Vortaroj | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

La preskaŭ bona finna vortaro

Автор: В. Иванов. Записано: 01.02.2008 – 20:17

Обложка русско-финского и финско-русского словаряJen kian paperan vortaron de la finna mi fine aĉetis. Post rapida analizo ĝi evidentiĝis esti pli bona, ol la Polyglossum-vortaro (elektronika), pri kies mankoj mi antaŭe jam longe plendis (ruse).

Финско-русский и русско-финский словарь (40 тыс слов). — СПб: ООО «Полиграфуслуги», подготовлен изд-вом «Виктория»

Kontraste al Polyglossum, en tiu ĉi Victory-vortaro troveblas pakastin. Estas tamen seriozaj mankoj, ekzemple:

  • estas vorto jatko “denove” kaj de ĝi produktita vorto por post-diploma doktoriĝa studado, sed forestas alia produktita vorto — Jatkosota “Denova/daŭriga milito” — la finna nomo de la milito inter Finnlando kaj Sovetunio dum la Dua mondmilito; ja atenta studanto povas trovi la signifon ie aliloke (ekz., en finna Vikipedio), sed ne tiel multis militoj en la 90-jara historio de Finnlando por ellasi iliajn nomojn el mezgranda vortaro.
  • inter la vortoj jonotaa “stari en vico” kaj jopa “eĉ, jam eĉ” forestas io ajn; sed devus esti la vorto joo — kiel mi komprenis, unu el la ĉefaj manieroj diri “jes” en la finna.

Mi ĝenerale tamen ŝatas la vortaron: estas oportune havi ĝin. Foliumante, mi eĉ memorfiksis kelkajn novajn vortojn (kiel kutime, kun io kunsonajn; ĉi-foje, kun Esperantaj vortoj):

  • ilo “ĝojo”, kaj produktita de ĝi adjektivo iloinen “ĝoja”;
  • vero “imposto”;
  • verso “ĝermo”;
  • hikka “hikado” (en traduko de la porinfana animacia filmo “Mejzi” oni tradukis hikadon singultoj, kio estas certe malbona Esperanta vorto pro sia elpenseco, neligiteco kun universalaj sonsimboloj, ĉi-kaze uzeblaj).

Ligita kun tio nerekta bona novaĵo de la tago estas, ke oni finfine telefonis al mi el kursejo ĉe la peterburga finna preĝejo kaj diris: “Venu, lernu la finnan kun ni” :) Temas pri tio, ke en la kursejo formiĝas nova studgrupo.

Если вы попали в этот блог случайно, подпишитесь на RSS-ленту и будьте в курсе всех обновлений! Se vi trovis vin hazarde en tiu ĉi blogo, abonu la RSS-fadenon kaj ricevadu avertojn pri ĉiu nova notico!


Теги: , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 9 »


чехия отдых

стр. 1 из 11