Germana gazeto „Der Spiegel“ en sia junia artikolo rekte akuzas kartvelian prezidenton pri la pasintjara milito pro Sud-Osetio. En la moderna ĵurnalisma maniero la artikolo kontraŭstarigas kelkajn vidpunktojn, malblankigas ankaŭ la nordan parton de la milito, sed tamen venas al la konkludo, ke la milito ekflamis pro Saakaŝvili, samtempe akuzante lin pri mensogoj. La artikolo […]
Метка: Kaŭkazio
Julija Latinina pri Kosovo
Vaste konata en Rusio radiĵurnalisto Julija Latinina diris pri Kosovo kaj Kartvelio: Nun Kartvelio iĝis tute alia ŝtato. Sed tio jam malfruas, la trajno foriris. Kartvelio pagas siajn antaŭajn kvitancojn, samkiel Serbio pagas kvitancojn de Miloŝeviĉ. Kaj, pardonu min miaj kartvelaj amikoj, mi ne dubas, ke Abĥazio iĝos sendependa. Ne nun. Post eble kvardek jaroj. […]
Foririnta civilizo: mirindaj fotoj
Hodiaŭ mi trovis en du diversaj interretaj paĝaroj mirindajn fotarojn pri la lokoj, kiujn forlasis civilizo. Kie restas detruiĝantaj kaj rustantaj spuroj (forlasita tekniko kaj neuzataj konstruaĵoj). Ne ĉiuj, sed mirinde multaj homoj, mi scias, aprezas tiajn fotarojn. Do, jen donaco al samgustanoj el Esperantujo. La unua fotaro estas pri la uranaj minejoj en populara […]