Libera programaro

Kiel evidentiĝis, ekzistas internacia grup(et)o, kiu celas popularigi Linukson inter esperantistoj kaj kiu penas esperantigi liberan programadon: LiberaProgramaro.net La paĝaro de la grupo enhavas forumon, vikion kaj retpoŝtan grupon ĉe GugloGrupoj (sufiĉe aktivan!). La tekstoj en la vikio estas en tre fuŝa lingvaĵo, sed registriĝi por iom redakti mi vere pigris. Ja sufiĉetas por mi, […]

Подробнее

Denove anglalingvanoj

Denove en la baloto por elekti Estraron de Wikimedia estas nur anglalingvanoj (kelkaj nedenaskaj). Wikimedia estas la usona fondaĵo, kiu subtenas kelkajn senprofitajn projektojn, inter kiuj plej famas Vikipedio (wikipedia.org). En unu el la antaŭaj voĉdonoj, en 2006, balotiĝis Arno Lagrange, delonga aktiva vikipediisto el Francio, i. a. administranto de la Esperanta Vikipedio. En sia […]

Подробнее

Hokeo, futbalo kaj Eŭrovido

Lastatempe reprezentantoj de Rusio tre bonŝancas, eble ne nur enlandaj spektantoj tion rimarkis. Peterburga futbala klubo „Zenit“ gajnis la UEFA-pokalon, la unuan fojon post 1992 hokeistoj el Rusio iĝis mondaj ĉampionoj, kaj tuj poste triopo el Rusio gajnis kantokonkurson „Eŭrovido“. Kompreneble, la okazaĵojn oni  pridiskutas en la lando. Dum la hokeaj teamoj de Rusio kaj […]

Подробнее

Komunistoj ne ŝatis la novan filmon

Peterburgaj komunistoj publikigis en sia paĝaro proteston kontraŭ la nova filmo de Spilberg (Spielberg) pri Indiana Ĝons (Indiana Jones). En la daŭrigo de la fama kinoserio Indiana batalas kontraŭ sovetaj soldatoj en 1950-aj jaroj. Jen preskaŭ plena Esperanta traduko de la teksto: Komunistoj de la Lenin-urbo decideme anoncas pri sia profunda protesto kontraŭ apero en […]

Подробнее