La preskaux plena monato en Bulgario proksimigxas al sia fino. Jam lunde ni startas hejmen, en Rusion. Tra Moskvo ni vizitos parencojn en Kaluga kaj poste veturos al Peterburgo. Hodiaux mi plenumis la delongan revon: supreniris la proksiman monton (parto de la Balkana montaro, t.n. Stara Planina) kaj trovis la belegan vidajxon al Suna Bordo, […]
Метка: vojaĝoj
Zagrebo ne egalas Budapeŝton
La plej fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev ne trovis multon interesan en Zagrebo. Krome, li akuzis pri idioteco kreinton de kroataj banknotoj. „Leganto povas riproĉi min, ke en mia rakonto pri Zagrebo ne estas montrita io interesa. Kara leganto, mi aŭdacas certigi vin: en Zagrebo estas nenio pli interesa“, — li skribas en la paĝaro […]
Ĉe la konsulejo vintris
La tutan tagon mi pasigis hodiaŭ ĉe la finnlanda konsulejo en Peterburgo. Faladis la unua neĝo, homoj staris tra la konsuleja korteto, tra la pordego, laŭlonge de la strateto kaj ankoraŭ kelkdek metrojn malantaŭ la angulo, en la centmetra vico. Mi venis je la naŭa matene kaj eniris ĉirkaŭ la 14-a. Intertempe al mi aliĝis […]
Vizito al Finnlando
Estis denove neforgesebla vizito al Finnlando. Dankon al Harri kaj Jukka pro la bona akcepto. La plej impresaj aferoj estis:
Finfine Istanbul
Ah, finfine mi plenumis mian delongan revon kaj vizitis Turkion. Mi venis en la eŭropan Turkion buse de Bulgario hieraŭ nokte je la 1-a kaj forlasis ĝin sammaniere la saman tagon preskaŭ meznokte. Kompreneble dum tiu tempo mi ne multon vidis en Istanbulo, sed ja sufiĉe por ĝui la etoson. Iomete malhelpis, ke mia kunvojaĝanta […]
Vizito al Pomorie, la esperanta urbo
Mi subskribis kelkajn el la hodiaŭaj fotoj el Pomorie, la bulgara urbo apud Burgas, kiun vi pli facile trovos sur mapoj. Ni ne fotis en Pomorie hotelon „Diana“, la faman Esperanto-hotelon de Bulgario, ĉar ni ne trovis ĝin. Fakte, ni eĉ ne serĉis, ĉar la retpoŝtan mesaĝon oni ne respondis dum pli ol tri tagoj […]
Environmentalism
Estas populare paroli pri ekologio, pura naturo, tutmonda varmiĝo. En la hotelo, kie mi nun varmigas ostojn kun la familio, en la dosiero por gastoj estas malgranda papero kun graslitera peto ne ŝalti tro da lampoj por ŝpari monon de la hotelo por eviti tutmondan varmiĝon. Mi ridis plenvoĉe. En la sama tago, kiam mi […]
Ekvojaĝo al la Universala Kongreso
La 17-an post tagmezo — al Moskvo trajne. La 17-an vespere — el Moskvo al Helsinko trajne. La 18-an en Helsinko. La 18-an nokte — buse al Vantaa, la flughaveno de Helsinko.