En Fejsbuka diskuto turka konato Emre demandas: „Kial oni lernu lingvon, kiu havas apenaŭ 2 milionojn da parolantoj?“ Li mem jam lernis la lingvon, sed verŝajne volas scii, kiaj estas la trafaj respondoj al tiu ofta demando.
Kelkaj eklernas pro la amikoj kaj konatoj, kiuj jam parolas la lingvon kaj ĝuas la etoson. Mi havis interesan sperton pri grupo de amikoj, kiuj partoprenis E-eventon eksterlande pro konateco kun iu el la organizintoj kaj poste dungis min por ke mi instruu al ili Esperanton tiel ke ili povu plene ĝui la sekvan eventon.
Kelkaj eklernas pro ideologiaj kialoj, ĉar la ideo de neŭtrala lingva ŝajnas al ili justa kaj subteninda (sendube per eklerno ni subtenas la aferon de Esperanto plej firme).
Mi memoras, kiam dek jarojn antaŭe ni faris iom grandan balotadon inter la rusiaj esperantistoj, krom la evidentaj grupoj estis sufiĉe granda grupo de homoj, kiuj eklernis Esperanton pro interesa psikologia kialo: fiaskinte pri la aliaj lingvoj, ili elektis Esperanton (onidire „la plej facilan“ lingvon) por ekparoli „almenaŭ“ ĝin. Pli-malpli al tiu grupo oni povas aldoni ankaŭ la homojn, kiuj aŭdis pri la propedeŭtika (~ lernofaciliga) efiko de Esperanto: do ili esperis ke post Esperanto ili pli facile lernos la aliajn, komerce „bezonatajn“ lingvojn.
Pluraj lingvemuloj lernas Esperanton, ĉar ili estas entute interesitaj pri lingvoj diversaj kaj certe scias ankaŭ pri Esperanto. Ĉar la lingvo estas samtempe facila kaj (en tiu rondo almenaŭ) fama, oni volonte aldonas ĝin al sia longa listo. Inter la freŝaj ekzemploj estas Benny Lewis el Irlando, kiu lernis Esperanton, partoprenis junularajn eventojn kaj plurfoje laŭdis Esperanton en sia poliglota blogo interalie pro ĝiaj lernofaciligaj trajtoj.
Ekizstas certe multaj bonaj kialoj lerni Esperanton.