La ĵusa kongreso de rusiaj esperantistoj en Sankt-Peterburgo kaŭzis malprofiton al la Rusia Esperantista Unio, informis hodiaŭ kasisto de REU Mikaelo Ĉertilov en la retpoŝta listo de la organiza komitato. La organizintoj esperis pri 400 partoprenantoj, sed la kongresa libro listigis nur 229. Dekoj da esperantistoj partoprenis sen registri sin, iom strikta kontrolo pri tio […]
Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
Rusia Esperantista Kongreso
Do, mi estis hodiaŭ dum iom da tempo en la Kongreso. Ĝi oportune okazas en la urbo, kie mi loĝas, Sankt-Peterburgo. Tial mi, inter la aliaj aferoj (vizumado, kiu ŝajnas jam senĉesa), venis nur por la programero, kiun gvidis mem, kaj preskaŭ tuj poste foriris. Estas iom bedaŭrige, ĉar mi ja pagis la plenan kotizon […]
Denove pri vizoj
La viza sistemo daŭre abomenas. Antaŭe mi jam blogis pri tio, kiel en 2008 vico en la finnlanda konsulejo malebligis mian vojaĝon al TEĴA-evento en Litovio (ĉar mia pasporto estis en la konsulejo pli ol monaton). Nun okazis io eĉ malpli verŝajna… Por ricevi novan bulgaran vizon (Bulgario estas ankoraŭ ekster Ŝengeno), ni bezonas nuligi […]
Katastrofo apud Smolensk
Mi bedaŭras pri la terura aviada katastrofo, kiu okazis sabate en Rusio kaj forprenis vivojn de multaj eminentaj poloj. Inter ili la prezidento, deputitoj, pastroj, armeanoj, sociaj agantoj (la laŭnoma listo en la pola). Mi forte esperas, ke tiu bedaŭrinda okazo ne iĝos iam nutraĵo por komplotteorioj. Ŝiras mian koron la fakto, ke niaj multrilate […]
Cent renkontiĝoj de Dmi3
Iom hazarde mi trovis en la retejo de Dmitri Horowitz (Nederlando) lian priskribon de pli ol cent Esperanto-renkontiĝoj, kiujn li partoprenis. Malgraŭ ke la listo aspektas iom forlasita (la lastaj notoj estas pri 2006), ĝi tamen estas ege interesa, ĉar ĝi estas pri la periodo aktuala por mi kaj, nelaste, ĉar en ĝi estas menciitaj […]
Esperantujo ĉe Ning
Estas certe amuze kaj flate, ke Facebook, Ipernity kaj baldaŭ vK uzeblas kun Esperanta interfaco. Tamen ekzistas diferenco inter traduko de interfaco kaj elektiteco de la publiko. Ne vane ja iam Amikumu estis tia populara inter la esperantistoj. Se iu sopiras pri esperantista socia reto, nur esperantista mi subkomprenas, li provu Esperantujon ĉe Ning.com: La […]
Helpu la bierproduktantojn!
Eble la plej fama en Rusio aspektisto Artemij Lebedev, pri kies vojaĝoj mi jam pli frue blogis, revenis el vojaĝo al Kirov. Jen kian reklamon li fotis tie: La reklamo tekstas: „Helpu la bierfaristojn! Ekde la 1-a de januaro 2010 akcizoj je biero altiĝas trioble“. Mem Lebedev nomas la reklamon „plene paralizanta racian menson“. Dum […]
Rusio kaj Turkio plu proksimiĝas
Iam dum unu jaro mi loĝis en komunloĝejo de postdiplomaj studantoj en la bela peterburga apudurbo Peterhof. La loko tre amikigis ĉiujn loĝantojn, ĉar por la tuta etaĝo tie estis komuna kuirejo kaj du necesejoj (aparte por ĉiu sekso). Inter dekkelko de tieaj novja konatoj estis ankaŭ doktoriĝonto pri historio el Turkio. Li planis verki […]