Jai Nischal Verma, la aŭtoro de la nuna aspekto de mia blogo, anoncis pri ebleco gajni iun el deko da superbaj komercaj aspektigoj, kiujn li preparis por vendo sed ne sukcesis vendi pro la financa krizo. Por gajni aspektigon fare de Jai necesas nur mencii la eblecon en sia blogo. Estas nur tiel simple. Vi […]
Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
Vizito al Finnlando
Estis denove neforgesebla vizito al Finnlando. Dankon al Harri kaj Jukka pro la bona akcepto. La plej impresaj aferoj estis:
El kloako
Komence de nia marŝado tra la kavernoj ni ankoraŭ povis senti odoraĉon, sed iom post iom tio malaperis, kaj ĉe la finaj stadioj oni flaris nur normalan, malsekan aeron de kelo aŭ kaverno. Finna bloganto Harri Laine publikigas tre interesan rakonton pri lia vizito al la akvopurigejo de Helsinko. La rakonton akompanas fotoj (sufiĉe kvalitaj […]
Triŝerco
* * * En Unikso vi povas agordi ĉion! Kaj vi, damne, agordados ĉion! http://bash.org.ru/quote/400761 * * * xxx (09:16:05 21/10/2008) Nu ĉu vi finhakis Vindozon hieraŭ? yyy (09:16:37 21/10/2008) Mi hakis, sed ĝi ne ekfunkciis. Tamen mi tutegale la aferon solvis. yyy (09:19:30 21/10/2008) Mi, do, hieraŭ duonvesperon fikadis kun tio. Nur hieraŭ, sen […]
Diskriminacio de la nedenaskaj
En Esperantujo oni ofte mencias skandalojn pri la dunga postulo „nur denaskaj parolantoj de la angla“, kiu estas tre diskriminacia, certe. Alia skandalo pri denaska lingvoposedo ekflamis nun en oriento de EU — en Estonio, informas NEWSru.com. En studia departamento de la Estona ŝtata televido oni maldungis ok laborantojn el dek, inter la senlaboriĝintoj sep […]
Freŝa ŝerco de drugoi
Unu el la pinte popularaj blogantoj de ruslingva interreto drugoi tiel ŝercis pri la okazinta en Moskvo futbala matĉo inter finnlanda kaj rusiaj teamoj: Laŭ la rezulto de la okazinta en Moskvo matĉo, selekta por la monda ĉampioneco de la jaro 2010, la subleŭtenantoj de la departamento „F“ de la Federacia Sekureca Servo de Rusia […]
Poŝtelefona miskompren’
Mi ne estas hejme nun kaj kunhavas poŝtelefonon en la vojaĝo. Ĉar neniu telefonas al mi ĉi tie, mi polonge ne atentas pri la „tubeto“ — la telefono simple kuŝas ie la tutan tagon. Vespere mi atentas pri ĝi ĉefe kiel pri la sola maniero ion fari en la reto (per GPRS). Sed unuvespere mi […]
Finfine Istanbul
Ah, finfine mi plenumis mian delongan revon kaj vizitis Turkion. Mi venis en la eŭropan Turkion buse de Bulgario hieraŭ nokte je la 1-a kaj forlasis ĝin sammaniere la saman tagon preskaŭ meznokte. Kompreneble dum tiu tempo mi ne multon vidis en Istanbulo, sed ja sufiĉe por ĝui la etoson. Iomete malhelpis, ke mia kunvojaĝanta […]