Fragmento de usona filmo kun famegaj aktoroj en la ĉefaj roloj, sone tradukita en la rusan. En la komenco studia profesiulo solene anoncas la liston de aktoroj kaj aliaj filmistoj. Ne temas pri traduko — la angla voĉo tion ne legas. Estas ĝuste legado. Misa. Estas speciale okulfrape kaj malĝojige, ke slavoj tiel malmulte interesiĝas […]
Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
«…proksimas al fin’…»
La preskaux plena monato en Bulgario proksimigxas al sia fino. Jam lunde ni startas hejmen, en Rusion. Tra Moskvo ni vizitos parencojn en Kaluga kaj poste veturos al Peterburgo. Hodiaux mi plenumis la delongan revon: supreniris la proksiman monton (parto de la Balkana montaro, t.n. Stara Planina) kaj trovis la belegan vidajxon al Suna Bordo, […]
Nuoruus
Notico pri la vivo en bulgara ripozloko kaj Foje Maŝa (jam 3,5 jarojn aĝa) demandas min, kiel estos tiu aŭ alia vorto en la lingvoj, pri kies ekzisto ŝi scias. Ial ŝi bone scias, ke ekzistas Finnlando kaj la finna lingvo, — kaj mi ĉiam estas perpleksita per la demandoj pri la finna leksiko. Hieraŭ, […]
Zagrebo ne egalas Budapeŝton
La plej fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev ne trovis multon interesan en Zagrebo. Krome, li akuzis pri idioteco kreinton de kroataj banknotoj. „Leganto povas riproĉi min, ke en mia rakonto pri Zagrebo ne estas montrita io interesa. Kara leganto, mi aŭdacas certigi vin: en Zagrebo estas nenio pli interesa“, — li skribas en la paĝaro […]
Eŭropo ekhavas propran starpunkton rilate Sud-Osetion
Germana gazeto „Der Spiegel“ en sia junia artikolo rekte akuzas kartvelian prezidenton pri la pasintjara milito pro Sud-Osetio. En la moderna ĵurnalisma maniero la artikolo kontraŭstarigas kelkajn vidpunktojn, malblankigas ankaŭ la nordan parton de la milito, sed tamen venas al la konkludo, ke la milito ekflamis pro Saakaŝvili, samtempe akuzante lin pri mensogoj. La artikolo […]
„Kukolo“ esperantigita
Jam tri aŭ kvar jarojn antaŭe mi tradukis en Esperanton la trilingvan filmon de Aleksander Rogoĵkin pri la lasta soveti-finna milito. Estas tre nekutima primilita filmo, kiel ankaŭ la aliaj militaj filmoj de Rogoĵkin. Tri diverslingvaj homoj hazarde trovas sin en la sama loko surfone de bela samea pejzaĝo. Ruson ludas rusa aktoro, finnon — […]
Ministro diris: la rusan lingvon malbonigas provincanoj
„Duonon de la reguloj en la rusa lingvo oni inventis por alkutimigi infanojn al obeemo kaj por havi eblecon malbonigi notojn en lernejo“, — opinias komentanto Nekto en paĝaro de populara radiostacio „Eĥo Moskvi“. Li tuj aldonas: „Estas ŝerco“. „Kiel povas eksterlandano ellerni lingvon, kies triono estas esceptoj kaj idiomoj, kiujn eblas kompreni nur se […]
Peterburganoj ne povas dissegi la kongreson
Preskaŭ cent jarojn antaŭe en Peterburgo okazis la unua Rusia Esperantista Kongreso, — du lokaj grupoj de esperantistoj rememoris pri tio sendepende unu de la alia kaj proponis al Rusia Esperantista Unio (REU) fari grandan omaĝan esperantistan eventon en Peterburgo iam en majo 2010. REU ricevis tiujn du proponojn de la du samnomaj (!) societoj […]