Ja la rusa lingvo ne facilas

Amiko Ignacio pene lernas la rusan eĉ sur la lito (legu desube supren):

Mallonga norvega filmo surfone de Esperanto

Dank’ al amiko Ignacio mi spektis la norvegan filmon „Que será, será“ (2002) pri unu esperantista kunveno. Malgraŭ ke Esperanto estas surfone, la filmo mem apenaŭ estas pri Esperanto. Vidu mem tiun ĉi filmon, kiu i. a. gajnis prestiĝan premion de la Norvega festivalo de mallongaj filmoj.

Mem juna Ignacio, kiu … →
La tuta teksto | Весь текст: „Mallonga norvega filmo surfone de Esperanto“

Triobla fiasko

Efektive Zamenhof trioble fiaskis: lian hilelismon la sam-gentanoj apenaŭ priatentis, la homaranismon ignoris la esperantistoj, lian lingvon la mondo rifuzas.

Reinhard Haupenthal. La triobla fiasko de Zamenhof. La Ondo de Esperanto, 7/2010.

Ken Miner perdas sian blogon

Iĝis por mi ŝoko la harstariga novaĵo, ke Ken Miner, unu el la plej interesaj blogantoj en Esperanto, baldaŭ perdos sian tutan blogon. Li ligas tiun okazon kun ekloĝo en Kolorado kaj ŝanĝo de ret-liveranto.

Li skribas pri tio:

Okaze de mia baldaŭa translokiĝo al Kolorado, eksiĝos la nuna mia interret-aliro. Post tiam la nunaj paĝoj de LINGVISTIKA … →
La tuta teksto | Весь текст: „Ken Miner perdas sian blogon“

Oni neniam fajfu pri infanoj

Ses infanoj dronis hieraŭ en la Azova maro, la plej malprofunda maro de la mondo. Mortis ankaŭ juna instruisto, kiu penis savi infanojn. Du infanoj estis savitaj, informas amaskomunikiloj. Aliaj, la ĉeestintaj, estas ŝokitaj kaj havas problemojn pri sano pro tio.

La infanoj de mezlernejaj aĝoj el Moskvo ripozis ĉe la maro en infana ripozejo. En … →
La tuta teksto | Весь текст: „Oni neniam fajfu pri infanoj“

Maluniversalaj ŝercoj

Mi ne certas, ĉu ekzistas absolute universalaj ŝercoj, sed certe ekzistas ŝercoj maluniversalaj — ridigaj por iuj, strangaj aŭ eĉ malagrablaj por la aliaj.

Freŝan ekzemplon de maluniversala ŝerco oni trovas en la komentoj ĉe „Libera Folio“, kie sub la teksto pri la Jarlibro de UEA svisa interlingvisto ŝercas pri la antaŭparolo tiel:

Chu en la venonta … →
La tuta teksto | Весь текст: „Maluniversalaj ŝercoj“

Lingvonivelo altranga

Unu el la novelektitaj estraranoj de Rusia Esperantista Unio skribas: „Mankas tempon por propraj aferoj, ĉar granda urbo, grandaj distancioj…“

Tiom sufiĉas por la landa asocio certe, tamen amuzas.

REU perdis monon je la kongreso

La ĵusa kongreso de rusiaj esperantistoj en Sankt-Peterburgo kaŭzis malprofiton al la Rusia Esperantista Unio, informis hodiaŭ kasisto de REU Mikaelo Ĉertilov en la retpoŝta listo de la organiza komitato.

La organizintoj esperis pri 400 partoprenantoj, sed la kongresa libro listigis nur 229. Dekoj da esperantistoj partoprenis sen registri sin, iom strikta kontrolo pri tio mankis.

Mi ne … →
La tuta teksto | Весь текст: „REU perdis monon je la kongreso“

Реклама

Предложения