Antaŭ tute nelonge mi serĉis manieron aranĝi personan blogon en Esperanto. Mi venis al konkludo, ke eble la plej alloga maniero estas starti ĝin ĉe VivĴurnalo (nelaste pro ekzisto de almenaŭ negranda komunumo).
Ĵus mi legas novaĵon de VivĴurnal-estroj, ke ili planas lanĉon de eĉ pli nova servo — Vox.
Se mi estus sciinta pri tio antaŭe, aŭ se lanĉo de Vox okazus iom pli frue, mi eble elektus ĝiiin…
Tiel estas ĉiam pri niaj elektoj: ni elektas loĝlokon, bloglokon, laborlokon — kaj poste dum horoj meditaĉas, ĉu eble alia elekto estus pli interesa, trafa ktp.
Mi ne scias, sed se Vox estas pli alloga, certe kelkaj de ĉi tie «translokiĝos» tien.