Antaŭ 50 jaroj, matene la 12an de aprilo 1961, la sovetia armea piloto Jurij Gagarin per la kosmoŝipo Vostok 1 (Oriento) faris la unuan en la mondo flugon ĉirkaŭ la terglobo. Grigori Arosev meditas pri tio en la blogo de „La Balta Ondo“.
Метка: kortuŝaĵoj
Triobla fiasko
Efektive Zamenhof trioble fiaskis: lian hilelismon la sam-gentanoj apenaŭ priatentis, la homaranismon ignoris la esperantistoj, lian lingvon la mondo rifuzas. Reinhard Haupenthal. La triobla fiasko de Zamenhof. La Ondo de Esperanto, 7/2010.
Dum ili estas mallongaj, ili restas regulaj
Du kaj duonon jaraĝa Maŝa, kiel ĉiuj malgrandaj infanoj, emas al reguleco en lingvo. Ŝi formas tute regulajn pluralajn kaj verbajn formojn, kiuj tamen en moderna rusa lingvo ofte devas esti aliaj. Ekzemple, ŝi ĉiam diras uĥi por „oreloj“ anstataŭ la normala moderna formo uŝi, kiu ja estas neregula pluralo de uĥo „orelo“. Ĉar ŝi […]
La Tago de Venko
La 9-an de majo Rusio festas la Tagon de Venko, kiu estas oficiala ripoztago en la tuta teritorio. La Tago de Venko estas unu el la plej ŝatataj festoj en la popolo, ĉar ĝi estas ja tre ĝustatempa (la unuaj varmaj tagoj!) kaj ne tro politika (sendepende de politikaj starpunktoj homoj taksas grava la venkon […]
Televido daŭre surprizas: Westö
Ĉi-lunde mi jam estis avertita, ke en televidkanalo „Kultura“ estas serio „Nordia Ĉapitro“ pri modernaj nordiaj verkistoj, kaj speciale prenis gladilon kaj enŝaltis televidilon. Mi kutime prenas gladilon por spekti televidilon, ĉar estas bona praktiko gladi infanajn (kaj ne nur) vestojn dum spektado de televidprogramo. Do, mi enŝaltis la teknikaĵojn kaj vidis, ke denove temas […]
La 18-a de januaro en historio
La 18-an de januaro 1943 estis deprenita sieĝo de Leningrado. En realeco tio aspektis kiel sekurigo de kelkajn kilometrojn larĝa koridoro ĉe la suda bordo de Ladoga lago, en kiu urĝe estis konstruitaj fervojo kaj aŭtovojo. Nur en januaro de la jaro 1944 la ringo de blokantaj trupoj ĉirkaŭ la urbo estis plene forigita… En […]
Longe atendita renovigo de komputilo
Komputilo, kiun mi aĉetis printempe de la jaro 2003(?) kontraŭ la mono perlaborita en projekto Lingvo.info, jam „morale malnoviĝis“. 256 MB da ĉefmemoro kaj 1700 MHz en la procesilo ja estas nemoderne. Kaj ja Win XP iom malrapide funkciis, aparte kiam mi malfermadis dekon da fenestroj, kiel mi kutimas fari. La unua ideo estis aĉeti […]
Kateto provoka
Foje ni kun Maŝa (aŭ fakte mi por Maŝa) inventas vere monstrajn Esperanto-vortojn. Ekzemple, hodiaŭ, kiam ni revenis de promenado, mi volis delogi ŝin de malgajaj pensoj (ŝi kutime ne ŝatas reveni hejmen de promenado, kaj ĝenerale ne tre ŝatas ŝanĝojn) kaj por ke ŝi ne ĉagreniĝu, mi gaje babilis pri kio ajn. Ĉefe pri […]