La poemo „Lasta flugo“, kvankam ĝi ofte aperas aparte, estas verkita de Edmond Privat por lia originala romano „Karlo“ (1910), ofte uzata kiel lernolibro (aŭ memlernilo) por progresantoj. „Ĝia Esperanto estas bonega, simpla, eleganta kaj tute klasika“. Tamen la teksto de la poemo mem ofte enhavas erarojn aŭ variaĵojn, pri kies naturo mi nenion imagas. […]