Kiel daŭrigo de la antaŭa enskribo jen la mapo de Rusio kun markitaj regionoj, kie mi estis. Ŝajnas, ke mi estis en multaj, tamen aspektas sur la tuta mapo tre magre… :) Ricevu vian propran mapon de Rusio ĉe http://xtalk.msk.su/rusmap.
Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
Mia mapo de Eŭropo
Inspirita de karulin mi publikigas mian mapon de Eŭropo. Versimile, kun karulin ni neniam estis apude. :) faru vian propran mapon, se vi ŝatas…
«Himno de Esperhe»
DJ Kunar skribas pri la kanto de «Dolchamar»: Unu interesa muzika penso venis al mi dum la spektado (Dio scias, kial): Se oni komparas la stereotipajn Sovetajn himnojn — kaj ankaŭ la veran himnon de Sovetunio, hodiaŭ uzita kiel himno de Rusio! — al la kanto «Himno de EsperHe» de Dolchamar, oni konstatas frapan similecon! […]
Lenta.ru komentas la pres-konferencon (vd. antaŭan enskribon)
Komentanto de la populara ruslingva novaĵservo Lenta.ru nomas la pasintan konferencon de Vladimir Putin «Seniluziiĝo de la jaro». Oni supozis, ke el inter la demandoj, kiujn dum semajno oni kolektis ĉe Yandex.ru, estos elektitaj kaj transdonitaj al la prezidento la plej popularaj. Kaj li respondos al ili. En teksta formo, ruse, en tiu sama Yandex.ru. […]
Rusio.ru — ĉu bezonata?..
La 6-an de julio okazis preskonferenco de la prezidento de Rusio s-ro Putin. Oni kolektis demandojn por la konferenco en Interreto, de ĉiuj retumantoj, en la paĝaroj de Yandex.ru (plej populara ruslingva serĉmaŝino) kaj BBC (Brita Disaŭdiga Kompanio).Rusio.ru publikigas parton de la konferenco, en kiu temis pri kaŭkaziaj problemoj kaj pri oficiala rekono de la […]
Ne estas juste!
Antaŭ tute nelonge mi serĉis manieron aranĝi personan blogon en Esperanto. Mi venis al konkludo, ke eble la plej alloga maniero estas starti ĝin ĉe VivĴurnalo (nelaste pro ekzisto de almenaŭ negranda komunumo). Ĵus mi legas novaĵon de VivĴurnal-estroj, ke ili planas lanĉon de eĉ pli nova servo — Vox. Se mi estus sciinta pri […]
Maŝa kaj molaj ludiloj
Mia filineto (kiu, cetere, hieraŭ iĝis sesmonata!) finfine komprenis, kiel bonas ludi kun molaj ludiloj. En la foto ŝi estas kun la plej ŝatata hundeto. Tiu hundeto estas fakte la sola aĵo, kiu povas iom reteni ŝin en la lito: sen tiu hundeto ŝi kutime postulas esti tenata en la gepatraj manoj, prefere vertikale. :) […]
Ĉio bone pasis
La aventuro, priskribita en la antaŭa blogaĵo, bonege pasis. Mi sukcesis tre bone pri ĉio kaj ĝuis la frumatenan kaj la malfruvesperan urbon. En kelkaj lokoj, kiujn mi trabiciklis, mi ne estis de pli ol 2-3 jaroj, en kelkaj, kiel en la strato Novgorodskaja, — entute neniam estis. Mi kore deziras, ke iam Peterburgo iĝu […]