Kontaktu rusiajn esperantistojn
Автор: В. Иванов. Записано 11.10.2009 в 19:57La plej populara rusia socia reto vKontakte (vK) iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed ekde ĉi-oktobro la reto estos reklamata internacie kiel plurlingva sistemo.
Iom simila al Facebook, vKontakte estas pli „facila“ por retumilo (laŭ mia sperto de ne tre fortika komputilo), enhavas malpli da reklamo. La ĉefa funkciaro estas certe pri amikumo: kiuj estas viaj amikoj, al kiaj renkontiĝoj ili iras (kaj ĉu vokas ankaŭ vin), multo estas farata por aktivigi grupan laboron — interalie, rusiaj E-kluboj kaj teamoj de E-eventoj aktive uzas vKontakte por siaj bezonoj.
vKontakte jam atingeblas en bona traduko al pli ol dek lingvoj. Ekde la komenco, tiun ĉi socian reton distingis racia uzo (aŭ ĉu simple neuzo) de crowdsourcing (puŝo de laboro al amasoj de uzantoj). Tio tre pozitive influis la kvaliton.
Vi ne bezonas ŝanĝi vian preferatan socian reton favore al vK tuj aŭ iam, sed certe estas bona kromservo por uzi inter la aliaj. Cetere, vK ebligas senliman (rememoru Ipernity kaj aliajn) interŝanĝon de fotoj kaj filmetoj.
Post registriĝo nepre trovu la grupon „Esperanto parolata“ (uzu la serĉokampon en la supro de la interfaco) kaj aliĝu (ligilo dekstre sub emblemo). Ĝis baldaŭaj belaj renkontoj!
Похожие записи/Similaj noticoj:
Ekde la 11-a de oktobro mi ekstudis laŭ jarlonga programo «Redaktado kaj aspektigo en amaskomunikiloj» ĉe mia (filologia) fakultato de la...
1. Mi relative satdormis kaj havis feliĉon vekiĝi je la dua post tagmezo. Dormo gravegas. 2. Min vekis ĝojaj krioj de...
Pasinttage mi renove estis en la leciono de la finna, post plensemajna paŭzo. Mi timis, ke oni multon novan lernis sen...
Krom la ceteraj misfortunoj, jen ankoraŭ unu malbona novaĵo: la kurso de la finna lingvo, en kiun mi volis enskribiĝi, nepre...
Теги: esperanto, esperantujo, interreto
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 3 »



Strange: ili petas numeron de poŝtelefono por registriĝi
Ja, Toño, nun ĉiuj tiaj servoj petas poŝtelefonon pro la nature komprenebla kialo: estas tro da malplenaj registriĝoj (ne ligitaj al certa homo), poste uzataj por dissendi spamaĵojn ene de sistemo. Krome, tio kongruigas la registriĝojn al la dekomenca ideo de sociaj retoj, kie, kontraste al aliaj retaj lokoj, estas homoj kun homoj, ne kromnomoj kun kromnomoj :)
Mi aŭdis, ke eĉ novaj uzantoj de Gmail enigas poŝtelefonon, tamen ne certas pri tio; la du plej grandaj sociaj retoj de Rusio — Odnoklassniki kaj Vk — ambaŭ postulas telefonnumeron, Ondoklassniki eĉ bezonatas pagatan sms-mesaĝon (!), do homoj ne nur montras sian numeron, sed eĉ pagas por registriĝo…
Finfine mi decidis aliĝi (pardonu se malfrue). Mi tamen ne promesas multe partopreni. Ankoraŭ ne trovis la grupon pri «Esperanto»; eble mi ne lerte uzis la serĉilon. Mi aperas kiel Tonyo, do eble vi trovos min unue ol mi vin.