Hodiaŭ mi prenis en la poŝtoficejo la 10-an numeron de „Beletra Almanako“, verŝajne la plej renoma „dika“ beletra periodaĵo en nuna Esperantujo. Ĝi ja venis pli frue, sed fine de aprilo estis longegaj vicoj en la poŝtejo, mi evitemis pri ili; bedaŭrinde nialanda poŝto plenumas iajn strangajn funkciojn kiel distribuado de mono inter kelkaj kategorioj […]