Hodiaŭ mi konatiĝis kun Vladimir Livŝic, fakulo pri la sogda lingvo. Vladimir Aronoviĉ multe impresis min. Li konfesis, ke li havas okdek kvar jarojn (!) kaj konis persone na Vaso Abajev! Mi helpos al Vladimir Aronoviĉ pri eldonado de lia libro pri sogdaj tekstoj, trovitaj en Taĝikio sur la monto Mug.
Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
Kvin bonaĵoj de la tago
1. Mi relative satdormis kaj havis feliĉon vekiĝi je la dua post tagmezo. Dormo gravegas. 2. Min vekis ĝojaj krioj de la filino. Iom pli poste mi bone promenis kun ŝi en la frosto. Ŝi tuj endormiĝis en sia ĉareto, kaj mi restis iusence sola kaj multe enuis. Sed kiam ŝi vekiĝis, ni amuziĝis pri […]
Lingva Festivalo k mono
Hodiaŭ mi kaj Sergej Andrejsons parolis kun la fakultatestro de la fakultato, kie ni okazigos la 4-an nian Lingvan Festivalon, la unuan en Peterburgo. La fakultatestro, etna azerio, evidentiĝis esti tre afabla kaj bonkora. Li deziris al ni sukceson kaj promesis subtenon. Certe ne la financan (sed sufiĉas jam, ke li provizas la grandan ejon […]
ICQ -> Jabber
Mi mortigis ICQ-klientprogramon kaj transiris al Jabber.
Por kio batalis?..
Evidentiĝas, ke la Pola Radio, por kies daŭra ekzisto tiel longe batalis esperantistoj de la mondo (inkluzive de la servo «Esperanto novosti», kiun mi redaktas), ne distingas inter du esperantajn vortojn: rusa kaj rusia. I. a. en la paĝoj de la stacio eblas legi pri mistera «rusa embargo». Ili ankaŭ uzas formon Rusujo, sed pri […]
Turkio fotita
Tute elstara paĝaro de Dick Dosseman pri Turkio, multegas tre interesaj fotoj, la fotoj estas komentitaj (angle k turke): http://www.pbase.com/dosseman Mi rememorigu mian rilaton al Turkio: krom la ĝenerala raviteco pro tiu lando mi ankaŭ havas heredon de prapatroj de la patra linio, kiuj loĝis en la regiono de Kars 2-3 dekjarojn fine de la […]