiaj komplikaj! En la mallonga video usonaj osetinoj diras sian ĝenerale prisilentitan pozicion en Fox News, dum la gvidanto de la elsendo fine komprenas la eraron kaj penas iel ripareti ĝin per sentaktaj komentoj: Ĉi-lunde mi jam estis avertita, ke en televidkanalo „Kultura“ estas serio „Nordia Ĉapitro“ pri modernaj nordiaj verkistoj, kaj speciale prenis gladilon kaj enŝaltis televidilon. Mi kutime prenas gladilon por spekti televidilon, ĉar estas bona praktiko gladi infanajn (kaj ne nur) vestojn dum spektado de televidprogramo. Do, mi enŝaltis la teknikaĵojn kaj vidis, ke denove temas pri finna verkisto, ĉi-foje Kjell (Ĉel) Westö. Laŭ la nomo mi pensus, ke temas pri svedo. Eble li tamen estas sveddevena, sed parolis kun la ĵurnalisto en la finna (kaj liaj frazoj, same kiel en la seriero pri Mäkelä aperadis sur la ekrano en la finna). Laŭ la tuta elsendo mi pensus, ke estas finnlingva verkisto, sed Vikipedio klare diras, ke li verkas svede. Westö naskiĝis en 1961. Li rakontis, ke eble li iĝis verkisto pro la frua morto de liaj avoj. Ambaŭ mortis dum milito (li ne precizigis, sed certe temas pri iu el la du militoj kun Sovetunio: la Vintra aŭ la Daŭriga). La ligo estas jena: kie aliaj homoj havas historiojn (rakontatajn de la avoj), li havis silenton. Estas interesa klariga hipotezo: ja mi mem ĉiam multe domaĝis, ke mia patra avo mortis antaŭ mia naskiĝo, kaj ĝojis, ke dum miaj universitataj jaroj mi loĝis kun mia patrina avo kaj multe interparolis kun li. Kiajn mirindajn rakontojn mi aŭdis de li kaj lia amiko Gorŝkov! Kjell Westö eble estas ankoraŭ tro juna; pro tio aŭ pro iu alia kialo li ne estas same estimiga rakontanto, kiel Mäkelä. Aŭ eble min simple tro impresis la rusa lingvo de Mäkelä. Tamen Kjell diris kelkajn simpatiajn ideojn: ekzemple, pri graveco de familio kaj infanoj. „Se mi ne ekhavus infanojn relative frue, mi pensas, mi sidus nun daŭre en unu el noktaj kluboj ĉiutage“, — li diris. Same kiel na Mäkelä, oni petis Kjell-on diri vortojn, kiuj asociiĝas en lia menso kun Finnlando kaj Rusio. Pri Rusio Mäkelä nomis „blanka, senordo, malafableco (aŭ krudeco, eblas traduki), urbo, varmo, malfermiteco… (post iom da penso, svinginte kapon) muziko“. Pri Finnlando: „silento, vasto, mallumo, blua, verda, alkoholo, ironio“. Per la kunmeto „alkoholo, ironio“ li eble volis aludi, ke li ne estas tre serioza en tiu momento. Kjell Westö estas antaŭnelonge tradukita en la rusan. Lia romano „Kristian Lang — homo sen odoro“, eldonita en 2005, estas vendata kontraŭ suspektinda prezo de 93 rubloj. Sekvalunde en la sama serio oni montros monologon de Anna Leena Härkenen (verŝajne mi misskribas la nomon). Mi esperas spekti. Mi estas en la paradigmo, kiu kutimas taksi televidon malbona laŭ difino (televidilo en tiu paradigmo estas nomata neniel krom zombikesto). Spektado de televido forvoras tro da tempo: nur imagu, kiom da aferoj eblas fari dum du horoj, kiujn daŭras meza filmo kun reklampaŭzoj! Kiam mi imagis, mi ĉesis spekti televidilon preskaŭ plene. Sed foje mi ja spektas ĝin. Kiel hodiaŭ nokte. Mia edzino verkas nun libron (por gepatroj, pri adaptado de infanoj en infanvartejoj) kaj okupas komputilon polonge :) Atendante mian vicon (kaj travivante aĉan malvarmumon) mi enŝaltis televidilon. Surprize, mi feliĉis pri du interesaj programeroj sinsekve. La unua estis ĉe kanalo «Kultura», ŝtate financata senreklama kanalo. Kiam mi enŝaltis ĝin, tra la tuta ekrano sur nigra fono aperis grandaj latinaj literoj „TÄMÄ ON…“ (kaj multe da literoj ankoraŭ). En la finna! Komence mi ne kredis miajn okulojn kaj kaptis min ĉe la penso: „Eble vi tro multe pensas pri la finna lastatempe“. Sed ne, estis vere finnaj skribaĵoj. La programero estis pri moderna finna verkisto, naskiĝinta en la jaro 1943, Hannu Mäkelä. Tre interesa homo, almenaŭ laŭ la televida programero pri li. Mäkelä verkis ege multe, liaj libroj estas tradukitaj interalie en la rusan (sed certe mi nenion legis); li estas rekonebla ĉi tie ĉefe per la animacia (pupa) filmo, kiun oni kreis en Sovetio laŭ lia fabelo pri Onklo Au. Tiun filmon vere ĉiuj konas en Rusio, almenaŭ laŭ la aspekto de la protagonisto. Mäkelä Kiel mi poste eksciis en la retejo de kanalo «Kultura», mi bonŝancis hazarde spekti la unuan serieron de „Literatura ekologio. Nordia ĉapitro“. Estas serio pri nuntempaj nordiaj verkistoj, filmitaj en „komforta por ili medio (kutime hejme)“. Alia finna verkisto en la serio estos Anna Leena Härkenen, pri kiu en VivĴurnalo mi trovis jenan komenton: „Mi finlegis la libron kaj estas ege seniluziiĝinta. Eble mi ion miskomprenas, sed la unuan fojon mi tralegis libron (kaj mi ja legas multe), en kiu plene forestas ajnaj pensoj“. Tre intrigas, ĉu ne? :) Estos ankaŭ seriero pri furoranta en Rusio Erlend Loe [lu]; ŝatantoj, atentu! :) Post la programero en „Kultura“ mi eĉ pli surpriziĝis trovi en senespere banala NTV interparolon kun homo, konata por mi laŭ la fakultato, kie mi laboras. En la iom sengusta programero „Lernejo de …“ (kiel traduki злословия? malicparolado?) estis intervjuata profesoro Ĉernigovskaja. Oni parolis pri lingvistiko ĝenerale, iom pri neŭrolingvistiko/psikolingvistiko ktp. Interalie, estis menciitaj temoj pri multlingveco kaj formorto de lingvoj. El tiu programero mi ne multon novan eksciis, sed ĝi simple estis plezuro. |
|||||
|
Powered by WordPress & the Atahualpa Theme by BytesForAll |
|||||