Post la Joĵin-kanto el „Klubo de gajaj kaj spritaj“ sekvas alia teatraĵeto de la sama fonto. Teamo el urbo Kursk prezentas sian imagon pri eventuala renkontiĝo de la prezidentoj de Rusio kaj Usono. Subtitoligo mia:
Метка: televido
Joĵin refuroris
Kiel mi jam antaŭe skribis, en la ruslingva interreto furoris malnova ĉeĥa kanto pri Joĵin. Jen pasintvendrede ĝi ricevis novan vivon en refaro de moskva KGS-teamo „Stancija Sportivnaja“. KGS (Klubo de Gajaj kaj Spritaj) estas populara sursceneja konkurado, kies plej altan ŝtupon oni montras en la ĉefa kanalo de rusia televido. Ĉar la kanto estas […]
Amoro kun mumio
Epigrafe: «Mia edzino finis universitaton, De la kapo ĝis la piedoj ŝi estas saĝ’» (el oseta kanto). Mia edzino estas psikologo. Dum minimume plena jaro ŝi estis taskigita prepari facile legeblajn informmaterialojn pri aidoso por disdoni inter gepatroj, ŝi ankaŭ prelegis pri aidoso por studentoj de psikologia altlernejo. Rezulte, ŝi scias sufiĉe multe pri la […]
Ups!.. Ne la ĝustaj personoj!
Ja estas malfacile kompreni, kiu estas la ĝusta persono por voki al la rekta televid-elsendo. Kaŭkaziaj aferoj estas tiaj komplikaj! En la mallonga video usonaj osetinoj diras sian ĝenerale prisilentitan pozicion en Fox News, dum la gvidanto de la elsendo fine komprenas la eraron kaj penas iel ripareti ĝin per sentaktaj komentoj:
Televido daŭre surprizas: Westö
Ĉi-lunde mi jam estis avertita, ke en televidkanalo „Kultura“ estas serio „Nordia Ĉapitro“ pri modernaj nordiaj verkistoj, kaj speciale prenis gladilon kaj enŝaltis televidilon. Mi kutime prenas gladilon por spekti televidilon, ĉar estas bona praktiko gladi infanajn (kaj ne nur) vestojn dum spektado de televidprogramo. Do, mi enŝaltis la teknikaĵojn kaj vidis, ke denove temas […]
Televido surprizas
Mi estas en la paradigmo, kiu kutimas taksi televidon malbona laŭ difino (televidilo en tiu paradigmo estas nomata neniel krom zombikesto). Spektado de televido forvoras tro da tempo: nur imagu, kiom da aferoj eblas fari dum du horoj, kiujn daŭras meza filmo kun reklampaŭzoj! Kiam mi imagis, mi ĉesis spekti televidilon preskaŭ plene. Sed foje […]