Mi gratulas ĉiujn amikojn okaze de la festo, Tago de Tradukisto, kiu estas iamaniere proksima por ĉiu el ni, lerninta almenaŭ du lingvojn ĝis la grado legi blogaĵojn en la fremda :) La Tagon de Tradukisto establis Internacia Tradukista Federacio, laŭ iom kulture malneŭtrala kriterio — la 30an de septembro katolikoj rememoras Sanktan Hieronimon, tradukinton […]
Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
Ja la rusa lingvo ne facilas
Amiko Ignacio pene lernas la rusan eĉ sur la lito (legu desube supren):
Mallonga norvega filmo surfone de Esperanto
Dank’ al amiko Ignacio mi spektis la norvegan filmon „Que será, será“ (2002) pri unu esperantista kunveno. Malgraŭ ke Esperanto estas surfone, la filmo mem apenaŭ estas pri Esperanto. Vidu mem tiun ĉi filmon, kiu i. a. gajnis prestiĝan premion de la Norvega festivalo de mallongaj filmoj. Mem juna Ignacio, kiu rekomendis al mi la […]
Triobla fiasko
Efektive Zamenhof trioble fiaskis: lian hilelismon la sam-gentanoj apenaŭ priatentis, la homaranismon ignoris la esperantistoj, lian lingvon la mondo rifuzas. Reinhard Haupenthal. La triobla fiasko de Zamenhof. La Ondo de Esperanto, 7/2010.
Ken Miner perdas sian blogon
Iĝis por mi ŝoko la harstariga novaĵo, ke Ken Miner, unu el la plej interesaj blogantoj en Esperanto, baldaŭ perdos sian tutan blogon. Li ligas tiun okazon kun ekloĝo en Kolorado kaj ŝanĝo de ret-liveranto. Li skribas pri tio: Okaze de mia baldaŭa translokiĝo al Kolorado, eksiĝos la nuna mia interret-aliro. Post tiam la nunaj […]
Oni neniam fajfu pri infanoj
Ses infanoj dronis hieraŭ en la Azova maro, la plej malprofunda maro de la mondo. Mortis ankaŭ juna instruisto, kiu penis savi infanojn. Du infanoj estis savitaj, informas amaskomunikiloj. Aliaj, la ĉeestintaj, estas ŝokitaj kaj havas problemojn pri sano pro tio. La infanoj de mezlernejaj aĝoj el Moskvo ripozis ĉe la maro en infana ripozejo. […]
Maluniversalaj ŝercoj
Mi ne certas, ĉu ekzistas absolute universalaj ŝercoj, sed certe ekzistas ŝercoj maluniversalaj — ridigaj por iuj, strangaj aŭ eĉ malagrablaj por la aliaj. Freŝan ekzemplon de maluniversala ŝerco oni trovas en la komentoj ĉe „Libera Folio“, kie sub la teksto pri la Jarlibro de UEA svisa interlingvisto ŝercas pri la antaŭparolo tiel: Chu en […]
Lingvonivelo altranga
Unu el la novelektitaj estraranoj de Rusia Esperantista Unio skribas: „Mankas tempon por propraj aferoj, ĉar granda urbo, grandaj distancioj…“ Tiom sufiĉas por la landa asocio certe, tamen amuzas.