Furoron kaŭzis en ruslingva Interreto prognozo de la itala eksterlanda ministro Frattini. „Mi supozas, ke troviĝos sufiĉa majoritato por enkonduki senvizan reĝimon rilate al rusianoj en 2010“, — li diris fine de 2009. Frattini estas citata lige kun vizito en Moskvon de lia hispana kolego, kiu same optimismas pri forigo de vizoj inter EU kaj […]
Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
С Рождеством! Feliĉan Kristnaskon!
Всех православных и инославных поздравляю с Рождеством Христовым! Ĉiujn ortodoksajn kaj alikredajn kristanojn mi gratulas okaze de Kristnasko!
Kardĵali, resumo de impresoj
Iom da impresoj el la bulgara urbo Kardĵali, kiun mi forlasas ĉi-matene post semajnlonga restado. La urbo en kelkaj partoj aspektas kiel tipa postsocialisma urbo, ja en bela montaro, sed, ankaŭ kiel en aliaj bulgaraj urboj, la multetaĝaj loĝblokoj estas iom pli personecaj, pli belaj kaj havas iajn nobligajn ecojn — kiel ekzemple vitraj elementoj […]
Tago 6: Kardĵali, artgalerio ktp
Hodiaŭ estas la lasta tago de mia restado en Kardĵali. La promesita de mi hieraŭ (kaj al mi — antaŭe) renkonto en „Rusa Klubo“ ne okazis, mi ne scias pro kio kaj ne demandis. Do, la resto de la eventoj estis ĉefe vagado tra la stratoj sola kaj, parte, akompane de ĉiĉerono. La arta galerio […]
Tago 5: ŝtonaj fungoj kaj komunumo Ardino
Estas parto de priskribo de mia vojaĝo al Rodopoj en 2009, helpe de Gabi Tour, la loka zorganto pri ekologiaj kaj kulturaj turistoj (la firmao nomas tion „respondeca turismo“). La tagon mi komencis per frumatena promeno tra la urbo. Estis dimanĉo, je la oka ankoraŭ ne videblis homoj en la stratoj. Mi faris multajn fotojn […]
Tago 4: Zlatograd kaj greklanda limo
Hodiaŭ ni vizitis etnografian centron en Zlatograd, malgranda montara urbo 60 km for de Kardĵali. Zlatograd iam estis industria kaj minista urbo, parte ĝi restas tia ankaŭ nun, sed gravan rolon en ĝia vivo nun okupas la etnografiaj kvartaloj, listigitaj inter la cent plej vidindaj lokoj de Bulgario. La etnografia centro de Zlatograd similas nenion […]
Tago 3: grifonoj super la Rodopoj
Estas parto de priskribo de mia vojaĝo al Rodopoj en 2009, helpe de Gabi Tour, la loka zorganto pri ekologiaj kaj kulturaj turistoj (la firmao nomas tion „respondeca turismo“). Madĵarovo (Маджарово) estas la plej malgranda urbeto de Bulgario. Ĝi estas iama minista loĝloko, sed nun ĝi iĝis turisma allogaĵo. Grupo de lokaj entuziastoj, subtene de […]
Tago 2: Tatul, akvobaraĵo, urbestraro, shopping
En la dua tago mi devis fari, laŭ plano, longan vojon al kaverno Utroba, parte artefarita, ege antikva kaj aparte spektebla dum suna vetero. Tamen la suna vetero ne okazis, eĉ male — estis persista pluveto, kaj la planoj ŝanĝiĝis. Ni tamen veturis al montaro, sed al pli civilizita loko, nomata Tatul. Matenmanĝis ni kvarope […]