Popularega rusia retano kaj aspektigisto Artemij Lebedev ŝatas vojaĝi kaj povas tiun ŝaton pripagi. Kiel profesia kaj delonga aspektigisto, li scipovas bone foti kaj rimarki interesajn aĵojn. Siajn fotojn li elmetas ĉe tema.ru/travel kun, foje iom acidaj, komentoj. Atentu, ke la rubriko pri vojaĝaj fotoj eĉ nomiĝas en Esperanto: Veni, Vidi ;) Jen du interesaĵoj, […]
Метка: literaturo
Televido daŭre surprizas: Westö
Ĉi-lunde mi jam estis avertita, ke en televidkanalo „Kultura“ estas serio „Nordia Ĉapitro“ pri modernaj nordiaj verkistoj, kaj speciale prenis gladilon kaj enŝaltis televidilon. Mi kutime prenas gladilon por spekti televidilon, ĉar estas bona praktiko gladi infanajn (kaj ne nur) vestojn dum spektado de televidprogramo. Do, mi enŝaltis la teknikaĵojn kaj vidis, ke denove temas […]
Televido surprizas
Mi estas en la paradigmo, kiu kutimas taksi televidon malbona laŭ difino (televidilo en tiu paradigmo estas nomata neniel krom zombikesto). Spektado de televido forvoras tro da tempo: nur imagu, kiom da aferoj eblas fari dum du horoj, kiujn daŭras meza filmo kun reklampaŭzoj! Kiam mi imagis, mi ĉesis spekti televidilon preskaŭ plene. Sed foje […]
Dostojevskij kaj la rusia ŝtato
Jen mi foliumis la plenan verkaron de Fjodor Dostojevskij (eldonita en 1894 jam post morto de la fama verkisto). En la unua libro de la verkaro estas biografia skizo, jen unu alineo el ĝi, kiu impresas kiel aparta libro (almenaŭ impresis tiel min): La 23-an de aprilo 1849 petraŝevistoj estis arestitaj, inter ili ankaŭ Dostojevskij, […]