La viza sistemo sux

Hodiaŭ mi telefonis al mia peranto pri la ricevo de finnlanda vizo. Ni planis ricevi la trimonatajn vizojn hodiaŭ, lunde, post tio mi tuj devus proponi miajn dokumentojn al la litova konsulejo por ricevi litovan vizon tiel, ke mi iru al la esperantista ĵurnalista forumo fine de majo.

Tamen, la peranto informis min, ke en la finnlanda konsulejo … →
La tuta teksto | Весь текст: „La viza sistemo sux“

Sveda semajno en rusa Vikipedio

Kunlaborantoj de la ruslingva parto de Vikipedio antaŭvidas kvantan superon de ru.wiki super la sveda Vikipedio iam dum la proksimaj monatoj. Per tia supero ruslingva Vikipedio iĝus la deka inter ĉiuj lingvaj versioj kaj la cirila skribaĵo finfine aperus en videbla loko ĉe la globo en wikipedia.org.

Lige kun tio Jaroslav Blanter, fama pro sia entuziasmo en … →
La tuta teksto | Весь текст: „Sveda semajno en rusa Vikipedio“

Pri kio Kalle parolis

La araba skribo denove suferas pro „internaciigo“ sen fonaj scioj. Ĉi-sube estas reklama bildo por openSUSE, distribuaĵo de Linukso, kiun subtenas korporacio Novell. La bildon kreis volontulo el Kolumbio, do certe postuloj al lia scio de la araba estas nulaj.

Pri simila fuŝo en la araba skribaĵo jam blogis Kalle, kun foto kaj detalaj klarigoj.

… →
La tuta teksto | Весь текст: „Pri kio Kalle parolis“

La Tago de Venko

La 9-an de majo Rusio festas la Tagon de Venko, kiu estas oficiala ripoztago en la tuta teritorio. La Tago de Venko estas unu el la plej ŝatataj festoj en la popolo, ĉar ĝi estas ja tre ĝustatempa (la unuaj varmaj tagoj!) kaj ne tro politika (sendepende de politikaj starpunktoj homoj taksas grava la venkon super faŝismo en … →
La tuta teksto | Весь текст: „La Tago de Venko“

Samloka laborado furoras

En rusia Jekaterinburg ekfunkciis la unua en Rusio oficejo de samloka laborado (angle kaj ruse ĝi nomiĝas co-working). Ĉirkaŭ deko da unuopaj «liberlancaj» fakuloj kaj malgrandaj laborkolektivoj kunigis siajn penojn por aranĝi komunan laborlokon en turo de pompa Stalin-stila konstruaĵo ĉe la fervojstacio de la urbego (vd. foton).

La ideo de samloka laborado estas provizi bonan oficejon por … →
La tuta teksto | Весь текст: „Samloka laborado furoras“

La plej disvastiĝinta familinomo

Kiel informas Lenta.ru, la plej disvastiĝinta familinomo en Estonio estas Ivanov. Ĝin havas 6789 loĝantoj de la baltia respubliko. La dua plej populara familinomo tie estas la estona Tamm (5241), sekvas ĝin Saar (4352).

Tiamaniere Ivanovoj relative abundas ne nur en Rusio, sed ankaŭ en kelkaj apudaj landoj, kiel Estonio, trionon de kies loĝantaro konsistigas … →
La tuta teksto | Весь текст: „La plej disvastiĝinta familinomo“

Ruslingva blogaro redesegnas Leninon

Fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev en sia VivĴurnala blogo lanĉis konkuradon pri ŝanĝo de la fama pentraĵo fare de V. A. Serov «Petantoj ĉe Lenin» (1950). La 22-an de aprilo estas ja la naskiĝtago de Lenin.

La originala bildo estas jena. Ĝin konas preskaŭ ĉiuj eks-sovetianoj, ĉar ĝi estis en mezlernejaj lernolibroj kaj pluraj aliaj fontoj:

… →
La tuta teksto | Весь текст: „Ruslingva blogaro redesegnas Leninon“

DJ Kunar rezignas kunredakti Vikipedion

DJ Kunar, laŭ ĉiuj aliaj datumoj tute adekvata persono, i. a. aktiva Esperantlingva bloganto, hieraŭ aldonis al sia uzanta paĝo en Vikipedio la jenan alineon:

Mi ne intencas regule aŭ multe redakti ĝis la Esperanto-Vikipedio liberiĝos de la amaso de rubo-artikoloj (da kiuj ekzistas ĉirkaŭ 30.000) kaj havos sistemon por certigi minimuman lingvan kapablon de la … →
La tuta teksto | Весь текст: „DJ Kunar rezignas kunredakti Vikipedion“

Реклама

Предложения